Rusta eŭfago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rusta eŭfago
Rusta eŭfago
Rusta eŭfago
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Euphagus
Specio: 'E. carolinus'
Euphagus carolinus
(Muller, 1776)
Konserva statuso
blua: reproduktejo; okra: vintrejo
blua: reproduktejo; okra: vintrejo
blua: reproduktejo; okra: vintrejo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Rusta eŭfago, Euphagus carolinus, estas mezgranda birdo de la familio de Ikteredoj, ege rilata al la kviskaloj (Rusta kviskalo estas malnova nomo de tiu specio).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo havas pintakran bekon kaj palflavan okulon. Ĝi havas nigran plumaron; la ino estas pli griza. "Rusta" aludas al la bruneca vintra plumaro ĉefe en kapo kaj supraj partoj, kiu ege similas al rusta plato. Ili ege similas al la okcidenta membro de la sama genro, la Purpurkapa eŭfago; tamen tiu ĉi birdo havas pli longan bekon kaj la kapo de la masklo estas irize verdeca.

masklo, alternativa plumaro

Habitato[redakti | redakti fonton]

Ties reprodukta habitato estas humidaj Mezvarmaj koniferarbaroj kaj torfejoj tra Kanado kaj Alasko. La tasforma nesto estas situa en arbo aŭ densa arbustaro, kutime ĉeakve. Birdoj ofte nestumas je la bordo de ejaro de flakoj aŭ humidejoj kaj veturas longdistance por manĝi ĉe la akvobordoj. Libeloj kaj ties larvoj estas gravaj manĝeroj dum somero.

Tiuj birdoj migras al orienta kaj sudorienta Usono, al partoj de la Maiza Zono, foje apartiĝante ĝis Meksiko.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas sur humida grundo aŭ ĉe malprofunda, ĉefe insektojn, malgrandajn fiŝetojn kaj kelkajn semojn. Ties plej komuna manĝosistemo estas vigle priserĉi foliojn kaj inter submerĝita akva vegetaĵaro. Ankaŭ la tigoj de malgrandaj glanoj produktataj de kverkoj, kiaj la Salika kverko, estas gravaj. En kelkaj areoj, la nuksoj de plantitaj pekanoj aŭ hikorioj estas tre uzataj. Ili tre rare atakas malgrandajn paserinajn birdojn, kaj oni scias ke ili mortigis ekzemplerojn de specioj tiom grandaj kiom la Ordinara galinago. Ili manĝas en aroj dum migrado kaj en vintrejoj, foje are en miksitaj kunmanĝantaroj ĉu kun aliaj ikteredoj ĉu kun nur unura specio. Ili plej ofte ripozas kun aliaj ikteredoj; kelkaj malgrandaj ripozejoj estas en arbusta vegetaĵaro en malnovaj kampoj kaj aliaj en amasaj miksitaj ripozantaroj — foje ĉe urbaj areoj.

Tiu specio nestumas relative frue inter birdoj de Tajgo. Ili restas en la boreala zono por kompleti sian plumoŝanĝadon. Ties aŭtuna migrado estas malrapida, kaj birdoj ofte restas en nordaj ŝtatoj eĉ ĝis decembro; printempa migrado estas multe pli rapida. La plej grandaj koncentroj troviĝas en plej malsupra Valo Misisipia kaj pli malgrandaj koncentroj ĉe Piedmont kaj suda atlantika marborda ebenaĵo.

Sufiĉe silentaj dum aŭtuna migrado kaj plej parto de la vintra, kaj maskloj kaj inoj kantas (ĉefe dum varmaj tagoj) fine de vintro kaj printempe. La kanto konsistas el gorĝeca kaj altatona pepado.

Populacio[redakti | redakti fonton]

Rustaj eŭfagoj ege malpliiĝis en ĵusaj jardekoj. La kialoj estas neklaraj, sed habitatoperdo estas ŝajne grava kontribuanto al tiu malpliiĝo. Poluado pro hidrargo povus esti problemo ĉe populacioj de nordorienta Nordameriko. Ĉar ĝi estas pli rara ol antaŭvidita, ĝi estis listita el specistatuto Malplej Zorgiga al Vundebla en la 2007 IUCN Ruĝa Listo.[1]

Krome, projektoj de civitana scienco kiaj tiu de North American Breeding Bird Survey kaj Christmas Bird Count determinis, ke la Rustaj eŭfagoj malpliiĝis je ĉirkaŭ 85%–98% en la pasintaj 40 jaroj. Tio estas ege maltrankviliga por multaj, ĉar sciencistoj penas trovi kio iras malbone. Rigardantaj kaj kalkulaj servoj kiaj eBird enkuraĝigas birdumantojn por sekvi la Rustan eŭfagon. La Rusty Blackbird Technical Working group aktive kunordigas kaj enkondukas priserĉadon pri tiu specio el 2005.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu BirdLife International (2007a,b).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Libro[redakti | redakti fonton]

  • Avery, M. L. 1995. Rusty Blackbird (Euphagus carolinus). In The Birds of North America, No. 200 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Academy of Natural Sciences, Philadelphia, and The American Ornithologists’ Union, Washington, D.C.

