Pride and Prejudice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Titolpaĝo.

Pride and Prejudice (Fiereco kaj antaŭjuĝemo) estas romantisma ĝenrisma romano de 1813 verkita de Jane Austen. Tiu romano sekvas la karakteran evoluon de Elizabeth Bennet, dinamisma protagonisto de la libro kiu lernas pri la sekvoj de la tujaj antaŭjuĝoj kaj venas aprezi la diferencon inter supraĵa bono kaj fakta reala bono. Ties humoro kuŝas en ĝia honesta priskribo de kutimoj, edukado, geedzeco, kaj mono dum la epoko de la Regenteco en Granda Britio.

Mr. Bennet de la bieno Longbourn havas kvin filinojn, sed lia posedaĵo estas jurligita kaj pavas esti heredita nur de maskla rekta heredanto. Ankaŭ al lia edzino mankas heredanto, kaj tiel lia familio restos senigita post lia morto. Tiel, nepras tuj edzinigi almenaŭ unu el la filinoj kiu subtenu la aliajn, kio estas la motivo kiu hegemonias en la intrigo. La romano disvolvigas la temon de la gravo edziniĝi pro amo pli ol pro mono aŭ la socia prestiĝo, spite la komunuma premon fari riĉigan parigadon.

Pride and Prejudice dumlonge aperi ĉe la pinto de listoj de "plej-ŝatataj libroj" inter literaturaj fakuloj kaj la legantaro mem. Ĝi iĝis unu el la plej popularaj romanoj en Angla literaturo, kun ĉirkaŭ 20 milionoj da ekzempleroj venditaj, kaj ĝi estis inspiro por multaj derivaĵoj en moderna literaturo.[1][2] Dum pli ol unu jarcento, teatraj adaptaĵoj, represoj, neoficialaj sekvaĵoj, filmoj, kaj versioj por televido de Pride and Prejudice daŭre montris la memorindajn rolulojn kaj temojn de la romano, atinganta amasajn publikojn.[3] Inter filmaj adaptoj menciindas la frua Pride and Prejudice (1940) kaj la pli ĵusa Pride & Prejudice (2005).

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
Elizabeth kaj Mr. Darcy de Hugh Thomson, 1894.

La familio Bennet havas kvin edziniĝontajn filinojn, 15- ĝis 23-jaraĝajn (nome Jane, Elizabeth, Mary, Catherine kaj Lydia). Se neniu el ili sukcesos havi filon, je la morto de Sro. Bennet la tuta heredo inklude la domon iros al kuzo kaj la familio estos en la ruino. La patrino esperas, ke unu el la filino (partikulare la plej aĝa Jane) povos edziniĝi al riĉa ĵus nova najbaro, nome Sro. Bingley, kiu siavice ricevas riĉan amikon kiel gaston, nome Darcy, alia kandidato por bofilo, sed tro fiera. Alia kandidato estas nealloga Sro. Collins, pastro kaj la kuzo kiu heredus la tuton kaj kompensus tiun perdon per tiu edziĝo. En tiu danco de kandidataperoj, fakte la socia ceremonio de dancado ludas gravan rolon kiel loko en kiu eblas la gerilatojn. La propra Jane Austen estis reale entuziasma de tiu socia ceremonio kaj inkludas ĝin en siaj verkoj.

Dum Elizabeth malamas Darcy, ankaŭ Jane malakceptas la proponon de la kuzo, kun opono de patrino sed akcepto de la bonvolema patro. Elizabeth konas novalvenintan oficiron George Wickham, kiu konfesas al ŝi, ke Darcy senigis al li lian heredon. Ankaŭ Elizabeth malakceptas la proponon de la kuzo, kiu finfine edziĝas al ŝia amikino Charlotte Lucas. Bingley foriras al Londono kaj Elizabeth suspektas, ke estas Darcy kiu influis lin kontraŭ Jane. Darcy proponas sin al Elizabeth, kiu akre malakceptas. Kiel adiaŭo Darcy donas al Elizabeth leteron per kiu li malkovras la perfidojn de Wickham kaj siajn proprajn bonajn intencojn. Elizabeth komprenas, ke ŝi estis blindigita per la ŝajnoj, la fiero kaj antaŭjuĝoj kaj deziras revidi Darcy. Tio okazas ĉe la bieno de Darcy, kie Elizabeth sentas lin tre proksima. Tiam Lydia, la plej juna fratino, fuĝas kun la malfidenda Wickham: tiu skandalo detruos la eblojn de bonaj edzoj por la aliaj fratinoj kaj de socia trankvilo por la tuta familio.

Elizabeth rakontas al sia patro, ke Darcy estas responsa pri la solviga geedzeco inter Lydia kaj Wickham, nome unu el la plej fruaj ilustraĵoj de Pride and Prejudice.[4] La vestostiloj montras la tempon en kiu la ilustraĵo estis gravurita (1830-aj jaroj), ne la tempo en kiu la romano estis verkita aŭ en kiu okazas la agado.

La skandalo provizore solviĝas kiam Wickham akceptas edzinigi Lydia. Poste Elizabeth komprenas, ke estis Darcy kiu trovis lin kaj donis multan monon al li por atingi la akcepton de la geedzeco. Elizabeth pli kaj pli pentas siajn dekomencajn malakceptojn al Darcy. Bingley finfine proponas sin al Jane, kiu ankoraŭ amas lin kaj la tuta familio sentas trankviligon. Sed Elizabeth ne trovas oportunon konfesi sin al Darcy. Finfine tio okazas kaj la tuto rezultas en la geedziĝoj de la du fratinoj Jane kaj Elizabeth kun siaj respektivaj ama(n)toj. Al Mary mankas kandidatoj, sed estante la nura fraŭlino, ŝi akceptas la tradician devigon resti hejme por zorgi la patrinon, nun pli kontenta kiel nura filino ne superita de la allogo fare de siaj fratinoj. Wickham kaj Lydia, kiel oni supozis, ne plu retenas amon kaj kvankam restas la geedzeco, neniu el ili estas fidela, kaj la geedzoj suferas malfacilaĵojn.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto jen finiĝas.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Monstersandcritics.com". Monstersandcritics.com. 7a de Majo 2009. Arkivita el la originalo en 26a de Oktobro 2009. Alirita la 26an de Marto 2021.
  2. "Austen power: 200 years of Pride and Prejudice". The Independent. 19a de Januaro 2013. Alirita la 26an de Marto 2021.
  3. Looser, Devoney (2017). The Making of Jane Austen. Baltimore, MD: Johns Hopkins University Press. p. 76. ISBN 978-1421422824.
  4. Janet M. Todd (2005), Books.Google.com, Jane Austen in Context, Cambridge University Press p. 127

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]