Siria kanario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Siria kanario
Siria kanario
Siria kanario
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Serinus
Specio: 'S. syriacus'
Serinus syriacus
(Bonaparte, 1851)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Siria kanario estas malgranda brilkolora paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de kanario kaj aliajn similajn speciojn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Siria kanario estas malgranda longvosta serino (12-13 cm longa, 10-14 g peza kaj kun enverguro de 21-14cm) tre kolora per brilflavaj kaj helgrizaj plumoj sen strieco escepte ĉedorse: grizaj en krono, nuko, vizaĝo kaj brusto, dum flava estas frunto, mentono kaj ĉirkaŭokula ringo, kiu plie kontrastigas la nigran grandan okulon. La dorso estas oliveca kun malhela strieco. Estas malhelaj la flugiloj kaj la vosto kun flava bazaj eksteraj plumoj. La pugo estas tre flava. La beko estas griza kaj la kruroj helrozgrizaj. La ino estas pli senkolora ĉar estas iom da seksa duformismo. Ŝi estas pli griza supre kaj pli pala en vizaĝo kaj sube kun sendistinga strieco en subaj flankoj.

Ĝi havas longan trilecan alvokon, kaj povas ankaŭ ĉirpi kaj pepi.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Siria kanario reproduktiĝas en Mezoriento kaj pli precize en Sirio, Libano, Israelo kaj Jordanio je altitudoj de inter 900 – 1,900 m. La populacio de Jordanio faras lokajn movojn vintre, sed la birdoj de Libano, Israelo kaj Sirio migras dumnokte al vintrejoj en Egiptio, Turkio kaj Irako. Ĉiam al pli malaltaj lokoj. Ili loĝas en rokaj malfermaj areoj de montaj deklivoj kaj varma suna klimato kun arbustoj aŭ arboj de kverkoj kaj koniferoj kaj vizitas herbejojn kaj kampojn, kie ĉefe manĝas semojn de herboj. En sudokcidenta Jordanio ties ĉefa dieto dumvintre konsistas el semoj de Artemisia. Krome ili bezonas trinki akvon.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Maskloj allogas inojn per kanta memmontrado, kaj ĉiu paro konstruas neston en arbo aŭ arbusto 1-2 m supergrunde en kverko, acereto, cedro, junipero, kratagomigdalarbo (foje en fruktoĝardenoj) post kiam la neĝo ekfandiĝas aprile aŭ maje. La nesto estas neprofunda kaj tasforma, simila al tiuj de kardeloj. La ino demetas 3 al 5 plej ofte 4 helbluajn kaj brilajn ovojn iomete brunecmakulecajn aprile aŭ maje kaj ankaŭ nur la ino kovas ilin dum 12 – 14 tagoj. Elnestiĝo okazas post kromajn 14 – 16 tagoj kaj la gepatroj moviĝas ĉirkaŭ 1,750 m en julio aŭ aŭgusto por fari duan ovodemeton. Kiam la kondiĉoj tion permesas, la paro povas produkti tri ovodemetojn. En sudokcidenta Jordanio, plej parto de paroj ŝajne reproduktiĝas nur unufoje jare ĉar taŭga reprodukta habitato ne ekzistas je pli altaj altaĵoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Khoury, F. (1998): Habitat selection by Syrian Serin Serinus syriacus in SW Jordan. Sandgrouse 20(2): 87-93.
  • Khoury, F. (2000). The impact of drought conditions on the winter distribution and population of Syrian Serin Serinus syriacus in south-west Jordan. Sandgrouse 22 (1): 64-66.
  • Khoury, F. (2001). The breeding ecology of Syrian Serin Serinus syriacus in Jordan. Sandgrouse 23(1): 68-69.
  • Khoury, F. (2003). Feeding ecology of Syrian Serin Serinus syriacus in SW Jordan. Ecology of Birds (Oekologie der Voegel) 25: 5-35.