Rosa Junck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rosa JUNCK)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Rosa Junck
Junck.jpg
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1850 (1850-05-24)
en Tábor
Morto 27-an de julio 1929 (1929-07-27) (79-jara)
en Bordighera
Lingvoj Esperantoĉeĥa lingvo
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioAŭstra imperioĈeĥoslovakio
Profesio
Profesio esperantistoinstruisto
v  d  r
Information icon.svg


Rosa JUNCK (naskiĝinta BÍLEKBÍLKOVÁ la 24-an de majo 1850 en Tábor (germane Tabor), tiam Aŭstrio-Hungario, hodiaŭ Ĉeĥio; mortinta la 27-an de julio 1929 en Bordighera, Italio) estis ĉeĥa esperantistino kaj instruistino de lingvoj.

Junck loĝis en Italio de 1890 kaj estis esperantistino de 1897. Ŝi deklamis poemon en la 1-a Universala Kongreso de Esperanto en Boulogne-sur-Mer; laŭ L.L. Zamenhof ŝi estis modelo de Esperanto-prononco kaj "kronita" reĝino de Esperanta deklamo. Ŝi fariĝis vicprezidantino de la grupo en Bordighera, kiun ŝi fondis kun Clarence Bicknell en 1910.

Junck verkis multajn artikolojn en kaj pri Esperanto por italaj kaj Esperantaj gazetoj. Ŝi tradukis Floro de Pasinto (1906) kaj Kverko kaj Floro (1906), ambaŭ de Edmondo De Amicis kaj prizorgis la italan tradukon de la Fundamento de Esperanto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 1982: Migliorini, Elio. Pionieri dell’Esperanto in Italia [Esperanto-Pioniroj en Italio]. Roma 1982 (en la itala)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]