Robert Gendre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Robert Gendre
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1906 (1906-11-30)
en Bédarieux
Morto 31-an de julio 1980 (1980-07-31) (73-jaraĝa)
en Perpinjano
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco FrancioHispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Robert GENDRE (naskiĝis en 1907, mortis la 31-an de julio 1980 en Ille-sur-Têt, Francio) estis rusiljona sekretario kaj esperantisto.

Aĉetinte lernolibron kaj parte memlerninte la lingvon, la lernojaron 1931/32 li aliĝis al esperanto-kurso de René Llech-Walter ĉe la Politeknika Asocio de Perpinjano, kie li ricevis la unuan premion. Jam en 1932 li iĝis sekretario de la Esperanto-federacio de Langvedoko-Rusiljono. Lia renkontiĝo kun Llech-Walter starigos ne nur longan intiman kunlaboradon en la esperanto-movado inter ambaŭ, sed ankaŭ li fariĝis la sekretario de la kontista oficejo de Llech-Walter.

En 1935 okaze de kurso de Lidja Zamenhof en Perpinjano Robert Gendre fariĝis “Sinjoro Aparato”, alidirite “la tradukinto”. Ekde la sekva jaro, krom gvidi ĉeestajn kursojn, li starigis senpagan korespondan kurson por izoluloj. Tuj post kiam la ministro pri klerigado Jean Zay rajtigis la instruadon de Esperanto en la mezlernejoj en 1938, li kaj René Llech-Walter instruis ĉe la Supera Knaba Lernejo de Perpinjano.

En 1940 li estis militkaptita kaj sendita ĉe la militkoncentrejo IV-A en Germanio. Li starigis kursojn en ĝi, kaj verkis diversajn poemojn. Post kvin jaroj da mallibereco li reprenis la kursojn. Li instruis ĉe la Moderna Kolegio de knaboj de Perpinjano. En 1949, kune kun René Llech-Walter, li elsendis serion de kursoj de esperanto ĉe la radiostacio «Perpinjano Rusiljono». En 1955 li instruis ankaŭ en Rivesaltes.

En la francia movado, en 1958 Robert Gendre fariĝis ĉefredaktoro Franca Esperantisto, kaj en 1963 zorgis pri la administrado de la 55-a kongreso de Espéranto-France en Perpinjano.

El liaj tradukoj el Esperanto al la kataluna, interalie de Kálmán Kalocsay, la barcelona eldonejo «edicions 62» aperigis en 1973 du tekstojn de Robert Gendre en sia Kataluna Antologio de "rusiljonaj rakontistoj". Tamen la plimulto de lia verkaro restas neeldonita.

Li kromnomiĝis «Bofilo», rekta traduko de la kataluna kaj franca vortoj «gendre».

Fonto[redakti | redakti fonton]

El la verko de Jean Amouroux Histoire du mouvement espérantiste en Roussillon, Revuo "Conflent" n° 137, 1985, kun afabla permeso de l'aŭtoro.