Sennacieca historio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Sennacieca historio temas pri la studado de historio laŭ sennacieca vidpunkto. Estas la merito de Lanti krei la terminon "sennacieca" kiel kontraston, kaj al "internacia" kaj precipe al "nacia" pensmaniero. La projekto de Vikipedio povus esti la realigo de la revoj de Lanti, tamen ne vere estas.

Oni devas konstati, ke la pli aŭ malpli perfekta utiligo de "internacia" lingvo ne sufiĉas por detrui la "naciajn" strukturojn en la cerbo. Tio evidentiĝas en diversaj dokumentoj, kiuj traktas historiajn temojn. Kutime oni traktas la historion de certa lando – pli precize ŝtato – el nacia vidpunkto. Tio signifas, ke la aktuala situacio estas logika finrezulto de la historio proceso (determinismo).

La realeco tamen estas, ke ŝtatoj ofte estas tute hazardaj konstruaĵoj, kies teritorio ne estas fiksa kaj kies limoj ofte ŝanĝiĝas. En Eŭropo kelkaj ŝtatoj (ekz. BelgioGermanio fakte ekestis en la 18-a aŭ 19-a jarcento, sed oni priskribas la historion de la teritorio kiel necesan antaŭkondiĉon. Ofte la tuta teritorio aŭ partoj estis parto de aliaj nun ekzistantaj ŝtatoj. Partoj de la nuna Francio estis parto de Anglio. Germanio estis sur aktuale pola teritorio kaj Pollando estis sur teritorio, kiu nun estas Ukrainio.

La prezento de historio el la mallarĝa nacia vidpunkto ĉiam entenas la riskon, maljuste trakti la fremdlandajn "okupantojn". Ofte spuroj de la plej fruaj enloĝantoj ne plu estas troveblaj. Tial ekzemple la hungara historio, kiel aliaj, baziĝas sur invado, kiun oni ĝenerale pozitive prezentas. La turka invado (malsukcesa post kelkaj jarcentoj) estis prezentita kiel okupacio.

En la eŭropa historio abundas ĉi-tiuj naciaj perspektivoj, ĉar historio preskaŭ ĉiam estas afero de naciaj ŝtatoj. Estas nur malmultaj provoj alproksimiĝi al "supernacia" historio, ekzemple per serio de libroj, kiuj aperis paralele en la 1990-aj jaroj en diversaj grandaj eldonejoj de Britio, Francio, Germanio, Hispanio kaj Italio, kaj kie kontribuis sciencistoj el diversaj landoj. Ekzemple Umberto Eco verkis pri la "perfekta lingvo", menciante ankaŭ Esperanton.

Ĉi-tiu supernacia au sennacieca historio devas detrui la belajn mitojn de nacia historio, kiu ofte celas unuigi la propran popolon kaj stimuli la agresemon kontraŭ la najbaroj. Ĉi tiuj najbaroj ofte posedas terenon, kiun ili maljuste okupas.

Historio de regiono[redakti | redakti fonton]

Eblas trakti la historion de geografie limigita teritorio sendepende de ŝtataj limoj. Tio plej facile eblas ĉe insuloj, kiuj kutime entute apartenis al diversaj posedantoj, sed interne ne havas limojn. Esceptoj estas ekzemple KiproUsedom.

Ĉi-tio vidpunkte estas tre proksima al la ekonomia tendenco, kiu populariĝas sub la nomo BioregionalismoEkoregionalismo. La proponata regiono Nemetio ekzemple kovras parton de suda Germanio kaj orienta Francio. Pli konata estas Okcitanio inter suda Francio kaj norda Hispanio.

La Eŭropa Komunumo almenaŭ teorie subtenas la agadon en regionoj kaj finance subtenas la kunlaboron en translimaj regionoj, kondiĉe ke ne estas la danĝero de separatismaj movadoj. Kelkaj ŝtatoj estas konfrontitaj per pli aŭ malpli sukcesaj enlandaj movadoj, kiuj strebas al pli grandan gradon de sendependeco kaj kultura memdecido. Ili povus kontribui al sennacieca historio, tamen ili estas foje siavice eĉ pli neneŭtralaj rilate al la ĉirkaua malamika ŝtato.

Projekto por venki la nacian vidpunkton almenaŭ por Eŭropo estas la serio Eŭropon konstrui de renomaj eldonejoj el kvin landoj. Ili eldonas paralele en diversaj lingvoj (angle, france, germane, itale) librojn (eseojn), kiuj traktas en bone legebla stilo certajn temojn de la eŭropa historio (virinoj, malsato, ŝiptrafiko, revolucioj, ktp.).

