Rupela lanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rupela lanio
Rupela lanio
Rupela lanio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Laniedoj Laniidae
Genro: Eurocephalus
Specio: 'E. rueppelli'
Eurocephalus rueppelli
(Bonaparte, 1853)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Rupela lanio, Norda blankakronuloBlankapuga lanio (Eurocephalus rueppelli) estas birdo de la familio de Laniedoj troviĝanta en seka dornarbustaro, duondezerta kaj malferma arbaro de akacioj en orienta Afriko el sudorienta Sudano kaj suda Etiopio al Tanzanio. La nomo de Rupela lanio kaj la latina scienca nomo rememoras kaj omaĝas la germanan naturaliston kaj esploriston Eduard Rüppell.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Rupela lanio estas 19–23 cm longa paserina birdo. Plenkreskulo havas blankajn kronon kaj pugon, nigran traokulan strion, brunajn dorson kaj flugilojn kaj nigran voston. La gorĝo, brusto kaj ventro estas blankaj, kaj la flankoj estas brunaj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas brunan kronon, blankajn kapoflankojn kaj grizan bruston. La flugmaniero estas psitakeca.

Oni priskribis kelkajn subspeciojn, sed estas etenda individua variado en plumaro. Kvankam birdoj de la nordo de la teritorio estas pli grandaj ol tiuj de la sudo, tiu diferenco estas klina kaj la Rupela lanio povas esti monotipa.

La alvokoj estas altatonaj grakoj, pepado kaj babilado, inklude kek-kek kaj ĉii-ĉii.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Rupela lanio estas gregema, vivanta en grupoj de ĝis 12 birdoj. Ili ĉasas el elstara ripozejo, kiel aliaj lanioj, kaj manĝas ĉefe grandajn insektojn, kutime kaptataj surgrunde. Ili manĝas ankaŭ el la dorso de grandaj mamuloj, kiel bufagoj kaj la bovardeo, kaj eventuale manĝas frukton kiu estis falinta surgrunde.

La pura murdika tasforma nesto estas konstruita el herbo kaj araneretoj en horizontala arboforko 4–6 m supergrunde. La 2 al 4 blankaj aŭ violecaj ovoj estas punktitaj el griza, purpuro aŭ bruna. Ŝajne okazas kooperativa reproduktado, konsiderinte la gregeman kutimaron de tiu specio kaj la konata kooperativa reproduktado de la tre proksime rilata Suda blankakronulo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]