Oensingen: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
LiMrBot (diskuto | kontribuoj) esperantigita ŝablono (Referencoj), formatigo de buloj, formatigo de titoloj, +Projektoj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj |
korekto de tajperaro |
||
Linio 20: | Linio 20: | ||
Oensingen situas ĉe la bordo de la rivero [[Dünnern]] sude de la ravino ''Balsthaler Klus'', ĉe la suda flanko de la [[Ĵurasa Montaro]] en la [[Svisa Mezlando]]. |
Oensingen situas ĉe la bordo de la rivero [[Dünnern]] sude de la ravino ''Balsthaler Klus'', ĉe la suda flanko de la [[Ĵurasa Montaro]] en la [[Svisa Mezlando]]. |
||
== Najbaraj |
== Najbaraj komunumoj == |
||
La komunumo Oensingen limas en nordo al [[Balsthal]], en nordoriento al [[Oberbuchsiten]], en sudoriento al [[Kestenholz]], kaj en sudo kaj okcidento al [[Niederbipp]] ([[Kantono Berno|BE]]). |
La komunumo Oensingen limas en nordo al [[Balsthal]], en nordoriento al [[Oberbuchsiten]], en sudoriento al [[Kestenholz]], kaj en sudo kaj okcidento al [[Niederbipp]] ([[Kantono Berno|BE]]). |
||
Kiel registrite je 15:47, 25 jan. 2021
Oensingen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Gäu |
Koordinatoj | 47° 17′ 20″ N 7° 42′ 50″ O / 47.28889 °N, 7.71389 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 17′ 20″ N 7° 42′ 50″ O / 47.28889 °N, 7.71389 °O (mapo) |
Areo | 12,03 km² |
Alteco | 465 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4702 |
Komunumkodo | 2407 |
Pri la komunumo
Oensingen respektive Önsingen estas komunumo kaj ĉefloko de la distrikto Gäu en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 4976 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Oensingen situas ĉe la bordo de la rivero Dünnern sude de la ravino Balsthaler Klus, ĉe la suda flanko de la Ĵurasa Montaro en la Svisa Mezlando.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Oensingen limas en nordo al Balsthal, en nordoriento al Oberbuchsiten, en sudoriento al Kestenholz, kaj en sudo kaj okcidento al Niederbipp (BE).
Trafiko
Sude de Oensingen pasas la grava svisa aŭtovojo A1, kaj de Oensingen deflankiĝas de ĝi la kantona ĉefvojo n-ro 30 tra Balsthal al Moutier. La stacidomo de Oensingen estas regiona nodo inter la trajnlinio de Olten al Bielo kaj la linioj de Langenthal al Oensingen kaj de Balsthal al Oensingen.
Historio
La unua dokumenta mencio de Oensingen datiĝas el la jaro 968 kiel Oingesingin.
En la kavarno Rislisberghöhle estis trovitaj restaĵoj el la malfrua paleolitiko (14-a ĝis 12-a jarmilo a.K.). Diversaj izolitaj trovoj pruvas setladon en la nolitiko kaj la bronzepoko.
En Oberdorf kaj apud la preĝejo estits trovitaj restaĵoj de romia setlejo.
Ne estas konata, kiam estis konstruita la kastelo Neu-Bechburg, la rekonilo de Oensingen. En la jaro 1313 la Grafoj de Froburgo estis la senjoroj de Buchsgau, kies centro estis Oensingen. En la Jaro 1415 la urbo Berno aĉetis la kastelon Neu-Bechburg kun la vilaĝo Oensingen de la heredantoj de la Grafoj de Froburgo kaj koncedis al Soloturno la kunregadon en la Supra Distrikto de la Voktejo Bechburg. En la jaro 1463 la kastelo kiel vokta sidejo kaj la tuta voktejo fariĝis surbaze de kontrakto kun Berno komplete posedaĵo de Soloturno. [1] [2]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Oensingen
- Oensingen en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Oensingen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|