Nepala certio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ruĝecflanka certio)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nepala certio
Nepala certio
Nepala certio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Certiedoj Certhiidae
Genro: Certhia
Specio: C. nipalensis
Certhia nipalensis
(Blyth, 1845)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nepala certioRuĝecflanka certio (Certhia nipalensis) estas specio de birdo de la familio de Certiedojarbogrimpuloj. Ĝi troviĝas en regionoj ĉirkaŭ Himalajo nome en landoj Butano, suda Ĉinio, norda Barato, Birmo kaj ĉefe Nepalo kie dekomence estis konstatita kaj kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo.

Kiel ĉe aliaj certioj, temas pri eta birdo bruna supre kun multaj same brunaj punktetoj kaj strioj, longa vosto ankaŭ bruna per kiu ĝi apogas sin kontraŭ la arbotrunkoj, blankeca sube kaj kun longa subenkurbeca beko per kio ĝi elprenas insektetojn aŭ araneetojn el la arbofendoj aŭ el arboŝeleroj. Videbletas malhela traokula strio kaj pli hela superokula strio. Krome estas ruĝecaj flankoj inter la brunaj supraj partoj kaj la blankecaj subaj partoj, ĉefe ĉe la ventro, kio nomigas la specion per ties dua nomo.

Ties natura habitato estas borealaj kaj moderklimataj arbaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]