Saltu al enhavo

Sankta Pirminio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Sankta Pirminio
sankta
Sankta Pirminio ĉe abatejo de Murbach
Sankta Pirminio ĉe abatejo de Murbach
Persona informo
Naskiĝo apud 670
en Narbono (apud)
Morto 3-a de novembro 753
en abatejo de Hornbach
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Reĝlando Toledo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Sanktulo
Festotago 3-a de novembro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Pirminio (latine: Pirminius; naskiĝis ĉirkaŭ 670, mortis la 3-an de novembro 753) estis fondinto de abatejoj. Li estas urba patrono de Insbruko kaj Pirmasens, sed ankaŭ de Alzaco kaj Palatinato. Festotago por li ĉe katolikoj, ortodoksuloj kaj protestantoj estas la 3-a de novembro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pirminio estis visigota monaĥo. En 717, li fuĝis antaŭ islamanoj kiuj invadis Septimanion. En 718, li estis en Antverpeno. Li estis samtempulo de Korbiniano, arkidiakono eble de Meaux[1] eble de Medelsheim (Gersheim)[2] kaj misiisto en Svislando kaj Suda Germanujo fondante la monaĥejojn de Reichenau (724, sub protekto de Karolo Martelo; iĝis ties unua abato ĝis forpelo jam en 728 fare de la alemana duko Teobaldo), Murbach kaj Hornbach. Je Hornbach li mortis mallonge post vizito fare de Bonifaco; liaj ostoj nun troviĝas ĉefe en la Jezuita preĝejo je Insbruko. Savis ilin kontraŭ relikvimalŝatantaj protestantoj en 1575 la bavara guberniestro en Tirolo Schweikhard von Helfenstein. Post malkovro de lia origina tombo en Hornbach la tirolanoj redonis parton de la relikvoj al Hornbaĉ, Speyer kaj Pirmasens. Verkis oni laŭ liaj eldiroj Dicta abbatis Pirminii de singulis libris canonicis.[3]

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • "Pirminius" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 15. Leipzig 1908, p. 903

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Pirmin, St." - ĉe: Herders Conversations-Lexikon, Freiburg im Breisgau 1856, volumo 4, p. 549
  2. "Pirminius, St." - ĉe: Pierers Universal-Lexikon, volumo 13. Altenburg 1861, p. 153
  3. Carl Paul Caspari: Kirchenhistorische Anecdota, Oslo 1883