Labial-velaro: Malsamoj inter versioj
Oryanw (diskuto | kontribuoj) tradukita el la angla Wikipedia |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 01:37, 25 maj. 2007
Lokoj de artikulacio | |
Labialo | |
Bilabialo | |
Labial-velaro | |
Labial-alveolaro | |
Labial-dentalo | |
Koronalo | |
Lango-labialo | |
Interdentalo | |
Dentalo | |
Alveolaro | |
Apeksa konsonanto | |
Laminalo | |
Postalveolaro | |
Alveolo-palatalo | |
Retroflekso | |
Dorsalo | |
Palatalo | |
Labial-palatalo | |
Velsono | |
Uvularo | |
Uvular-epiglotalo | |
Radikalo | |
Faringalo | |
Epigloto-faringalo | |
Epiglotalo | |
Glotalo | |
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj. | |
[Helpon!] | |
Labial-velaroj (Labial-velaraj konsonantoj, aŭ lipo-velaj konsonantoj) estas konsonantoj duoble artikulaciataj ĉe la velo kaj la lipoj. La termino "labialvelara konsonanto", nomas ankaŭ la labialigitaj velaroj, kiaj la (anglalingva) alproksimanto [w].
Vere duoble artikulaciataj labial-velaroj troviĝas kiel plosivoj kaj nazalaj haltoj en la plejmulto de la lingvoj de okcidenta kaj centra Afriko, kaj estas relative komunaj en la orienta finaĵo de Nov-Gvineo. Ili inkluzivas la sonojn [k͡p, g͡b, ŋ͡m]. La jelaa ("Yélî Dnye") de la insulo Jelao ("Rossel Island"), Papuo-Nov-Gvineo, havas kaj labial-velarajn kaj labial-alveolarajn konsonantojn. Labial-velaraj senvoĉaj plosivoj kaj nazaloj troviĝas ankaŭ en la vjetnama, kvankam nur vortfine.
IFA | Priskribo | Ekzamplo | |||
---|---|---|---|---|---|
Lingvo | Ortografio | IFA | Signifo | ||
k͡p | senvoĉa labial-velara plosivo | Logba (lgg) | ò-kpàyɔ̀ | [ò-k͡pàjɔ̀] | 'dio' |
g͡b | voĉa labial-velara plosivo | Eŭea | Ewegbe | [ɛβɛg͡be] | 'la Eŭea lingvo' |
ŋ͡m | labial-velara nazalo | Vjetnama | cung | [kuŋ͡m] | 'sekcio' |
Por ilin prononci, provu diri [k, g, ŋ], sed fermu la lipojn kvazaŭ por [p, b, m]. Tiam ellasu ĝuste kiel por tiuj sonoj. Notu ke dum po 90% de la okludado (aerfluŝtopado) samtempas, la komenciĝo de la velaro okazas iomete antaŭ tiu de la labialo, kaj la ellaso de la labialo okazas iomete post tiu de la velaro, tiel ke la antaŭe veninta vokalo sonas kvazaŭ ĝin sekvas velaro, dumke la poste venonta vokalo sonas kvazaŭ ĝi sekvas labialon. Do la ordon de la simboloj en k͡p kaj g͡b motivas la fonetikaj detaloj de tiuj sonoj.
Tiuj sonoj klare estas apartaj ununuraj konsonantoj prefere al konsonantaj grapoloj. La Eggon lingvo (ego), ekzample, kontrastigas tiujn eblaĵojn, kun /bg/ kaj /gb/, ambaŭ el kiuj estas distingaj de /g͡b/. Ignorante tonon, ni havas:
Single consonant | Du-konsonanta sekvenco | ||
---|---|---|---|
pom | pisti | kba | fosi |
abu | hundo | bga | batadi, mortigi |
aku | ĉambro | ak͡pki | stomako |
gom | rompi | g͡bga | mueli |
k͡pu | morti | kpu | genui |
g͡bu | alveni | gba | dividi |
Por transkribi tiujn sonojn, oni fojfoje uzas ligaturojn anstataŭ digrafojn kun ligstango:
Notu ke kvankam tiaj simboloj facile kompreneblas, ilin ne sankciis la IFA, kaj por ili mankas kodaĵoj en Unikodo. Ili tamen tiel specifigeblas kiel tiparo de OpenType montras digrafojn gb kaj kp.
Labial-velaraj plosivoj troviĝas ankaŭ kiel eljectiva [k͡p’] kaj imploda [ɠɓ] (la ligstango estas forigita ĉi tie por legebleco). Eble estas labial-velaraj alproximantoj en lingvoj kia la Japana; vidu la artikolon labiovelara konsonanto.
La solaj aliaj labial-velaraj konsonantoj estas la velaraj bilabialaj klaketoj.