Albin Friedrich Richard Möbusz: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
LiMrBot (diskuto | kontribuoj) esperantigita ŝablono (Dosiero), esperantigita parametro, +Projektoj, +Bibliotekoj |
Rescuing 1 sources and tagging 1 as dead.) #IABot (v2.0.8 |
||
Linio 31: | Linio 31: | ||
== Eksteraj ligiloj == |
== Eksteraj ligiloj == |
||
{{Projektoj}} |
{{Projektoj}} |
||
* [http://search.obvsg.at/primo_library/libweb/action/search.do?dscnt=0&scp.scps=scope%3A(ONB_aleph_esperanto)&tab=onb_sondersammlungen&mode=Basic&vl(freeText0)=albin+moebusz&vid=ONB&fn=search Libroj kaj aliaj dokumentoj] de kaj pri Albin Friedrich Richard Möbusz en la [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo] |
* [http://search.obvsg.at/primo_library/libweb/action/search.do?dscnt=0&scp.scps=scope%3A(ONB_aleph_esperanto)&tab=onb_sondersammlungen&mode=Basic&vl(freeText0)=albin+moebusz&vid=ONB&fn=search Libroj kaj aliaj dokumentoj]{{404|date=August 2021 |bot=InternetArchiveBot |fix-attempted=yes }} de kaj pri Albin Friedrich Richard Möbusz en la [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo] {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20071221233948/http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm |date=2007-12-21 }} |
||
* [http://www.ubka.uni-karlsruhe.de/kvk.html Germanlingvaj libroj] de Albin Möbusz en KVK |
* [http://www.ubka.uni-karlsruhe.de/kvk.html Germanlingvaj libroj] de Albin Möbusz en KVK |
||
Kiel registrite je 07:58, 26 aŭg. 2021
Albin Friedrich Richard Möbusz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de januaro 1871 en Dresdeno |
Morto | 21-an de septembro 1934 (63-jaraĝa) en Lubeko |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • pedagogo |
Albin Friedrich Richard Möbusz (pseŭdonimo Amo) (naskiĝis la 8-an de januaro 1871 en Dresdeno, mortis la 21-an de septembro 1934 en Lübeck[1]) estis germana pedagogo, direktoro de reallernejo en Lubeko kaj la dua prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (GEA).
Vivo
Möbusz promociiĝis en 1897 en Lepsiko per studo "Über den Darmkanal der Anthrenus-Larve nebst Bemerkungen zur Epithelregeneration" kaj per ĝi akiris akademian gradon de "doktoro". Li publikigis plurajn pedagogiajn artikolojn kaj i.a. "Lernolibron de la kemio kaj mineralogio por mezaj kaj popolaj lernejoj" (1926). Li kunaŭtoris kolekton de studoj "La pedagogio de la nuntempo" por la klerigo de geinstruistoj (1912) kaj verkis festlibron okaze de la centjariĝo de la kleriga seminario por instruistoj en Lubeko "Hundert Jahre Lehrerbildung" (Cent jaroj de klerigado de instruistoj) (1907).
Volapuko kaj Esperanto
Möbusz iam eklernis la planlingvon Volapuko. Esperantisto li estis de 1901 (laŭ la Enciklopedio de Esperanto de 1934). Li faris multajn propagandajn paroladojn, gvidis multajn kursojn kaj fondis grupojn en la nordgermanaj urboj Lübeck, Flensburg, Schleswig, Kiel kaj Eutin. Möbusz estis dua prezidanto de GEA de 1909 ĝis 1912, prezidanto de la iama Nordalbinga Esperanto-Ligo de 1912 ĝis 1921 kaj prezidanto de la Lubeka Esperanto-Socio de 1908.
Li estis la motoro malantaŭ la 6-a Germana Esperanto-Kongreso de 1911 en Lubeko kaj eldonis festlibron aperinta okaze de la kongreso "Das Esperanto - ein Kulturfaktor" (Esperanto - kulturfaktoro), kiu okazis kadre de la 7-a Germana Esperanto-Kongreso de 1913 en Dancigo.
Verkoj pri Esperanto (elekto)
- Esperanto-lernolibro por Germanoj, (5-a eld. 1924),
- Universala Esperanto-Lernolibro, 1926;
- Esperantaj Instruleteroj, 1918-1920.
- Demonstraciaj tabeloj, 1912,
- Dokumentoj de Esperanto 1921,
- Katalogo de Esperanto-sigelmarkoj, 1912.
Möbusz krome verkis multajn artikolojn en kaj pri Esperanto en german-lingvaj gazetoj.
Referencoj
- ↑ Historio de Esperanto (Courtinat), Vol.III, pĝ.857
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Libroj kaj aliaj dokumentoj[rompita ligilo] de kaj pri Albin Friedrich Richard Möbusz en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Germanlingvaj libroj de Albin Möbusz en KVK