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Besser JF. (1978). Birds and Sunflower. In Carter, Jack F (Ed) Agronomy, No 19 Sunflower Science and Technology Xx+505p Illus American Society of Agronomy, Crop Science Society of America, Soil Science Society of America, Inc, Publishers: Madison, Wis, USA Isbn 0-89118-054-0 263-278, 1978.
  • Campbell RW. (1974). Rusty Blackbirds Prey on Sparrows. Wilson Bulletin. vol 86, no 3. p. 291-293.
  • Cicchino AC & Castro DC. (1996). Preliminary revision of the species of the genus Brueelia Keler, 1936 (Phthiraptera, Philopteridae) parasitizing Icterinae (Aves, Passeriformes, Fringillidae). Graellsia. vol 52, no 0. p. 3-30.
  • Crase FT & Dehaven RW. (1976). Selected Bibliography on the Food Habits of North American Blackbirds. U S Fish & Wildlife Service Special Scientific Report Wildlife. vol 192, p. 1-20.
  • Dickson JG & Noble RE. (1978). Vertical Distribution of Birds in a Louisiana USA Bottomland Hardwood Forest. Wilson Bulletin. vol 90, no 1. p. 19-30.
  • Dolbeer RA, Woronecki PP, Stickley ARJ & White SB. (1978). Agricultural Impact of a Winter Population of Blackbirds and Starlings. Wilson Bulletin. vol 90, no 1. p. 31-44.
  • Dyer MI & Kakalec NJ. (1976). Studies on Diet Overlap among Icterids Crows and Starlings. Proceedings Bird Control Seminar. vol 7, p. 136-146.
  • Fritzell EK & Thorne DH. (1984). Birds Predominate in the Winter Diet of a Barn Owl Tyto-Alba. Wilson Bulletin. vol 96, no 2.
  • Garner KM. (1978). Management of Blackbird and Starling Winter Roost Problems in Kentucky and Tennessee USA. Proceedings of the Vertebrate Pest Conference. vol 8, p. 54-59.
  • Grass A. (1969). Rusty Blackbird at Pitt Meadows British-Columbia. Murrelet. vol 50, no 2.
  • Greenberg R & Droege S. (1999). On the decline of the Rusty Blackbird and the use of ornithological literature to document long-term population trends. Conservation Biology. vol 13, no 3. p. 553-559.
  • Hudon J & Muir AD. (1996). Characterization of the reflective materials and organelles in the bright irides of North American blackbirds (Icterinae). Pigment Cell Research. vol 9, no 2. p. 96-104.
  • Hunter JE. (1994). Further observations of head-down displays by brown-headed cowbirds. Western Birds. vol 25, no 1. p. 63-65.
  • Larue P, Belanger L & Huot J. (1995). Riparian edge effects on boreal balsam fir bird communities. Canadian Journal of Forest Research. vol 25, no 4. p. 555-566.
  • Long RC & Russ A. (1968). Rusty Blackbird Kills House Sparrow. Ontario Field Biologist. vol 22, no 28.
  • McCaskie G. (1971). Rusty Blackbirds in California and Western North America. California Birds. vol 2, no 2. p. 55-68.
  • Meanley B & Royall WCJ. (1976). Nationwide Estimates of Blackbirds and Starlings. Proceedings Bird Control Seminar. vol 7, p. 39-40.
  • Norment CJ, Hall A & Hendricks P. (1999). Important bird and mammal records in the Thelon River valley, Northwest Territories: Range expansions and possible causes. Canadian Field Naturalist. vol 113, no 3. p. 375-385.
  • Peck MK, Coady G, Binsfeld G, Konze KR, Hodgson PC & Furino S. (2004). Ontario Breeding Bird Atlas expeditions yield additional information on solitary sandpiper nests. Ontario Birds. vol 22, no 3. p. 120-124.
  • Robertson RJ, Weatherhead PJ, Phelan FJS, Holroyd GL & Lester N. (1976). Species Composition Food Habits and the Economic and Ecologic Impact of Winter Blackbird Flocks. Proceedings Bird Control Seminar. vol 7, p. 155-162.
  • Rybczynski R & Riker DK. (1981). A Temperate Species-Rich Assemblage of Migrant Frugivorous Birds. Auk. vol 98, no 1. p. 176-179.
  • Smith TG. (1973). The Birds of the Holman Region Western Victoria Island. Canadian Field Naturalist. vol 87, no 1. p. 35-42.
  • Tallman D. (1990). Banding Recoveries of South Dakota USA Birds Part 2 Larks Corvids Starling and Blackbirds. South Dakota Bird Notes. vol 42, no 2. p. 29-36.
  • Wass ML. (1975). Hitchcock Revisited Burgeoning Blackbirds. ASB Bulletin. vol 22, no 2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]