Restaĵa homeculo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sur muro en Andaluza urbo Ubeda – ĉu mez-epoka bildigo de restaĵa homeculo?

Laŭ multnombraj atestaĵoj de antikveco ĝis nun ŝajnas ke restas vivantaj en montaraj plej izolitaj regionoj kelkaj "Restaĵaj homeculoj". La plejmulto de la sciencistoj, kiuj studis la demandon opinias ke eble estus Neandertala homo, kiu fakte "malaperis" nur antaŭ 35 000 jaroj, kio estas malmulte laŭ la skolo de evoluo. aliaj opinias pri Homo erectus. Nomitaj « teruregaj neĝhomoj » de la gazetistoj, pli serioze « Jetio » en Tibeto kaj Himalajo, « Bigfoot » en Oregono, sed ili estis ankaŭ nomitaj « dev » de la antikvaj iranoj, « nasnas » en Pamiro, « Almasty » en Kaŭkazo, « Ksj-gjik » (sovaĝaj homoj) en Kirgizio, "Tungu" de la Nenecoj, "Jag Mort" de la komioj, "Yeren" en Ĉinio, ktp. Ili fakte estis renkontitaj alie kaj konataj de antikveco : kelkaj nun opinias ke la legendojn helenajn pri la silenoj, saturoj kaj dio Pan konjekteble kaŭzis renkontoj kun tiuj vilaj longorelaj, krure lertegaj, sekse sentabuaj (parenteze ni memoru la terminon « nimfomanio ») estaĵoj (la lastdata, historia, ne legenda, okazo tia disvolviĝis en Ilirio, proksime de Dyrrhachium, « saturo » kaptita en loko Nymfaeum far la soldatoj de la fama romiana politikisto Sula (alie : Sylla), kiu taksis ĝin multe malpli bela ol tiuj bildigitaj de la artistoj !).
Ankaŭ la legendoj pri « Rusalka »-oj en Rusio probable devenas de renkontoj pri virinaj restaĵaj homeculoj, kiuj laŭ ĉiuj atestaĵoj amas bani sin, kaj egale grimpi en arboj, kaj sentabue « varbas » la virajn homojn, kiujn ili renkontas kaj banigas ilin kun si !
Eĉ la arabaj ĝino-j eble estis tiaj homeculoj, ĉar ili estis ankaŭ nomitaj "Se'ir" t.e. "vilaj", oni diris, ke ili estis la unuaj loĝantoj de Tero, ke ili ne parolas sed ili fajfas (almasty-ojn oni ofte aŭdas fajfi), ke ili geiĝas kaj naskas kiel homoj, ke ili vivas nokte.

Sed eĉ ĝis la mez-epoko ili vivis en la Pireneoj (probablas ke la plej lasta manifestiĝis en eŭskiaj montoj dum la dekoka jarcento, kiu originis la legendoj tieaj pri basajaun) kaj trobadora literaturo parolas pri ili, precipe dum la dekkvara jarcento la hispana verkisto Arcipreste de Hita ([Ĥuan Ruis]), en sia « Libro de buen amor » (libro de bona amo) parolas pri la « serranas » virinoj kiuj vivadas en la montaro (kiel ilia nomo diras : monĉloĝantoj) Sierra de Guadarrama. Jen la strofoj, kie li priskribas unu el ili, amasigante la detalojn, kiel gazetisto aŭ policisto, aŭ kiel homo kiu vidis ion eksterordinaran kaj volegas zorge konservigi kaj diskonigi la informojn :

«En Apokalipso de sankta Johano la Evangelisto,
Oni ne vidas tian figuron nek tiom teruran bildon
Se multnombrus, kaŭzus ĝi egan lukton, egan konkeron.
Ne sciiĝas de kiu diablo tia fantomo povus amati.

Ŝi havis la kapon tre granda, superproporcia,
Hararon nigregan tiel, kiel glima korniko,
Okulojn enprofunditaj kaj ruĝaj, ne tre distingeblaj,
Ŝia paŝosigno pli grandas ol tiu de ursino.

La orelojn tiom grandaj, kiom tiuj de unujara azeno,
La kolon nigra, larĝa, vila, malgranda,
La naztruojn tre larĝaj, tiuj de kurlo ;
Ŝi trinkus post kelke da tagoj la tutan akvon de marĉeto.

Buŝon kiel dogo, kaj vizaĝo tre granda,
La dentoj larĝaj kaj longaj, ĉevalecaj, misaranĝitaj;
La brovojn larĝaj kaj pli nigraj ol turdoj ;
…..

