Distrikto Bihor: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e roboto modifo de: ro:Județul Bihor |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
[[Image:Bihor.png|right|frame|Distrikto Bihor en [[Rumanio]]]] |
[[Image:Bihor.png|right|frame|Distrikto Bihor en [[Rumanio]]]] |
||
'''Bihor''' estas distrikto ([[Rumana lingvo|rumane]] ''judeţ'') en la okcidenta [[Rumanio]] (hungare: [[Bihar megye]]), en [[Transilvanio]], ĉe la landlimo kun [[Hungario]]. |
'''Bihor''' estas distrikto ([[Rumana lingvo|rumane]] ''judeţ'') en la okcidenta [[Rumanio]] (hungare: [[Bihar megye]]), en [[Transilvanio]], ĉe la landlimo kun [[Hungario]]. Ĝia ĉefurbo estas [[Oradea]]. |
||
Najbaroj: oriente: distriktoj [[Sălaj|Sălaj]] kaj [[Cluj (distrikto)|Cluj]]; sud-oriente: distrikto [[Alba (distrikto)|Alba]]; sude: distrikto [[Arad (distrikto)|Arad]]; okcidente: [[Hungario]]; norde: distrikto [[Satu Mare (distrikto)|Satu Mare]]. |
Najbaroj: oriente: distriktoj [[Sălaj|Sălaj]] kaj [[Cluj (distrikto)|Cluj]]; sud-oriente: distrikto [[Alba (distrikto)|Alba]]; sude: distrikto [[Arad (distrikto)|Arad]]; okcidente: [[Hungario]]; norde: distrikto [[Satu Mare (distrikto)|Satu Mare]]. |
Kiel registrite je 14:57, 19 jun. 2010
Bihor estas distrikto (rumane judeţ) en la okcidenta Rumanio (hungare: Bihar megye), en Transilvanio, ĉe la landlimo kun Hungario. Ĝia ĉefurbo estas Oradea.
Najbaroj: oriente: distriktoj Sălaj kaj Cluj; sud-oriente: distrikto Alba; sude: distrikto Arad; okcidente: Hungario; norde: distrikto Satu Mare.
Municipoj
Urboj
- Aleşd (hung. Élesd)
- Valea lui Mihai (hung. Érmihályfalva)
- Ştei (hung. Vaskohsziklás)
- Vaşcău (hung. Vaskoh)
- Nucet (hung. Rézbánya)
- Săcueni (hung. Székelyhíd)
Vidu ankaŭ
Historio
Historie, la iama fortikaĵa departemento Bihar estis organizita ĉirkaŭ la ter-fortikaĵo Bihar kiel fortikaĵa prefektujo inter 1020 kaj 1050. Ties fruan historion karakterizis la episkopejo, fondita de Stefano la 1-a (Hungario). La episkopejo estis alilokita en 1080 fare de Ladislao la 1-a al Várad. Ĝis la turka okupado de la departemento, la episkopejo posedis ĉ. duonon de la departementa teritorio. Post la dividiĝo de Hungario je 3 partoj, ĝi iĝis parto de la Transilvania Regneco kaj dum la disvastiĝo de la reformado, la bienoj de la katolika eklezio riĉigis la regnecan (hungare fejedelmi) trezorejon. Kun okupo de Várad en 1660 komenciĝis turka okupo de la tuta departemento, kiu daŭris relative mallonge, sed kunportis enorman detruon: la nombro de loĝejoj malpliiĝis je kvarono (1/4) de la 1550-aj jaroj ĝis fino de la 17-a jc.
Bihar estis ĝis fino de la unua mondmilito la plej granda departemento (distrikto) de la Aŭstra-Hungara Imperio, kvankam multajn komunumojn oni aligis al la najbaraj departementoj Békés kaj Szabolcs. Drasta ŝanĝo okazis en 1920, kiam ĝi iĝis kripligita departemento pro la Trianona packontrakto. En 1920 estiĝis en Hungario - kun administra centro de Berettyóújfalu - Csonka-Bihar vármegye (Stumpa-Bihar fortikaĵa departemento) kun 60 komunumoj, el kiuj en 1949-50 12 komunumoj - Sarkad kaj ties ĉirkaŭaĵo - venis al la najbara departemento Békés, la pluaj komunumoj formis kun la tiama departemento Hajdú la hungaran departementon Hajdú-Bihar.
Plimulto de la iama fortikaĵa departemento Bihar iĝis post la Trianona packontrakto rumana teritorio sub la nomo de Bihor.
Eksteraj ligoj
- Popolnombrado 2002
- Oradea & Bihor
- Fiziografia mapo de la distrikto
- Indikoj laŭ konfesioj de urboj kaj vilaĝoj.