Reliefo (arto): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
SieBot (diskuto | kontribuoj) e Robot: Automated text replacement (-{{[Cc]ommons\|Category: +{{projektoj|commonscat=) |
Moldur (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
{{apartigila paĝo|Reliefo}} |
|||
[[Image:Qajari relief.jpg|thumb|right|400px|Persa reliefo, [[Kaĝaroj|Kaĝara epoko]], [[Tangeh Savashi]].]] |
[[Image:Qajari relief.jpg|thumb|right|400px|Persa reliefo, [[Kaĝaroj|Kaĝara epoko]], [[Tangeh Savashi]].]] |
||
[[Image:Relief.jpg|thumb|right|Romia altreliefo, [[Roma Forumo]] en [[Romo]]]] |
[[Image:Relief.jpg|thumb|right|Romia altreliefo, [[Roma Forumo]] en [[Romo]]]] |
Kiel registrite je 19:40, 30 okt. 2009
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Reliefo |
Reliefo estas skulptita artverko leviĝanta el plata fono, sen esti disigita de ĝi. Reliefoj troviĝas en la tuta mondo, ofte sur monumentaj konstruaĵoj. La prilaborita materialo povas esti ŝtono, ligno, eburo aŭ metalo. Depende de kiom alte la figuroj elstaras el la fono, oni parolas pri malprofunda reliefo (bareliefo), duonreliefo aŭ altreliefo.
Historio kaj tipoj
Kulmina epoko de la reliefo estis antikva greka kaj antikva roma arto kun relliefoj kiel ornamaĵoj de temploj kaj tombosteleoj.
Eksterordinara formo de reliefo estas la profunda reliefo, kiu nur troviĝas en la egipta arto kun la figuroj "negative" kavigitaj en la materialon.
Reliefo estas duone plastika arta prezentaĵo, kiu elstaras de sur plata fono. Oni distingas diversajn formojn de reliefo laŭ la grado kaj speco de la plastikeco:
- En basa aŭ plata reliefo la figuroj nur iome elstaras el la fono. Bildoj sur moneroj kutime uzas tiun ĉi teknikon. Foje vizaĝoj en basa reliefo elstaras pli forte kaj klare ol la ceteraĵo.
- En duon-reliefo la antaŭa flanko de la figuroj estas plastika, la malantaŭa kvazaŭ estas kaŝita en la fono.
- En alta reliefo la figuroj estas preskaŭ plene plastikaj, sed ilia malantaŭa flanko estas ligita kun la fono.
- En negativa aŭ kava reliefo la figuroj estas kavaĵoj en ebena fono. Ĝi estis populara en la malnovegipta arto.
Reliefo permesas la ellaboradon de detaloj, kiuj ĉe plenfigura skulptaĵo estus tro delikataj por esti stabilaj. Ĝi ofte estas uzata kiel ornamaĵo por glataj surfacoj de konstruaĵoj aŭ ujoj. Materialo por reliefo povas esti ŝtono, argilo, ligno, metalo kaj ankaŭ eburo.
Famaj reliefoj
- Friso de la gigantoj en Pergamonaltaro
- Friso de Partenono
- Angkor Vat
- La kvar prezidentaj kapoj de Monto Rushmore
- La plej granda bareliefo: Stone Mountain en Georgia, Usono.
Ekzemploj
-
Duonreliefo sur la Roma Forumo