Balenkaptado: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
71 bitokojn aldonis ,  antaŭ 1 jaro
sen resumo de redaktoj
 
Pro la industriaj bezonoj kaj industria ĉasado per ŝipoj kaj eksplodaj lancoj ks, la nombro de la cetacoj malgrandiĝis jam danĝerigis la industrion. (Oni murdis en 1930/1931 ekz. 30.000 bluajn balenojn, pli ol nun vivas en la mondo). La [[Ligo de Nacioj]] rezoluciis en 1931 pri limigo de la balenĉasado, sed tio ekvalidis nur en [[1935]]. La gravaj balenĉasaj landoj kiel [[Norvegio]] kaj [[Britio]] ne estis membroj en la Ligo, tiel la interkonsento estis malpli efektiva.
 
La balenĉasado estas reguligita ekde [[1948]] per [[Internacia Konvencio pri Reguligo de la Balenkaptado]] kiu organizis la kreadon de la [[Internacia Komisiono pri Balenĉaso]]. Oni listigis ĉaskvotojn kaj difinis protektitajn zonojn. Oni difinis nulo la nombron de la komercocele ĉaseblaj balenoj en [[1986]]. Post tio Japanio, Norvegio, [[Islando]], [[Sud-Koreio]] povas ĉasi oficiale nur pro sciencaj celoj. Norvegio, Japanio dumtempe rifuzas la moratorion kaj ĉasas plu.
 
La balenĉasado estas permesata por [[indiĝeno|indiĝenaj]] loĝantoj (ekz. [[inuito]]j) de [[Danio]] ([[Groenlando]]), [[Kanado]], [[Usono]], [[Rusio]], [[Sankta Vincento kaj Grenadinoj]].
204 527

redaktoj

Navigada menuo