Saint-Germain-des-Prés (Parizo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Turo de la abatejo

Saint-Germain-des-Prés estas unu el la plej famaj kvartaloj de Parizo. Ĝi troviĝas ĉirkaŭ la samnoma abatejo, je la fino de la strato de Rennes, en la 6-a arondismento de Parizo (maldekstra bordo de la Sejno).

Historio[redakti | redakti fonton]

Eta komunumo progrese naskiĝis ĉirkaŭ la abatejo Saint-Germain-des-Prés, kiu situis mezepoke ekster Parizo, en la kamparo, kiel montras la vorto "Prés" (herbejo). La vilaĝo Saint-Germain formiĝis je la 12-a jarcento, kaj havis tiam proksimume 600 loĝantojn.

Tiu kvartalo altiras la intelektulojn depost la 17-a jarcento. Diderotd'Alembert kutime kuniĝis en la kafejo Landelle (strato Buci), aŭ en la kafejo Procope, kiu ankoraŭ ekzistas hodiaŭ. Same, kelkaj revoluciuloj (ekz. Marat, Danton, Guillotin...) loĝis en la kvartalo. La konstruaxjoj de la monaĥejo estis detruitaj dum la franca revolucio.

Post la Dua mondmilito, la kvartalo Saint-Germain-des-Prés fariĝis grava loko por la intelekta kaj kultura vivo de Parizo. Filozofoj, verkistoj, aktoroj kaj muzikistoj miksis en la noktaj kluboj kaj la kafejoj (kafejo Les Deux Magots, kafejo Flore, Lipp...), kie ekzistadista filozofio ofte tanĝis ĵazon. Pluraj famuloj loĝis aŭ verkis en Saint-Germain, inter alie :

Hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵoj de la 17-a jarcento ankoraŭ stariĝas, sed la kvartalo videble ŝanĝis ekde kelkaj jardekoj : la laŭmodaj butikoj, ofte luksaj, anstataŭas la butiketojn kaj la librobutikojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]