Saltu al enhavo

Soka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soka
Flago
speciala urbo de Japanio, urbego [+]

LandoJapanio
gubernioGubernio Saitamo

Koordinatoj35° 50′ N, 139° 48′ O (mapo)35.825388888889139.80533333333Koordinatoj: 35° 50′ N, 139° 48′ O (mapo) [+]
Akvokolektejo27,46 km² (2 746 ha) [+]
Areo27,46 km² (2 746 ha) [+]
Loĝantaro251 390 [+] (1-a de marto 2021)

HorzonoUTC+9

Soka (Japanio)
Soka (Japanio)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Soka, Saitama [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Soka, (japane 草加市) estas urbego, ankaŭ speciala urbo en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en Regiono Kanto, en Gubernio Saitamo.

Memorparko

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2021 Soka havis populacion de 249 645.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Soka situas sur ebenaĵo nur tri metrojn super la marnivelo. Koŝigaja troviĝas 7, Kaŭaguĉi 8, Jono (urbo) kaj gubernia sidejo Saitamo po 17, Kasukabe 18, Tokorozava kaj la ĉefurbo Tokio po 30, Jokohamo 44 kilometrojn aere laŭ [1].

Ĉefvojo en Soka

En areo de la nuna Soka arkeologoj trovis tumulojn kaj aliajn tombojn. La loknomo "Sōka" unue aperis en dokumento en 1573 kaj ĝi formiĝis kiel poŝta stacio en 1630. pli poste ĝi estis establita moderna municipo en 1889. Sōka aneksis la najbarajn komunumojn en 1955, samtempe Soka estis levita al urbostatuso. En 2004 la urbego meritis la rangon speciala urbo kun pliigita loka aŭtonomio.

Soka iam estis agrikultura areo, sed pro la loĝantarkresko la verdaĵo preskaŭ malaperis. Nuntempe furoras la industrio, krome la urbego estas ankaŭ navedurbo de Tokio.

Universitato en Soka

En Soka sola universitato reprezentas la plej altan edukon.

Soka situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 15 °C. La jarpluvo averaĝas 1482 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas.

Soka havas bonajn kontaktojn fervoje kaj voje.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Bildoj pri Soka
Statuo
Parko
Stacidomo
Biblioteko
Banko
Vendejego

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans