Slate Star Codex

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Slate Star Codex
Slate Star Codex
Slate Star Codex
blogo
Retadreso https://slatestarcodex.com/ (antaŭa/arĥivo)

https://astralcodexten.substack.com/ (nuna)

Kategorio blogo
Lingvo(j) angla
Fondiĝo la 12-a de februaro, 2013
Stato aktiva
vdr

Slate Star Codex [slejt star kodeks] (mallonge SSC) estas anglalingva blogo, kiu ĉefe temas pri scienco, medicino (precipe ene de psikiatrio), filozofio, politiko, kaj futurologio. La blogon skribas Scott Alexander Siskind, San-Franciska Golfeta Area psikiatro, sub la pseŭdonimo Scott Alexander.[1]

Slate Star Codex estis lanĉita en 2013 kaj estis ĉesigita la 23an de junio, 2020, ĉar Alexander timis publikigon de sia plena nomo en New York Times artikolo.[2] Ekde la 22a de julio, 2020, la blogo estis parte reenretigita, kun la enhavo restaŭrigita, sed komentado ankoraŭ ne funkciis. La blogo estis relanĉita sur Substack sub la nomo Astral Codex Ten la 21an de januaro, 2021.[1]

Alexander ankaŭ afiŝis blogerojn ĉe la raciisma komunuma blogo LessWrong.[3]

Rimarkindaj blogeroj[redakti | redakti fonton]

Laŭ The New Yorker, pro la granda kvanto da enhavo, kiun Alexander skribis sur Slate Star Codex (bitlibro de ĉiuj blogeroj havas proksimume naŭ mil paĝojn), estas malfacile resumi la blogon.[3] Multaj blogeroj estas librorevizioj (tipe en la sociaj sciencoj aŭ medicino) aŭ revizioj de temoj en la scienca literaturo. Ekzemple, la marto 2020 blogero "Face Masks: Much More Than You Wanted To Know" ("Buŝnazmaskoj: Multe pli ol vi volis scii") analizas haveblan kuracan literaturon kaj konkludas ke, malgraŭ frua konsilo de la Usona CDC, maskoj estas probable efikaj por protekti la ĝeneralan publikon kontraŭ COVID-19.[4] Kelkaj blogeroj komenciĝas per noto pri siaj epistemaj statoj, t.e. taksado de la konfido de Alexander en la sekva enhavo.

Efika altruismo[redakti | redakti fonton]

Kiam la organizo Rethink Charity faris enketon pri kie efikaj altruistoj unue eksciis pri efika altruismo, Slate Star Codex estas la kvara fonto, post "persona kontakto", "LessWrong", kaj "aliaj libroj, artikoloj, kaj blogeroj" kaj super la organizo "80,000 Hours."[5] La blogo diskutas moralajn demandojn kaj dilemojn, kiuj estas gravaj por efika altruismo, ekz. moralaj kompensoj kaj etika traktado de bestoj.[6][7][8][9]

Artefarita intelekto[redakti | redakti fonton]

Alexander regule skribas pri progresoj en artefarita intelekto kaj emfazas la gravecon de esploro pri la sekureco de artefarita intelekto.

En la longa eseo "Meditations on Moloch" ("Meditoj pri Moloĥo"), li analizas ludo-teoriajn situaciojn de kunlaborada malsukceso, ekz. la prizonula dilemo kaj la tragedio de la komunaĵo, kiuj rilatas al multaj problemoj de la homaro, kaj argumentas ke oni konsideru la riskojn de artefarita intelekto en ĉi tiu kunteksto.[10][11][12]

Polemikoj kaj memeoj[redakti | redakti fonton]

En "The Toxoplasma of Rage ("La Toksoplasmo de Kolerego"), Alexander diskutas kiel polemikoj disvastiĝas en amaskomunikiloj kaj sociaj ret(ej)oj. Laŭ Alexander, memeoj kiuj generas multajn malkonsentojn disvastiĝas pli ol aliaj, parte ĉar ili donas ŝancon al membroj de malsamaj grupoj sendi fortan signalon de sindevontigo al iliaj movadoj. Ekzemple, li argumentas, ke PETA pro siaj polemikaj kampanjoj estas pli konata ol aliaj bestaj rajtaj organizoj (ekz. Vegan Outreach) pro ĉi tiu fenomeno.[13] Alexander sugestas, ke aktivuloj alfrontas dilemon: por mesaĝoj, kiuj atingas pli grandan spektantaron, estas ankaŭ pli probable, ke ili generas kontraŭreagon.

La tondilo de Shiri[redakti | redakti fonton]

En la mallonga rakonto "Sort by Controversial" ("Ordigi laŭ polemikeco"), Alexander enkondukas la terminon "Shiri's scissor" ("tondilo de Shiri") aŭ "scissor statement" ("tondilkomunikaĵo") por priskribi komunikaĵon, kiu havas grandan detruan potencon ĉar ĝi generas ege diverĝajn interpretojn, kiuj instigas konflikton kaj apartigaĉas homojn. Oni uzas la terminon por priskribi polemikajn temojn ĝenerale diskutitaj en socia amaskomunikilaro.[14][15]

Anti-reakcia FAQ/respondaro[redakti | redakti fonton]

