Gustavo Petro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gustavo Petro
Persona informo
Gustavo Francisco Petro Urrego
Naskiĝo 19-an de aprilo 1960 (1960-04-19) (64-jaraĝa)
en Ciénaga de Oro
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispana vd
Loĝloko Bogoto vd
Ŝtataneco KolombioItalio vd
Alma mater Universitato Externado de KolombioUniversitato de SalamankoKatolika universitato de Loveno • High School of Public Administration of Colombia. (ESAP) • Pontifika Universitato Ksavera vd
Partio Alternativa Demokratia Poluso • Homa Kolombio • Alianza Democrática • Alternative Way • Regional Integration Movement vd
Subskribo Gustavo Petro
Familio
Edz(in)o Verónica Alcocer vd
Infanoj Sofía Petro • Nicolás Petro vd
Profesio
Alia nomo Aureliano • Comandante Andrés vd
Okupo politikistoekonomikistoverkistopartizano • mediprotektulo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gustavo Francisco PETRO URREGO (naskiĝis la 19-an de aprilo 1960) estas kolombia ekonomikisto, politikisto, iama gerila batalanto, senatano de itala deveno, kaj la elektita prezidento de Kolombio. Li funkciis kiel urbestro de Bogoto kaj kiel membro de la Kolombia Ĉambro de Reprezentantoj kaj Senato.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Petro estis naskiĝis en Facatativá en la Departemento Kordovo (Córdoba) en norda Kolombio, filo de gepatroj terkulturistaj. En la aĝo de 17 jaroj li aliĝis al la gerila grupo M-19, lia rezistmovada batalnomo estis "Comandante Aureliano" laŭ protagonisto de la libro "Cent jaroj da soleco". En 1985 li estis arestita pro posedo de armilo kaj pasigis 16 monatojn en malliberejo. Post sia liberigo, li diplomiĝis kun bakalaŭro pri ekonomiko kaj en 1994 diplomiĝis kun magistro pri ekonomiko ĉe la Pontifika Universitato Ksavera, kaj ankaŭ havas PhD en publika administrado ĉe la Universitato de Salamanko en Hispanio.

Petro funkciis de 1991 ĝis 1994 kiel reprezentanto de la Departemento Kundinamarko en la reprezenta ĉambro de Kolombio. Minacoj al lia vivo kondukis al lia foriro de Kolombio kaj translokiĝo al Belgio kie li funkciis en diplomatia pozicio kiel la unua sekretario de la delegacio al institucioj de la Eŭropa Unio. En 1996 li revenis al Kolombio kaj kandidatiĝis malsukcese por urbestro de Bogoto. En 1998 li denove estis elektita al la Ĉambro de Reprezentantoj, ĉi-foje kiel reprezentanto de Bogoto. Li estis reelektita en 2002 kaj servis ĝis 2006. En la parlamento li elstaris kiel unu el la kritikantoj de la kolombia prezidento Álvaro Uribe Vélez, kaj ankaŭ kaŭzis la malkaŝon de la korupto kaj malobservo homaj rajtoj konata kiel "Parapolítica", kiu kondukis al la kondamno de multaj dekstraj politikistoj. Li aliĝis al aliaj opoziciaj reprezentantoj por la establado de la partio nomata "Polo Democrático Alternativo" (Alternativa Demokratia Poluso) per kiu li estis elektita en la kolombia Senato en 2006. En 2010 li eksiĝis kaj kampanjis en la prezidant-elekto en kiu li finis en kvara loko kun proksimume 9% de la voĉoj. De 2012 ĝis 2015 li funkciis kiel urbestro de Bogoto. En 2014, li estis maldungita sekvante la deklaron de la ĝenerala advokato ke li estis respondeca pri la ruba krizo de la urbo kaj la risko al popolsano. Post 35 tagoj, la supera kortumo decidis ke li devus esti reenpostenigita.

En la prezidant-elekto en 2018, Petro gvidis la koalicion de maldekstraj partioj. En la unua raŭndo de elektoj okazigitaj la 27-an de majo 2018, li gajnis 25,09% de la voĉoj, kompare kun la centro-dekstra koalicia kandidato Iván Duque Márquez, kiu gajnis 39,14% de la voĉoj. En la dua raŭndo, okazigita la 17-an de junio, Duque perdis post ricevado de 42% de la voĉdono.

Por la prezidant-elekto de 2022 li kandidatas kiel la estro de la maldekstra bloko. Petro ricevis la plej multajn voĉojn en la unua raŭndo okazigita la 29an de majo sed ne atingis pli ol 50%, postulatajn por eviti duan raŭndon. Baldaŭ post la unua raŭndo, Luis Gilberto Murillo, kiu ĉefis la bileton de Espero Centra Koalicio, apogis Petro por la dua raŭndo. Petro venkis Rodolfo Hernández Suárez en la dua raŭndo de la prezidant-elekto la 19an de junio 2022. Petro estas la unua kandidato, kiu referencas sin kiel maldekstrulon por esti elektita prezidanto de Kolombio.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

Dum la Israela-Hamasa milito en 2023 li kondamnis militkrimojn de Israelo kaj komparis israelan atakon kontraŭ Gazao kun Holokaŭsto. Post tio, la 17-an de oktobro 2023 Israelo anoncis haltigon de sia armila eksporto al Kolombio por kiu ĝi estis inter la ĉefaj armilprovizantoj. Baldaŭ poste Kolombio revokis sian ambasadoron el Israelo por konsultadoj kaj alvokis al pafĉesigo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Prezidento de KolombioPoste:
Iván Duque Márquez2022 - nuna