Rainald von Dassel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rainald von Dassel
ĉefepiskopo de Kolonjo Wappen Erzbistum Köln.png
RainaldvonDassel.jpg
Regado 1159–1167
Antaŭulo Friedrich II. von Berg
Sekvanto Filipo de Heinsberg
Ceteraj titoloj regna kanceliero de la Sankta Romia Imperio
Persona informo
Naskiĝo inter 1114 kaj 1120
Morto 14-an de aŭgusto 1167 (1167-08-14)
en Romo
Tombo Katedralo de Kolonjo [#]
Religio katolikismo [#]
Familio
Patro Reinold I. von Dassel [#]
Gefratoj Ludolf I. von Dassel [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg
Rainald von Dassel, kune kun statuo de Nikolao de Verdun, en Kolonjo

Rainald von Dassel (naskiĝis inter 1114 kaj 1120, mortis la 14-an de aŭgusto 1167 en Romo) estis germana teologo, ĉefepiskopo de Kolonjo kaj regna kanceliero.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Rajnaldo originis el riĉa malsuprasaksia grafa familio de ĉe Dassel kaj edukitis en Hildesheim. En 1149 li iĝis provosto samloke kaj en 1156, laŭ ordono de imperiestro Frederiko la 1-a, eĉ kanceliero.

Per klereco, moderna pensado kaj patrujemo li faris valorajn servojn por la imperiestro kaj defendis lin fidele kaj forte kontraŭ la Roma kurio. En 1157 li verkis cirkuleran leteron per kiu la imperiestra moŝto protestis, post la dieto de Besançon kontraŭ la papa volego havi superan feŭdisman potencon super la imperiestro. Kune kun Otto von Wittelsbach (Bavario) li marŝis antaŭ la imperiestro en 1158 en la direkto de Italujo. Post la subigo de Milano (1159) li realigis surloke la decidojn ronkalajn: li devis fuĝi antau la koleron de la fare de la papemuloj incititaj milananoj, kio sukcesis nur danke al alivestado. Pro tio Frederiko eĉ pli furioziĝis kontraŭ la urbo Milano.

En 1159 li fariĝis ĉefepiskopo kolonja; ĝis 1162 li restis imperiestra legato en Italujo tamen. Disde Milano al Kolonjo li venigis la relikvojn de la Tri reĝoj post kiam la imperiestro donacis ilin al li. Post la morto de la kontraŭpapo Viktoro la 4-a (aprilo 1164), Rajnaldo elektitigis novan kontraŭpapon nome Paskalo la 3-a.

Kiel imperiestra sendito li peris en 1165 ligon kun Henriko la 5-a (Anglio) kaj akceptitigis la kontraŭpapecon ĉeimperiestre kaj ĉeprincare. En oktobro 1166 li denove transiris la Alpojn, okupis Etruskion kaj Lation. En la 29.5.1167 Rajnaldo venkis kune kun Christian von Mainz la romanojn apud Tusculum. Venkinte li enmarŝis Romon sed mortis baldaŭ poste pro epidemio suferiganta multajn germanajn soldatojn. Lia kadavro entombigitis en Kolonjo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ficker, Reinald von Dassel, Reichskanzler und Erzbischof von Köln, Köln 1850

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 16. Leipzig 1908, p. 577, kio legeblas tie ĉi interrete.