Serbio kaj Montenegro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serbio kaj Montenegro
Serbio kaj Montenegro
Srbija i Crna Gora
Државна заједница
Србије и Црне горе
Državna zajednica Srbije i Crne Gore

La flago de Serbio kaj Montenegro

La blazono de Serbio kaj Montenegro

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Hej Sloveni
Lokigo
historia lando • suverena ŝtato
Bazaj informoj
Ĉefurbo Beogrado (2.200 mil)
Oficiala(j) lingvo(j) serba lingvo
Uzata(j) lingvo(j) serba, loke ankaŭ albana
Plej ofta(j) religio(j) katolikoj (69%), ortodoksismo(62,6%), romkatolikismo (5,8%), protestantoj (1%); islamanoj 19%; aliaj 11,6% (parte ne-religiaj)
Areo 102,350 km²
- % de akvo 0,25% %
Loĝantaro 10.518 mil (1995)
Loĝdenso 104 loĝ./km²
Horzono +1 (en somero +2)
Interreta domajno yu
Landokodo CS (antaŭe YU)
Telefona kodo 381
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro prezidento Svetozar Marović
Ĉefministro ?
Nacia tago ?
Sendependiĝo 28 aprilo 1992 de Jugoslavio
Ekonomio
Valuto Euro (EUR kaj CSD)
vdr

Serbio kaj Montenegro estis respubliko de la 28-a de aprilo 1992 ĝis la 3-a de junio 2006 de la Balkana duoninsulo. Ĝi entenis la nuntempajn sendependajn ŝtatojn de Serbio kaj Montenegro.

  • Urboj: Beogrado (2.200 mil), Podgorica (96 mil), Niŝ (161 mil).
  • Loĝantaro: 10.518 mil (1995), inter ili - serboj ĉa. 75 %, albanoj ĉa. 15%, montenegranoj 5%, hungaroj ĉa. 4%, ciganoj.
  • Monunuo: dinaro (= 100 paraoj) en Serbio, eŭro (1 EUR = 100 cendoj) en Montenegro.
  • Organizoj: UNO (1945)

Historio

La unio Serbio kaj Montenegro ĝis februaro 2003 nomiĝis Jugoslavio. Oni deklaris Jugoslavion respubliko la 17-an de oktobro 1918.

Dum 1991-92 pro la akriĝintaj interetnaj rilatoj disiĝis JSFR (Jugoslavia Socialisma Federacia Respubliko), kiu ekzistis de 1945. El ĝia konsisto eliris Slovenio, Kroatio, Bosnio-Hercegovino kaj Makedonio. En 1992 Serbio kaj Montenegro kreis unian ŝtaton, sed internacia komunumo ne agnoskis ĝin kiel leĝan posteulon de la iama federacio.

En 1998 akriĝis politika situacio en Kosova Aŭtonomio de Serbio, kie plejmulton de la loĝantaro konsistigas albanoj. Kontraŭstaro transformiĝis al serioza konflikto. Malgraŭ la longdaŭraj interparoloj tie daŭrigadis etna purigado, laŭ takso de kelkaj internaciaj organizoj. Post multfojaj avertoj NATO-militfortoj bombardis serbajn militbazojn kaj strategiajn objektojn (estis damaĝitaj samtempe malsanulejoj kaj i. a. ambasadejo de Ĉinio). Nun sur la Kosova teritorio estas dislokigitaj pacfortoj, sed la situacio restas eksplodigebla.

La 4-an de februaro 2003 la jugoslavia parlamento decidis ŝanĝi la nomon al "Serbio kaj Montenegro". Post la montenegra referendumo de la 3-a de junio 2006 kies rezulto favoris je 55,5% la sendependiĝo de la ŝtato, la serbia parlamento aperigis la 5-an de junio deklaron pri ekesto de Respubliko de Serbio.

Heredaĵo

Durmitora nacia parko, Kotor kaj ĝia golfo, Stari Ras kaj Sopoĉan, monaĥejo Studenica.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.b92.net