Samĥja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Serio de artikoloj pri
Hinda filozofio

ÓM
Ortodoksaj skoloj

Njája
Vaišéšika
Sánkhja
Jogo
Karma Mimamsa
Vedanto
Advaita Viŝiŝtadvaita Dvaita

Neortodoksaj skoloj

Ĉarvaka
Ĝajnismo
Budhismo
Hinajano Mahajano
Vaĝrajano Theravado

Granda personecoj

Antikvo
Kapila Patanĝali Gótama
Kanada Ĝaimini Vjása Markandéja Pánini
Mezepoko
Adi Ŝankara Ramanuĝa Madhva
Nimbarka Vallabha Madhusūdana
Namadéva Tukaram Tulsidas Kabir Vasugupta Ĉaitanja
Novepoko
Sri Ramakriŝna
Mohandas Karamchand Gandhi
S. Radhakriŝnan
Svami Vivékananda
Ramana Maharŝi
Sri Aŭrobindo
Svami Sivananda
Ánanda Ĉómarasvami

Samĥja, Sánkhja, Samkhya (sanskrite सांख्य, IAST: sāṃkhya) estas unu el la ses "āstika" skoloj de Hindua filozofio.[1][2][3] Ĝi rilatas ĉefe al la jogfilozofia skolo de Hinduismo, kaj estis influa al aliaj skoloj de hindia filozofio.[4] Samĥja estas numerigisma filozofio kies epistemologio akceptas tri el ses pramana (pruvoj) kiel nuraj fidindaj rimedoj akiri sciaron. Tiuj estas pratyakṣa (percepto), anumāṇa (inferenco) kaj śabda (āptavacana, mondo/atesto de fidindaj fontoj).[5][6][7] Foje priskribita kiel unu el la raciismaj skoloj de Hinda filozofio, la fido de tiu antikva skolo en racio estis ekskluziva sed forta.[8][9]

Samĥja estas tre duisma, kaj estis historie teisma aŭ ne-teisma, pro kelkaj malfruaj ateismaj aŭtoroj, kiel la aŭtoro de la "Samkhya Sutra".[10][11][12][13] La filozofio de Samĥja riegardas la universon kiel konsistanta el du sendependaj realoj, puruŝa (konscio) kaj prakṛti (materio). Tiuj du realoj ekzistas paralele, sen tuŝi unu la alian.

Ĝiva (viva estaĵo) estas stato en kiu puruṣa estas ligita al prakṛti iel.[14] Tiu fuzio, asertas, laŭ la fakuloj de Samĥja, kondukas al la apero de buddhi ("intelekto") kaj ahamkara (egoo). La menso kaj la pensoj kiuj aperas en la menso estas ankaŭ konsiderata parto de prakṛti (materio). La universo estas priskribita de tiu skolo kiel kreita de purusa-prakṛti entoj fuziita kun variaj kombinoj de varie numerigitaj elementoj, sentoj, aktiveco kaj menso.[14] Dum la stato de malekvilibro, unu aŭ pliaj konstituantoj superas la aliajn, kreante formon de ligiteco, partikulare de la menso. La fino de tiu malekvilibro, ligiteco estas nomata liberigo, aŭ kaivalya, fare de la skolo Samĥja.[15]

La ekzisto de Dio aŭ suprema estaĵo ne estas konsiderata grava afero de la "Samĥja" filozofoj. Ties idearo malakceptas la finan kaŭzon de "Iŝvara" (Dio).[16] Kvankam la "Samĥja" skolo konsideras la Vedojn fidinda fonto de sciaro, ĝi estas ateisma filozofio laŭ Paul Deussen kaj aliaj fakuloj.[17][18] Ŝlosila diferenco inter la "Samĥja" kaj la "joga" skoloj, asertas fakuloj,[18][19] estas ke la "joga" skolo akceptas "personan, sed esence neaktivan, diecon" aŭ "personan dion".[20] Tamen, Radhanath Phukan, en la enkonduko al sia traduko de la Samkhya Karika of Isvarakrsna argumentis, ke la komentistoj kiuj vidas la nemanifestitan kiel ne-konscia faras ke la eraro rigardi "Samĥja" kiel ateisma, kvankam "Samĥja" estas egale al teismo same kiel la joga skolo.[21]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Knut Jacobsen, Theory and Practice of Yoga, Motilal Banarsidass, (ISBN 978-8120832329), pp. 100-101
  2. "Samkhya", American Heritage Dictionary of the English Language, Fifth Edition (2011), Citaĵo: "Samkhya is a system of Hindu philosophy based on a dualism involving the ultimate principles of soul and matter."
  3. "Samkhya", Webster’s College Dictionary (2010), Random House, (ISBN 978-0375407413), Citaĵo: "Samkhya is a system of Hindu philosophy stressing the reality and duality of spirit and matter."
  4. Roy Perrett, Indian Ethics: Classical traditions and contemporary challenges, Volume 1 (Editor: P Bilimoria et al), Ashgate, (ISBN 978-0754633013), pp. 149-158
  5. Larson 1998, p. 9
  6. * Eliott Deutsche (2000), in Philosophy of Religion : Indian Philosophy Vol 4 (Editor: Roy Perrett), Routledge, ISBN 978-0815336112, pp. 245-248;
    • John A. Grimes, A Concise Dictionary of Indian Philosophy: Sanskrit Terms Defined in English, State University of New York Press, ISBN 978-0791430675, p. 238
  7. John A. Grimes, A Concise Dictionary of Indian Philosophy: Sanskrit Terms Defined in English, State University of New York Press, (ISBN 978-0791430675), p. 238
  8. Mike Burley (2012), Classical Samkhya and Yoga - An Indian Metaphysics of Experience, Routledge, (ISBN 978-0415648875), pp. 43-46
  9. David Kalupahana (1995), Ethics in Early Buddhism, University of Hawaii Press, (ISBN 978-0824817022), p. 8, Citaĵo: The rational argument is identified with the method of Samkhya, a rationalist school, upholding the view that "nothing comes out of nothing" or that "being cannot be non-being".
  10. Michaels 2004, p. 264
  11. Sen Gupta 1986, p. 6
  12. Radhakrishnan & Moore 1957, p. 89
  13. Andrew J. Nicholson (2013), Unifying Hinduism: Philosophy and Identity in Indian Intellectual History, Columbia University Press, (ISBN 978-0231149877), Ĉapitro 4, p. 77
  14. 14,0 14,1 Samkhya - Hinduism Encyclopædia Britannica (2014)
  15. Gerald James Larson (2011), Classical Sāṃkhya: An Interpretation of Its History and Meaning, Motilal Banarsidass, (ISBN 978-8120805033), pp. 36-47
  16. Dasgupta 1922, p. 258.
  17. Mike Burley (2012), Classical Samkhya and Yoga - An Indian Metaphysics of Experience, Routledge, (ISBN 978-0415648875), p. 39
  18. 18,0 18,1 Lloyd Pflueger, Person Purity and Power in Yogasutra, en Theory and Practice of Yoga (Editor: Knut Jacobsen), Motilal Banarsidass, (ISBN 978-8120832329), pp. 38-39
  19. Mike Burley (2012), Classical Samkhya and Yoga - An Indian Metaphysics of Experience, Routledge, (ISBN 978-0415648875), p. 39, 41
  20. Kovoor T. Behanan (2002), Yoga: Its Scientific Basis, Dover, (ISBN 978-0486417929), pp. 56-58
  21. Radhanath Phukan, Samkhya Karika of Isvarakrsna (Calcutta: Firma K. L. Mukhopadhyay, 1960), pp.36-40