Rafael Bluteau
Rafael Bluteau (1638-1734) | |||||
---|---|---|---|---|---|
"Vortaro Portugala kaj Latina", verko eldonita en 1712.
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 4-an de decembro 1638 en Londono, Anglio | ||||
Morto | 14-an de februaro 1734 en Lisbono, Portugalio | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Portugalio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Verono Universitato de Parizo Universitato de Romo | ||||
Profesio | |||||
Okupo | religiulo romanisto filozofo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Rafael Bluteau estis anglodevena franca teatinana klerikulo, erudiciulo, leksikografo, vortaristo de la "Portugala lingvo" kaj aŭtoro de la monumenta verko "Vortaro Portugala kaj Latina" en 8 volumoj, eldonitaj en Koimbro kaj Lisbono inter 1712 kaj 1721. Pli malfrue, António de Morais Silva modernigis kaj ampleksigis ĝin tiele kreinte lian "Dicionário da Língua Portuguesa" (1789).
Li estis regula teatina kleriko, filo de francaj gepatroj, naskita en 1638, en Londono, kaj mortinta en 1734, en Lisbono.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li venis al Portugalio en 1668, studinte Homarsciencon ĉe la fama Kolegio Henriko la 4-a de La Flèche, en Parizo kaj, poste, ĉe la Jezuita Kolegio de Clermont-Ferrand.[1]
En tre juna aĝo, li sinsekve frekventis la universitatojn de Verono, Romo kaj Parizo. Li estis, do, intelektulo kun granda scivolemo por scio kaj enciklopedieca scio, nutrita de siaj konstantaj vojaĝoj al la grandaj kulturaj centroj de Eŭropo tiutempe.
La Teatinano atestis al ni la riĉecon de la intelekta efervesko, kiu igis lin partopreni en la krepusko de la klerismo en Portugalio. Inter la signoj kiuj anoncas la dissolvon de la baroka literaturo estas la kritiko kiun Bluteau faris de la formalismaj troigoj al la malplenaj kaj similaj plibonigoj de la barokaj hordoj.
Enradikiĝinta en la kartezia raciismo kaj la angla eksperimentismo, kiuj jam estis ligitaj, kiel ĉe Fontenelle, al la apologio de la Modernuloj, li investis en la misfamigo de la spekulativa teologio kaj formulis akran kritikon kontraŭ la Skolastikismo, akuzante ĝin je formalismo kaj senutila, en la nomo de la forte nominalisma orientiĝo.
Alveninte en Portugalion, li trovis sian movan forton en la kvara Grafo de Ericeira, D. Francisco Xavier de Meneses. Kune, ili aparte distingiĝis en la disvastigado de la nociojn pri ĉiela kaj tera mekaniko, bazitaj sur ampleksa studo, ankaŭ zorgante pri temoj rilataj al la daŭro de la Tero, tiutempe intensa fokuso de konflikto. Ili ankaŭ plenumis gravan rolon en la formado de nova, pli utilisma koncepto de kulturo, kun ĝiaj pedagogiaj korolarioj.
Ankaŭ en la kampo de literaturaj agadoj, Bluteau elstaris kiel peranto inter Portugalio kaj la franca kulturo, precipe en la disvastigo de la instruo de Boileau, kiu venos por disponigi la regulojn de kritiko al la literatura baroko.
Li proponis al la kvara Grafo de Ericeira promocii la Diskretajn kaj Erudiciajn Konferencojn (1696) kaj la restrukturadon de la "Akademio de la Bonkoruloj", en 1718, en sento de pedagogia kaj scienca intereso, kiu estis ligita al la bezono disponigi preparon al la nobelaro kaj al la teknikaj problemoj de teksado, minado kaj moderna agrikulturo.
Li ankaŭ instigis la grafon traduki "Arte Poética" de Boileau, kiu restis neeldonita ĝis 1793, kaj verki epopeon pri la grafo D. Henrique, nomata "Henriqueida" ("La faritaĵoj de Henriko"), inspirita de la "Henriade", de Voltaire. Li elstaris esence kiel la aŭtoro de la unua vortaro de la portugala lingvo, eldonita en la 18-a jarcento (1712-28) - "Vocabulário Português e Latino", kiu servis kiel bazo por la postaj vortaroj de la portugala lingvo.
Fine, la Teatinano ne restis nesentema al ekonomiaj zorgoj, celantaj reformi la homan vivon en socio. Li lasis al ni ateston pri tio en la "Instruo pri la Kulturo de Morusarboj kaj la Bredado de Silkvermoj" (1679), kie, kontraŭ merkantilisma fono, li aspiras al la promocio de la vera nacia industrio.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Oraçam funebre, 1670
- Primicias euangelicas, 1676
- Sermoni, 1683
- Oraçam funebre nas exequias reaes da serenissima rainha de Portugal, d. Maria, Francisca, Isabel de Saboya, celebradas na santa casa da misericordia de Lisboa, aos 27 de Ianeiro de 1684, 1684
- Primicias evangelicas, ou Sermoens, e panegyricos, 1685
- Vocabulario portuguez e latino ..., 1712
- Vocabulario portuguez e latino, 1721
- Diccionario Castellano Y Portuguez Para Facilitar A Los Curiosos la noticia de la lengua Latina, con el uso del Vocabulario Pertuguez, y Latino, 1721
- Prosas portuguezas, 1724
- Supplemento ao Vocabulario portuguez, e latino, 1728
- Oraculum utriusque testamenti, 1734
- Diccionario da lingua portugueza, 1789
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Gaetano Thiene (1480-1547)
- Duarte Ribeiro de Macedo (1618-1680)
- Nicolas Boileau (1636-1711)
- Karlo la 1-a (1638-1734)
- Afonso la 6-a (1643-1683)
- Maria Francisca de Saboia, Rainha de Portugal (1646-1683)
- Petro la 2-a (1648-1706)
- Viktoro Amadeo la 2-a de Savojo (1666-1732)
- Francisco Xavier de Meneses, 4-a Grafo de la Ericeira (1673-1743)
- Johano la 5-a (1689-1750)
- António Sérgio (1883-1969)