Selkupa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La selkupa lingvo (en la selkupa plej ofte шӧльӄумыт әты šöľqumyt әty) estas samojeda lingvo parolata en Siberio, en Rusio. Plej multaj parolantoj troviĝas en Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto. La selkupa estas la plej lasta parolata suda samojeda lingvo.