Richeza de Lotaringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richeza de Lotaringo
pola reĝedzino
Memorŝtono pri Richeza en Neustadt-Neunhofen, Turingio
Memorŝtono pri Richeza en Neustadt-Neunhofen, Turingio
Persona informo
Rycheza Lotaryńska
Naskiĝo ĉ. 995
en Loreno
Morto 27-an de marto 1063 (1063-03-27)
en Saalfeld
Tombo Katedralo de Kolonjo vd
Religio katolika eklezio vd
Familio
Dinastio Ezzo-idoj vd
Patro Ezzo, palatina grafo de Lotaringo vd
Patrino Matilda de Lotaringo vd
Gefratoj Teofano de EssenIda de Sankta Maria en la Kapitolo • Liudolf de Lotaringo • Herman la 2-a de Kolonjo • Otto la 2-a de Ŝvabio vd
Edz(in)o Mjeŝko la 2-a de Pollando vd
Infanoj Kazimiro la 1-a Renoviganto • Richeza de Pollando, reĝedzino de Hungario • Gertruda de Pollando • Agata, edzino de Edvardo la Ekzilito vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Richeza de Lotaringo (pole Rycheza Lotaryńska, germane Richeza von Lothringen; naskiĝis ĉ. la jaro 995, mortis la 21-an de marto 1063 en Saalfeld) estis ekde 1025 la edzino de la pola reĝo Mjeŝko la 2-a. Post lia morto en 1036 ŝi vivis sur diversaj bienoj de sia patra familio (la Ezzo-idoj) en la Sankta Romia Imperio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Richeza, kiu supoze edukitis en saksa konvento de diakonisoj, jam en la 1000-a jaro elektitis estonta edzino de la pola tronheredanto. Tio okazis dum rekontiĝo inter Oto la 3-a kaj Boleslao la 1-a (Pollando) en Gniezno. Eĉ kiam la rilatoj inter la Sankta Romia Imperio kaj Polujo malpliboniĝis sub la regado de Henriko la 2-a la geedzaj planoj ne negative influitis. La ceremonio do okazis en 1013 post packontraktfaro en Merseburg. Pri ŝia restado en Polujo kvazaŭ nenio konatas. En 1016 ŝi naskis filon kiu nomitis Kazimiro Karlo (eble pro Karolo la Granda). Li poste kiel Kazimiro la 1-a Karlo ege gravis por stabiligi la politikan rolon de Polujo. Laŭ la modelo de Boleslao (kiu mallonge antaŭmorte akceptis la titolon reĝan) ankaŭ Mjeŝko kaj Richeza kroniĝis antaŭ ekregado.

La sekvaj jaroj tre malfacilis ĉar pri la trono disputis kaj kverelis ankaŭ la pli maljuna duonfrato Bezpřym. La rilatoj kun la Regno sub Konrado la 2-a suferis je multaj militkampanoj. Nur en 1032 la situacio pliboniĝis kaj interkonsento venis. Post tuja morto de Mjesko la edzino kaj la 18-jara filo transprenis la regadon en Polujo. Sed ili baldaŭ devis cedi al la volo de opoziciaj nobeloj kaj forlasi la landon. Richeza revenis en la regiono de Rejno kaj Mozelo kaj al Lotaringo. Ekde 1047 ŝi responsis pri grandaj hereditaj havaĵoj.

Ŝi aparte interesiĝis pri la transdono de rememoroj pri sia dinastio; por tio ludis gravan rolon la maŭzoleo de ŝiaj gepatroj (de 1024) en klostro de Brauweiler (Pulheim). Richeza ordonis novkonstruon en 1048: fino de la kripto sukcesis en 1051, konsekro de la supra preĝejo en 1061. La monaĥejo transdonitis dum la deĵoro de ŝia frato kaj ĉefepiskopo Hermano (antaŭ la 17.7.1051) al la ekleziaj aŭtoritatoj de Kolonjo.

En la 1050-aj jaroj Richeza organizis plurajn donacojn ekz. por Brauweiler kaj Würzburg. La lastajn vivojarojn ŝi pasigis en posedaĵoj en Turingio, ĉefe en Saalfeld. Ŝi neniam rezignis pri la titolo de reĝino de Polujo (regina Poloniae). La ejojn en Saalfeld ŝi donis (kontraŭ la rajto de propra uzado dumvive) en 1056 kune kun Koburgo al la kolonjanoj. Ĉefepiskopo Anno la 2-a (reg. 1056-75) iniciatis ke ŝi entombiĝu en Kolonjo ĉe la Preĝejo Sankta Mario ad gradus. Tie baldaŭ ekis la edifa flegado de memoro pri ŝi. La unua malfermo de la tombo okazis en 1633. En 1817, post malkonstruo de la menciita preĝejo, ŝiaj ostoj venis katedralen.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Fößel, Amalie, "Richeza", ĉe: Neue Deutsche Biographie 21 (2003), p. 516-517 (tie ĉi interrete)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Klaus Gereon Beuckers: Die Ezzonen und ihre Stiftungen. LIT Verlag, Münster 1993, ISBN 3-89473-953-3.
  • Alfons Friderichs: Auf den Spuren der Königin Richeza, ĉe: Begegnung mit Polen, Düsseldorf Jan/Febr. 1968, 5. Jahrg., p. 9–12 mit Bild.
  • Alfons Friderichs: Polenkönigin Richeza, ĉe: Klotten und seine Geschichte, Briedel, 1997, ISBN 3-929745-48-8, p. 98–152.
  • Peter Schreiner: Richeza – Die polnische Königin aus dem Rheinland. Anfänge der Beziehungen zwischen Deutschen und Polen, Pulheim 2012, ISBN 978-3-927765-55-9 (dulingva versio germana/pola)
  • Jasiński K.: Rodowód pierwszych Piastów, Warszawa, Wrocław 1992, ISBN 83-85218-32-7.
  • Tomaszek M.: Klasztor i jego dobroczyńcy. Średniowieczna narracja o opactwie Brauweiler i rodzie królowej Rychezy, Kraków: Wydawnictwo Avalon, 2007, ISBN 978-83-60448-34-2, OCLC 189732948.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]