Unika estas projekto de komuna historia verko por lernantoj de du antaŭe foje malamikaj ŝtatoj, lanĉita de la du eldonejoj Klett, Stuttgart kaj Éditions Nathan, Paris. La dua parto pri la historio de la kongreso de Vieno ĝis 1945 aperis en aprilo 2008. La celo estas krei lernolibron, kiu estas permesata en ĉiuj lernejoj de ambaŭ ŝtatoj.

Historio de popoloj[redakti | redakti fonton]

Krom la teritoria vidpunkto ekzistas la prezento de historio el sorto de popolo (aŭ kiun oni taksas kiel popolo). Ekzemple la vikingoj iom post iom estis en Danio, en norda Francio, poste en Anglio, sed ankaŭ en Sicilio. La taksado de iliaj agoj estas tute malsama, depende de la regiono kaj de la epoko.

Ekzemplo de neneŭtrala prezento estas tial la dokumentoj pri vikingoj kaj normanoj en Vikipedio, kie ili okupas kaj prirabas fremdajn teritoriojn, liveras sklavojn ktp. La prezento de ilia ago estas preskaŭ senescepte negativa kaj devus veki la malestimon de ekzemple la britoj, kies kulturo baziĝas sur alte evoluinta kulturo de la normanoj. Ilia invado tute ne estis ago de agresemaj barbaroj, sed interpreto de kontrakto kun la angla reĝo.

Historio de kulturoj[redakti | redakti fonton]

Germanio estas ekzemplo de ŝtato, kiu ne ekzistis antaŭ 1872 kaj ekestis okaze de milito kontraŭ Francio. Antaŭe ekzistis cento da malgrandaj sendependaj ŝtatoj. Sed tamen ekzistis komuna germana kulturo, kiu ligis eĉ la ŝtaton Aŭstrio-Hungario, kiu estis kunmetita el Germanoj, Hungaroj, Bohemoj kaj multaj aliaj slavaj popoloj. Ankaŭ la sendependa Svislando, ĝis hodiaŭ konsistanta el francaj, germanaj kaj italaj elementoj, sin rigardis kiel parto de la germana kulturo. Ne forgesindas germanaj insuloj en Rumanio ktp.

Konkludoj[redakti | redakti fonton]

La specialaj trajtoj de Vikipedio ebligas eviti la mankojn de la kutima formo prezenti historion. Oni povas senprobleme prezenti historiajn evoluojn per aro de ligitaj paĝoj, kiuj permesas ĉu objektivan, aŭ neŭtralan vidpunkton aŭ kiuj permesas prezenti la diversajn vidpuktojn.

Tial la historio de la aktuala ŝtato, ekzemple de Germanio, ne povas trakti la prahistorion, kiu estas pli aŭ malpli sama por la tuta meza Eŭropo. La keltoj ne respektis la nunajn limojn kaj vivis de nuna Aŭstrio ĝis Irlando. Ili ne ĉiam restis sur la sama loko.

La realigo de sennacieca historio ne estas facila, sed unika ŝanco por la Esperanta versio, kie personoj el la plej diversaj regionoj kunlaboras laŭeble pace.

Kiel atendebla, Francio prezentas ĉion en unu dokumento. Tamen ne mankas malneŭtralaj priskriboj: La Hunoj kompreneble invadas (ili estas agresemaj fiuloj), aliaj akiras aŭ esploras pliajn teritoriojn alportante civilizacion (eŭropa ekspansio kaj koloniismo).

Estas menciinde, ke precipe la mezepoka historio estas prezentita kiel historio de nobeloj kaj ties familioj (reĝoj kiuj pligrandigas sian potencon ĉu per militoj, ĉu per familiaj ligoj).

La interrilatoj inter la eŭropaj nobeloj per geedzaj kontraktoj krias al la verkado de tuteŭropa historio.

Elpaŝoj por korektoj[redakti | redakti fonton]

En la konsiloj por vikipediistoj troviĝas kelkaj proponoj pri neŭtraleco kaj la evito de eŭrocentrisma vidpunkto. Ekzistas eĉ ŝablono por atentigi pri plibonigendaj artikoloj:

Espereble ankaŭ ekzistas ŝablono, kiu indikas tro naciecan aŭ patriotisman vidpunkton.