Ruĝgorĝa pipio
Ruĝgorĝa pipio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ruĝgorĝa pipio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Anthus cervinus (Pallas, 1811) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Ruĝgorĝa pipio (Anthus cervinus) estas mezgranda paserina birdo, membro de la genro de pipioj kaj familio de Motaciledoj (kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj longungulojn) kiu reproduktiĝas en malproksima nordo de Eŭropo (Norda Skandinavio) kaj Azio (Norda Siberio), kun ekinvado en norda Alasko. Ĝi estas longdistanca migranta specio kiu moviĝas vintre al Afriko, suda kaj orienta Azio kaj okcidenta marbordo de Usono. Ĝi estas vaganto en okcidenta Eŭropo.
Tiu estas malgranda pipio (14,5 cm longa), kies plenkreskuloj estas facile identigataj dum la reprodukta sezono pro sia brikruĝaj vizaĝo (kiel elstaras tre nigra okulo sub ruĝeca superokula strio) kaj gorĝareo. En aliaj plumaroj ĝi estas nedistingeblaspekta specio, tre strieca kaj bruna supre, kun blankecaj dorsostrioj eĉ en pugo, kaj nigraj markoj en blanka fono sube ĉefe en brusto kaj ventroflankoj. Ĝi diferencas el la Herbejpipio pro pli da nigreco kaj markeco en strieco en tiuj subaj partoj. Ties flugo estas forta kaj rekta, kaj ĝi konsistas el karaktera alvoko "psii".
La reprodukta habitato estas malferma kamparo inklude montojn, marĉojn kaj tundron, foje eĉ humidajn terkultivejojn. La nesto estas surgrunda, ĉe amaseto en marĉo, la ino demetas 4-6 ovojn. La Ruĝgorĝa pipio estas insektovora, kiel siaj parencoj, sed ĝi manĝas ankaŭ semojn.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- IUCN2006, BirdLife International, 2004, 53138, Anthus cervinus, 9a Majo 2006. Malplej zorgiga.
|