Sergio Cabrera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sergio Cabrera
Persona informo
Naskonomo Sergio Cabrera Cárdenas
Naskiĝo 20-an de aprilo 1950 (1950-04-20) (74-jaraĝa)
en Medeĝino
Lingvoj hispanafrancaanglaĉina
Ŝtataneco KolombioHispanio
Familio
Patro Fausto Cabrera
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo
vdr

Sergio Fausto CABRERA Cárdenas (Medeĝino, 20a de aprilo 1950) estas kolombia filozofo, politikisto, kina reĝisoro, scenaristo kaj produktoro. La 18an de aŭgusto 2022, la kolombia prezidanto Gustavo Petro nomumis lin ambasadoro de Kolombio en Ĉinio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Estante 10-jaraĝa li translokiĝis kun sia familio al Ĉinio en 1960, kie li finstudis en Pekino. Li revenis al Kolombio influita de la ĉina Kultura Revolucio, kaj tial li aliĝis al gerilo de la Ejército Popular de Liberación (EPL, Popola Liberigarmeo) estante 19-jaraĝa, kaj retiriĝis estante 23-jaraĝa.[1] Poste li revenis al Ĉinio, kie li studis filozofio dum tri jaroj en la Universitato de Pekino[2] kaj faris kinon en libertempo. Li deziris studi kinarton, sed la Kultura Revolucio malebligis lian aliĝon al la kinlernejo. En Ĉinio li konis Joris Ivens, kiun li helpis kiel interpretisto pro sia flua regado de la ĉina kaj de la franca.[3] Tiam li faris siajn unuajn kurtojn.[4]​ En 1975, pere de demarŝoj fare de Joris Ivens kaj de sia patrino, Elena Cárdenas, li translokiĝis en Londonon por studi kinon en la Kinlernejo de Londono.

Ekde tiam li dediĉis sin al kino, pro kio li elstaris internacie, laŭ li mem "contar historias" (rakonti historiojn).[5] Li reĝisoris ses filmojn, dek du kurtojn kaj plurajn dokumentajn filmojn kaj televidseriojn. Li estis fotografiestro, produktoro, eldonisto, aktoro kaj kunscenaristo.[4]

Lia filmo La estrategia del caracol (Helika strategio) estis unu de la plej premiitaj, ekzemple ĉe la Berlinale kaj la Festivalo de Biarritz.[6] En 2002, li devis haltigi sian laboron por la filmo Ciudadano Escobar ricevinte minacojn de kolombiaj drogotrafikistoj.[7]​ Finfine, li premieris la filmon en 2004.[2]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 2015 Todos se van
  • 2005 Perder es cuestión de método
  • 2004 Ciudadano Escobar
  • 1998 Golpe de estadio
  • 1996 Ilona llega con la lluvia
  • 1995 Águilas no cazan moscas
  • 1993 La estrategia del caracol
  • 1989 Técnicas de duelo: una cuestión de honor
  • 1987 Elementos para una acuarela
  • 1984 Con su música a otra parte
  • 1978 Diario de viaje

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cruz, Juan (28a de majo 2005). «El muchacho que creyó lo que le dijeron en China». El País. ISSN 1134-6582. Konsultita la 11an de septembro 2021.
  2. 2,0 2,1 «Perfiles: Sergio Cabrera». Perfiles: Sergio Cabrera. Konsultita la 11an de septembro
  3. Cabrera, María Alexandra (6a de julio 2015). «Sergio Cabrera, el director que llega a los 65 años lleno de éxitos». El Tiempo. Konsultita la 11an de septembro 2021.
  4. 4,0 4,1 «Biografía». Proimágenes Colombia. Konsultita la 18an de junio 2019.
  5. «Sergio Cabrera». ecured.cu. Konsultita la 11an de marto 2022.
  6. «Los secretos de la película "La estrategia del caracol" que cumple 25 años». El Tiempo. Konsultita la 18an de junio 2019.
  7. Martin, Manuel Ramos (19a de marto 2002). «El narcotráfico colombiano paraliza un filme de Sergio Cabrera». El País. ISSN 1134-6582. Konsultita la 11an de septembro 2021.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sergio Cabrera en la hispana Vikipedio.