Satirikono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Satyricon)
Satyricon
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Petronio
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Ĝenro Menippean satire • erotiko
vdr

Satirikono estas latinlingva verko de fikcio supozeble verkita de Gajo Petronio, kvankam la manuskripta tradicio identigas la aŭtoron kiel iu Titus Petronius. La Satirikono estas ekzemplo de Menipa satiro, kiu estas tre diferenca el la formala versa satiro de JuvenaloHoracio. La verko enhavas mikson de prozo kaj verso (ofte konata kiel prosimetro); seriozaj kaj komikaj elementoj; kaj erotaj kaj dekadencaj fragmentoj. Same kiel ĉe la Metamorfozoj (nomata ankaŭ La ora azeno) de Apuleo, klasikaj fakuloj ofte priskribas ĝin kiel angle Roman novel ("Romia romano"), sen subkompreni necese kontinuecon kun la moderna literatura formo. [1] Petronio verkis komikan romanon pri la aventuroj de du samseksemuloj, Encolpius (Enkolpio) kaj Giton. La romano estas satira kaj ofte lasciva, kaj donas al ni konon de latina slango. Kvankam la teksto estas perdita en multaj partoj: restas nur fragmentoj, inter kiuj estas longa priskribo de grandega manĝ-festo de persono nomata Trimalĥio.

Encolpius, ilustraĵo de Norman Lindsay
Fortunata, ilustraĵo de Norman Lindsay

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La survivintaj partoj de la teksto detalas la misaventurojn de la rakontanto, Encolpius, kaj de lia amanto, bela deksesjarulo servisto nome Giton. Tra la tuta romano, Encolpius suferas malfacilaĵojn reteni la fidelon de sia amanto ĉar li estas konstante alllogata de aliuloj. La amiko de Encolpius nome Ascyltus (kiu ŝajne estis en rilato kun Encolpius) estas alia ĉefa rolulo.

Ĝi estas unu el du plej etendaj atestoj en Roma romanaro (el kiuj la nura alia estas la Metamorfozoj de Apuleo, kiu montras gravajn diferencojn laŭ stilo kaj enhavo). Satirikono estas konsiderata ankaŭ kiel utila montro por la rekonstruado pri kiel vivis malaltaj tavoloj aŭ klasoj dum la komenco de la Romia Imperio.

Ĉefaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Encolpius. La rakontanto kaj ĉefa rolulo.
  • Giton. Bela deksesjarulo, ŝajne servisto de Encolpius.
  • Ascyltos. Eks-gladiatoro kaj amiko de Encolpius, rivalo por la posedrajto de Giton.
  • Trimalchio. Tre vulgara kaj riĉa liberigito.
  • Eumolpus. Aĝa, malriĉigita kaj lasciva poeto el la riĉuloj kiujn supozeble oni malamas.
  • Lichas. Malamiko de Encolpius.
  • Tryphaena. Virino enamiĝintega el Giton.
  • Corax. Barbiro, dungita servisto de Eumolpus.
  • Circe. Virino allogita de Encolpius.
  • Chrysis. Servisto de Circe, ankaŭ enamiĝinta el Encolpius.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Harrison (1999). Nonetheless, Moore (101–3) enkadrigas ĝin kun modernaj romanoj kiaj la verko de Joyce nome Ulysses kaj tiu de Pynchon nome Gravity's Rainbow.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Branham, R Bracht kaj Kinney, Daniel (1997) Introduction to Petronius' Satyrica pp.xiii-xxvi
  • S. J. Harrison. (1999) “Twentieth-Century Scholarship on the Roman Novel”, S. J. Harrison (ed.): Oxford Readings in the Roman Novel. Oxford: Oxford University Press, p. xi–xxxix. ISBN 0-19-872173-0.
  • S. J. Harrison, Simon Hornblower kaj Antony Spawforth, The Oxford Classical Dictionary, Petronius Arbiter, 3a eldono, revizita, 2003, Oxford University Press, Oxford, isbn = 0-19-860641-9 paĝoj 1149–1150.
  • Moore, Steven. The Novel, an Alternative History: Beginnings to 1600. Continuum, 2010.

Plia legado[redakti | redakti fonton]

  • G. L. Schmeling – J. H. Stuckey, A Bibliography of Petronius, Leiden 1977 (= Mnemosyne Supplements 39).
  • G. Vannini, Petronius 1975–2005: bilancio critico e nuove proposte, Göttingen 2007 (= Lustrum 49).
  • T. Ragno, Il teatro nel racconto. Studi sulla fabula scenica della matrona di Efeso, Bari: Palomar, 2009 (570 pp.) [ISBN 9788876002588]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Satyricon (Latina teksto) [1] (angla traduko) [2]
  • The Widow of Ephesus (Satyricon 110.6–113.4): A Grammatical Commentary de John Porter, University of Saskatchewan, kun kadroj [3] kaj sen kadroj [4] Arkivigite je 2006-10-17 per la retarkivo Wayback Machine