Ŝi havas lanugon el barbharoj ege nigraj,
.....

Sed se paroli vere, se mi bone vidis ĝisgenue,
La ostoj estas grandaj, la kruro ne tre malgranda……
La maleoloj pli grandaj ol tiu de unujara bovidino.

Pli larĝan ol mia mano ŝi havas manartikon,
Vila, per longaj haroj, sed ne tre seka (?)
La voĉo basa, laŭta kaj nazaleca,
Lenta kiel cervobleko sen gracieco kaj kavece sonanta.

Ŝia malgranda fingro pli grandas ol mia dika fingro…

Ŝi surhavas kiel veston siajn mamojn pendantajn,
Kiuj atingas ĝis la zono…..

Ripoj grandegaj en ŝia nigra brusto, Unu tiomas tri …. »

La detaloj ĉi-supre listigitaj ekzakte kongruas kun la priskriboj de la modernaj atestantoj, ekzemple en Kaŭkazo aŭ Pamiro.
En Kaŭkazo, en vilaĝo de Aĝario kaptitis kaj vivis dum pluraj jaroj, fine de la 19-a jarcento virina restaĵa homeculo, nomita Zana, la afero estis studata de rusa esploristo Boris Porŝnev, ŝi naskis infanojn, de la lokaj viroj, tiuj estis preskaŭ nedistingeblaj de modernaj homoj.
En Eŭropo la lasdata okazo de tia renkonto estis en la urbo Kronstadt (nuntempe Braşov en Rumanio) priskribita de germana sciencisto Mikaelo Wagner jare 1794. Tiu kredis, ke li estis ensovaĝiĝinta infano, sed la detala priskribo, kiun li faras montras, ke ne eblis esti moderna homo, kaj ankaŭ ili detale kongruas kun la trajtoj de la restaĵaj homeculoj.
Tiajn homojn oni vidas bildigitaj sur fenica pokalo trovita en romia vilao en Palestro (Italio), tiu bildo , el la 8- jarcento a.K. montras egale la malaltan frunton la enprofunditan nazradikon, la genuojn fleksigitajn dum paŝo, kaj laste sed ne balaste uzon de la maldekstra mano por ĵeti. Ankaŭ malnovaj persaj miniaturoj, kaj desegnaĵoj de Alberto Dürer montras similajn estaĵojn. En la mezepoko vojaĝintoj en pamira montaro parolis pri tiaj estaĵoj, ekzemple :

En la libro Ŝaraf al-Zaman de Tahir Marvazi, araba vojaĝisto en la XII-a jarcento : „Iu speco de nasnas-o (estaĵo komparebla al latina Faŭno) renkontiĝas en regiono Bamir (Pamiro), senhomejo inter Kaŝmiro, Tibeto, Vaĥano (valo nun troviĝanta en Afganio inter Pakistano kaj Ĉinio) kaj Ĉinio. La nasnas-oj estas felkovritaj, krom sur la vizaĝo, kaj saltegas kiel gazeloj. La Vaĥananoj ĉasas kaj manĝas ilin.“

En la libro Ŝahar Makala de Nizami al-Arudi, persa sciencisto en la 12-a jarcento : „La besto plej nobla estas la nasnas-o, vivantaĵo vivanta en la ebenaĵoj Turkestan-aj, kun ungoj larĝaj kaj plataj. Kie ajn ĝi vidas homojn, ĝi sekvas ilin kaj rigardas al ili. Kaj kiam ĝi trovas homon solan, ĝi forkaptas lin aŭ ŝin, kaj laŭdire eblas, ke ili gekoncipu kune. Post la homoj ĝi estas la plej supera estaĵo inter la besta regno, tiomtiom ĝi similas al homo : unue per sia dukrura rekta staro, poste per la larĝeco de siaj ungoj, finvice per siaj haroj surkape. »

En 1998 franca skipo de esploristoj kun filmistoj krozis valojn lime de Pakistano kaj Afganio, ili ne vidis tian homon sed kolektis multe da rakontoj el la lokaj ŝafistoj, kiuj vivas monatojn en la montaro. Montrinte al ili aron de bildoj pri homididaj simioj kaj diverstipaj homoj sovaĝaj, prahistoriaj aŭ fantaziaj, la bildo de ili montrita kiel plej simila al tio, kion ili vidis estas ĉiam la sama : tiu de Aŭstralopiteko.

En Rusio kelkaj sciencistoj esploris aŭ esploras la temon : Vitaly Ĥaĥlov, Igor Burcev, Dimitri Bajanov, Maja Bijkova, Leonid Jerĉov, Michael S. Trachtengerts

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]