Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
sen resumo de redaktoj
e (Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj)
'''Nikolaj Afrikanoviĉ BOROVKO''' (ruse ''Николай Африканович Боровко'') (naskiĝis [[1863]] en [[Zastavne]] ([[Volina]] gubernio, [[Ukrainio]]), mortis [[1913]] en [[Simferopolo]] ([[Krimeo]], [[Ukrainio]]) estis unu el la unuaj pioniroj de la [[Esperanto-movado]] en [[Rusio]].
 
Li ricevis militistan [[eduko]]n, sed la aresto kaj [[ekzilo]] en [[Zajsan]] ([[Siberio]]) interrompis lian karieron. Plue li laboris nur kiel privata instruisto kaj ĵurnalisto. Borovko iĝis esperantisto en la ekzilo en la unuaj jaroj de [[Esperanto-movado]] (en [[1889]]). Post la ekzilo, li loĝis en [[Odeso]] kaj tie vigle partoprenis la propagandon de Esperanto.
 
Li tradukis ''[[La ŝtona gasto]]'' de [[Puŝkin]] ([[1895]]), kunlaboris en ''[[La Esperantisto]]'' kaj ''[[Lingvo Internacia (gazeto)|Lingvo Internacia]]'', redaktis [[Jarlibro Esperantista|Jarlibron Esperantistan]] ([[Uppsala]], [[1897]]). En 1988 [[Herbert Mayer]], direktoro de la [[Esperantomuzeo]] en Vieno retrovis kaj publikigis la novelon (20 paĝan) ''En la Tombo'', redaktitan en la jaro 1892. Tiu novelo estas unu el la plej fruaj prozaj literaturaĵoj en Esperanto.
1 692

redaktoj

Navigada menuo