Saksio-Vajmaro-Eisenach: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e r2.7.2) (robota aldono de: ca:Sachsen-Weimar-Eisenach |
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 27 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q155570) |
||
Linio 73: | Linio 73: | ||
[[Kategorio:Duklandoj]] |
[[Kategorio:Duklandoj]] |
||
[[Kategorio:Historio de Turingio]] |
[[Kategorio:Historio de Turingio]] |
||
[[ar:دوقية ساكسونيا فايمر أيزيناخ الكبرى]] |
|||
[[bg:Саксония-Ваймар-Айзенах]] |
|||
[[br:Sachsen-Weimar-Eisenach]] |
|||
[[ca:Sachsen-Weimar-Eisenach]] |
|||
[[cs:Sasko-výmarsko-eisenašské vévodství]] |
|||
[[da:Sachsen-Weimar-Eisenach]] |
|||
[[de:Sachsen-Weimar-Eisenach]] |
|||
[[en:Grand Duchy of Saxe-Weimar-Eisenach]] |
|||
[[es:Ducado de Sajonia-Weimar-Eisenach]] |
|||
[[fr:Grand-duché de Saxe-Weimar-Eisenach]] |
|||
[[he:סקסה-ויימאר-אייזנך]] |
|||
[[it:Sassonia-Weimar-Eisenach]] |
|||
[[ja:ザクセン=ヴァイマル=アイゼナハ大公国]] |
|||
[[ka:საქსონია-ვაიმარ-აიზენახი]] |
|||
[[ko:작센바이마르아이제나흐 대공국]] |
|||
[[la:Saxonia-Vimarii-Eisenach]] |
|||
[[nl:Hertogdom Saksen-Weimar-Eisenach]] |
|||
[[no:Sachsen-Weimar-Eisenach]] |
|||
[[pl:Saksonia-Weimar-Eisenach]] |
|||
[[ro:Saxa-Weimar-Eisenach]] |
|||
[[ru:Саксен-Веймар-Эйзенах]] |
|||
[[simple:Saxe-Weimar-Eisenach]] |
|||
[[sv:Sachsen-Weimar-Eisenach]] |
|||
[[th:ซัคเซิน-ไวมาร์-ไอเซนัค]] |
|||
[[tr:Saksonya-Weimar-Eisenach]] |
|||
[[uk:Герцогство Саксен-Веймар-Ейзенахське]] |
|||
[[zh:萨克森-魏玛-艾森纳赫]] |
Kiel registrite je 12:59, 24 mar. 2013
Saksio-Vajmaro-Eisenach Grandduklando Saksio | |||||||||||||||||||||
Plena origina nomo: | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||||||||||||||
grandduklando • state in the Confederation of the Rhine • duklando • ŝtato de Sankta Romia Imperio | |||||||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||||||
Areo:
|
3 617 km² (1905)
| ||||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
388 000 (1905)
| ||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||||
Patrina lando:
|
|||||||||||||||||||||
Estiĝo:
|
|||||||||||||||||||||
Pereo:
|
|||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||
Saksio-Vajmaro-Eisenach (germane: Sachsen-Weimar-Eisenach [zaksn vajma ajzenaĥ]) estis tiel nomata ernesta duklando en la nuntempa germana lando Turingio. Ĝia ĉefurbo estis Vajmaro. Ĝi estiĝis 1741 (per kunfandiĝo de la duklandoj Saksio-Vajmaro kaj Saksio-Eisenach, unue en persona unio, ekde 1809 ankaŭ ŝtatjure kiel unuopa ŝtato) ĝis 1918/1920.
Johann Wolfgang von Goethe havis plurajn ŝtatajn postenojn en la duklando.
La Viena Kongreso en 1815 rangaltigis la duklandon Saksio-Vajmaro-Eisenach al grandduklando. Ekde 1903 ĝi nomis sin "grandduklando Saksio". Inter 1903 kaj 1918 do ekzistis "tri Saksujoj":
- la reĝlando Saksujo (proksimume la nuna federacia lando Saksio)
- la grandduklando Saksujo (parto de la nuna federacia lando Turingio)
- la provinco Saksujo (prusia provinco, parto de la nuna federacia lando Saksio-Anhalto)
En 1918 la grandduklando fariĝis respubliko, kiu en 1920 kuniĝis kun aliaj turingiaj landetoj al la lando Turingio.
Dukoj kaj granddukoj
- 1741-1748 duko Ernesto Aŭgusto la 1-a, Ernst August I. (1688-1748), duko, filo de Johano Ernesto la 3-a de Saksio-Vajmaro
- 1748-1758 duko Ernesto Aŭgusto la 2-a, Ernst August II. (1737–1758), filo de la antaŭa
- 1748-1755 regento Frederiko la 3-a, Friedrich III. de Saksio-Gotao-Altenburg
- 1758-1815 duko, 1815-1828 grandduko Karolo Aŭgusto, Carl August, filo de Ernesto Aŭgusto la 2-a
- 1758-1775 regentino Anna Amalia von Braunschweig-Wolfenbüttel, edzino de Ernesto Aŭgusto la 2-a
- 1828-1853 grandduko Karolo Frederiko, Carl Friedrich (1783–1853), filo de Karolo Aŭgusto
- 1853-1901 grandduko Karolo Aleksandro, Carl Alexander (1818–1901), filo de Karolo Frederiko
- 1901-1918 grandduko Vilhelmo Ernesto, Wilhelm Ernst (1876–1923), nepo de Karolo Aleksandro
|
|
|