Regiono Arusha

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arusha (svahile Mkoa wa Arusha) estas unu el la regionoj de Tanzanio. Ĝi havas 1.292.973 loĝantojn (censo de 2002). Ĝia ĉefurbo same nomiĝas Arusha; pliaj urboj estas Monduli (en la sudo), Longido kaj Loliondo (en la nordo).

Distriktoj de Arusha

La regiono estas subdividita al kvin distriktoj:

La tuta norda flanko de la regiono limas al Kenjo. Krome ĉirkaŭas ĝin kvar tanzaniaj regionoj:

En la regiono troviĝas la Internacia Flughaveno Kilimanĝaro, kiu servas precipe al la urboj Arusha kaj Moshi. Ĝi havas grandan signifon por turismo. En 2004 250.000 turistoj vizitis la rezervejon Ngorongoro.