La 2013a blogero "The Anti-Reactionary FAQ" ("La kontraŭ-novreakcia respondaro") argumentas kontraŭ la verkaroj kaj mondkoncepto de la novreakcia movado, kaj precipe la verkaro de Curtis Yarvin, kies reakciaj vidoj, laŭ The New Yorker, inkluzivas asertojn pri naturaj rasaj hierarkioj kaj deziron restarigi feŭdismon. Pro kredo je la supereco de diskuto super tutaj malpermesoj, Alexander permesis ke novreakciuloj daŭru komenti sur blogeroj kaj en "kultura milito" fadenoj, kaj li ankaŭ partoprenis en longedaŭraj dialogoj kun ili, ekz. la tridek-mil-vorta oftdemandaro.[3] La eseojn de Alexander pri la novreakcia movado citis David Auerbach kaj Dylan Matthews kiel klarigojn de la movado.[16][17]

Ricevo[redakti | redakti fonton]

La retejo estas primara kunvenejo de la racionalista komunumo kaj allogas pli larĝajn legantarojn.[3] La New Statesman karakterizas ĝin kiel "centra por la racionalista komunumo kaj aliaj kiu celas apliki racion al diskutoj pri situacioj, ideoj kaj moralaj dilemoj."[18] The New Yorker priskribas la fikcion de Alexander kiel "ĉarme stranga" kaj liajn argumentojn kiel "ofte kontraŭintuiciaj kaj geniaj". Ekonomikisto Tyler Cowen nomas je Scott Alexander "pensulo kiu estas influa inter aliaj verkistoj".[19]

New York Times polemiko[redakti | redakti fonton]

Alexander uzis nur sian unuan kaj meznomon pro sekurecaj, privatecaj, kaj profesiaj kialoj, kvankam li antaŭe eldonis artikolon en scienca gazeto sub sia vera nomo.[1] Li poste skribis, ke pro tio (kaj aliaj kialoj) oni povus malkaŝi lian nomon.[20] En junio 2020, li forigis ĉiujn artikolojn de Slate Star Codex, kaj deklaris, ke New York Times teknologia reportero intencis eldoni artikolon pri la blogo uzanta lian plenan nomon. Alexander diris, ke la reportero diris al li ke estis politiko de la New York Times uzi verajn nomojn.[2] La Times respondis: "Ni ne rimarkas pri kion ni eldonos aŭ ne eldonos estonte. Sed kiam ni raportas pri raportindaj aŭ influaj uloj, nia celo ĉiam estas doni al legantoj ĉiujn precizajn kaj rilatajn informojn, kiujn ni povas doni."[21] Aliaj rimarkis, ke la ĵurnalo ja uzis pseŭdonimojn por aliaj eĉ pli famaj uloj. The Verge citis fonton, kiu diris ke, kiam Alexander forigis la blogon, oni skribis "eĉ ne unu vorton" de artikolo pri SSC.[22] David Cohn de la Poynter Instituto interpretis ĉi tiun eventon kaj la tumulton ĉirkaŭ ĝi kiel unu okazaĵo en pli longa konflikto pri valoroj inter la teknologia kaj amaskomunikilara industrioj.[23]

Antaŭ la eldono de la artikolo, pluraj raportistoj argumentis ke la Times ne devus eldoni la nomon de Alexander sen bona kialo. En National Review, Tobias Hoonhout skribis, ke la ĵurnalo aplikis sian politikon pri anonimeco nekonstante.[2] Jasper Jackson de la New Statesman skribis, ke estis "malfacile vidi kiel la plena nomo de Scott Alexander estas tiel havenda por la artikolo de la NYT, ke ĝi pravigas la damaĝon, kiun ĝi povus fari al li", sed avertis ke tia kritiko baziĝis nur sur propraj komunikaĵoj de Alexander kaj ke "antaŭ ol ni decidas tiel, povus esti bona ideo scii pli ol nur liajn vortojn."[18] The Daily Beast raportis, ke la kritiko farita de Alexander kaj liaj subtenantoj kaŭzis konsiderindan internan diskuton inter la Times-a personaro.[24]

Subtenantoj de la retejo organizis peticion kontraŭ eldono de la nomo de Alexander. La peticio kolektis pli ol ses mil subskribojn en la unuaj tagoj, inkluzive de tiujn de psikologo Steven Pinker, socia psikologo Jonathan Haidt, komputikisto kaj blogisto Scott Aaronson, kaj filozofo Peter Singer.[3]

Laŭ New Statesman–a ĵurnalisto Louise Perry, Scott Alexander skribis, ke li forlasis sian laborpostenon kaj post aliaj agoj li komfortiĝis kun la malkaŝo de la vera nomo, kiun li eldonis sur Astral Codex Ten.[25][26]

The New York Times eldonis artikolon pri la blogo en februaro 2021, tri semajnojn post kiam Alexander publike malkaŝis sian nomon.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 [1]
  2. 2,0 2,1 2,2 [2]
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 [3]
  4. 23a de Marto 2020
  5. 17a de Novembro 2017
  6. [4]
  7. [5]
  8. [6]
  9. [7]
  10. [8]
  11. [9]
  12. [10]
  13. ISBN 9780062698216, OCLC 1019711625
  14. [11]
  15. [12]
  16. [13]
  17. [14]
  18. 18,0 18,1 25a de Junio 2020
  19. 4a de Majo 2018
  20. Alexander, Scott. "Still Alive". Astral Codex Ten, la 21-a de januaro 2021, [15]. Alirita la 29-an de junio 2021.
  21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-06-23. Alirita 2021-06-30.
  22. 16a de Julio 2020
  23. 1a de Septembro 2020
  24. [16]
  25. [17]
  26. [18]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]