Samuel Meyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Samuel MEYER)
Samuel Meyer
Samuel Meyer, ĉ. 1900
Samuel Meyer, ĉ. 1900
Persona informo
Naskiĝo 8-an de februaro 1864 (1864-02-08)
en La Rochelle
Morto 16-an de majo 1921 (1921-05-16) (57-jaraĝa)
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto • ŝipmakleristo
vdr

Samuel MEYER [mejer] (naskiĝis la 8-an de februaro 1864 en La Rochelle, mortis la 16-an de majo 1921 en La Rochelle), ankaŭ konata kiel Sam Meyer, estis franca esperantisto, interpretisto kaj ŝipa makleristo.

Meyer esperantistiĝis en 1899, kaj tuj gvidis kurson en La Rochelle kaj faris paroladojn. Dum multaj jaroj kunlaboris al la periodaĵo L' Espérantiste, batalis flanke de Beaufront, kaj poste penadis por deteni lin de la ida skismo. Meyer estis komitatano de SFPE kaj prezidanto de la Sudokcidenta Federacio.

Je la propra risko li presis kaj eldonis la gazeton Lingvo Internacia, al kiu li multe kontribuis, ankaŭ al ties almanako literatura. Poste li kunfondis en Parizo la presejon "Presa Esperantista Societo". En 1905 li estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato (LK)[1].

Li scipovis dekduon da lingvoj; lia stilo estis tre pura. Krom multaj artikoloj kaj propaganda broŝuro li postlasis multajn valorajn tradukojn: X. de Maistre: Vojaĝo Interne de Mia Ĉambro, 1904; Molière: ,L'Avarulo, 1904. Beaumarchais: La Barbiro de Sevilla, 1909. De Hervilly: La Supujo, komedieto, 1905. Mérimée: Karmen, 1911. C. Wagner: Estu Homo, 1912. De Vigny: La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo, 1914.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Une Langue Internationale: Pourquoi? Comment? [Lingvo Internacia: Kial? Kiel?], 1904)
  • Malserioza kaj Senpripensa (1902)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 22.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.