Santa Ana (Kalifornio)
Pri aliaj loĝlokoj ankaŭ nomataj "Santa Ana" vidu la apartigan liston Santa Ana. |
Santa Ana | |||
---|---|---|---|
urbo de Usono urbego sanctuary city (en) ĉarta urbo en Kalifornio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | Usono | ||
Subŝtato | Kalifornio | ||
Kantono | kantono Orange | ||
Poŝtkodo | 92701–92708, 92711, 92712, 92728, 92735, 92799 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 310 227 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 4 373 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 33° 44′ N, 117° 53′ U (mapo)33.740833333333-117.88138888889Koordinatoj: 33° 44′ N, 117° 53′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 35 m [+] | ||
Areo | 70,95 km² | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Santa Ana, California [+] | |||
Santa Ana estas grandurbo en Usono, en la subŝtato Kalifornio kaj en la kantono Orange (Kalifornio). Ĝi estas administra urbo de la kantono. Laŭ la stato de la jaro 2020 en la urbo vivis 310 227 personoj sur areo de 71 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 373 loĝantoj/km².
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 71 km²
- Alto super marnivelo: m
- Loĝantaro: 353 400[kiam?]
- Poŝtkodo:
- Aŭtokodo:
- Telefonprefikso:
- Horzono: UTC-8 (somere: UTC-7)
- 33° 44′ 27″ N 117° 52′ 53″ U / 33.74083 °N, 117.88139 °U (mapo)
Situo
[redakti | redakti fonton]Santa Ana situas laŭ rivero havanta same tiel la nomon Santa Ana kaj laŭ aŭtovojo (ankaŭ tiu nomiĝas Sankta Ana). La marbordo troviĝas je 16 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Indianoj vivis tie antaŭ apero de la hispanoj. En la 1770-aj jaroj la unuaj eŭropanoj nomumis la lokon kaj la ĉirkaŭaĵon valo de Sankta Anna. En 1810 hispana serĝento havis tie terkoncesian bienon, kiu havis la nomon "Santiago de Santa Ana". En 1848 Usono venkis Meksikon en milito, sekve grandnombre alvenis usonanoj. En 1906 interurba tramo ekfunkciis el Los Anĝeleso. Baldaŭ tiu ŝanĝiĝis al aŭtovojo. Dum la 2-a mondmilito armea bazo funkciis ĉe la urbo.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Santa Ana havas mediteranean klimaton, kun freŝaj, malsekaj vintroj kaj la sekan, varman sunan someron. Ĉiujare pluvas resume 356 mm (de novembro ĝis aprilo).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|