Santa Bárbara d'Oeste

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Larĝa panoramo de Santa Bárbara d’Oeste

Santa Bárbara d’Oeste estas municipo kaj urbego de la brazila subŝtato San-Paŭlio. Ĝi estas parto de urbaro de Campinas.

Blazono de Santa Bárbara d’Oeste
Flago de Santa Bárbara d’Oeste

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Santa Bárbara d’Oeste en la subŝtato (ruĝe).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Strato en Santa Bárbara d’Oeste
Muzeo en Santa Bárbara d’Oeste

Santa Bárbara d’Oeste situas en sudorienta parto de la lando inter Campinas-Piracicaba apud Americana. La najbaraj municipoj estas Limeira, Sumaré, Monte Mor, Capivari, Nova Odessa, Americana, Rio das Pedras kaj Piracicaba. Campinas troviĝas 38, San-Paŭlo (urbo) 119, Guarulhos 120, Curitiba 350, Nova Iguaçu 407, Rio-de-Ĵanejro 429, Belo Horizonte 479, Goiânia 704, Braziljo 777, Campo Grande 787, Porto Alegre 894, Salvador de Bahio 1437, Maceió 1916, Teresina 2026, Recife 2112, São Luís 2276, Natalo (Brazilo) 2297, Belém 2372, Manaus 2572 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis proksimume 1810 tiu ĉi areo estis natura arbaro. Tiun jaron vojo estis konstruita inter Piracicaba kaj Campinas. Santa Bárbara d’Oeste estis fondita en 1818 (la unua brazila grandurbo fondita fare de virino), samtempe eklezio estis konstruita, la vilaĝo estis nomita je honoro de Santa Barbara. En 1869 la municipo estis oficiale kreita, disigante de Piracicaba. La loĝantoj okupiĝis precipe pri sukerindustrio. En la 1920-aj jaroj pluraj aliaj industriaj branĉoj aperis.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Parko en Santa Bárbara d’Oeste
Kirko Sankta Barbara en Santa Bárbara d’Oeste

Santa Bárbara d’Oeste estas naskiĝloko de la aŭtoindustrio en Brazilo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Santa Bárbara d’Oeste situas en subtropika klimato. Jare pluvas averaĝe 1466 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter oktobro kaj marto pli ofte, ol en la ceteraj monatoj. La averaĝa jara temperaturo estas 22 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. IBGE (2010). Censo 2010 (HTML). Alirita 28 de julio 2011.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]