Ludwig van Beethoven: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Synthebot (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 20: Linio 20:
| signifa instrumento = [[piano]]<br/> [[violono]]
| signifa instrumento = [[piano]]<br/> [[violono]]
}}
}}

{{ Informkesto artisto
{{ Informkesto artisto
| nomo =Ludwig van Beethoven
| nomo =Ludwig van Beethoven
Linio 35: Linio 36:


[[Image:Beethoven Hammerklavier.jpg|thumb|240px|Hammerklavier]]
[[Image:Beethoven Hammerklavier.jpg|thumb|240px|Hammerklavier]]

'''Ludwig van BEETHOVEN''' [''LUDvig fan BEThoven''], en Esperanto ankaŭ nomata '''Ludoviko BETOVENO''' (naskiĝis la [[17-a de decembro|17-an de decembro]], [[1770]], mortis la [[26-a de marto|26-an de marto]], [[1827]]), estis [[Nederlando|nederlandadevena]] [[Germanio|germana]] [[komponisto]] de [[klasika muziko]],
'''Ludwig van BEETHOVEN''' [ˈluːt-vɪç-fan-ˈbeːt-hoː-fn], en Esperanto ankaŭ nomata '''Ludoviko BETOVENO''' (naskiĝis la [[17-a de decembro|17-an de decembro]], [[1770]], mortis la [[26-a de marto|26-an de marto]], [[1827]]), estis [[Nederlando|nederlandadevena]] [[Germanio|germana]] [[komponisto]] de [[klasika muziko]],
la superreganta muzikisto en la transira periodo inter la [[Klasika epoko (eŭropa muziko)|klasika]] kaj
la superreganta muzikisto en la transira periodo inter la [[Klasika epoko (eŭropa muziko)|klasika]] kaj
[[Romantika muziko|romantika]] epokoj. Li estas vaste rigardata unu el la plej grandaj komponistoj.
[[Romantika muziko|romantika]] epokoj. Li estas vaste rigardata unu el la plej grandaj komponistoj.
Lia reputacio inspiris &mdash; kaj en kelkaj okazoj timigis &mdash; komponistojn, muzikistojn, kaj aŭskultantarojn, kiuj venis post li.
Lia reputacio inspiris &mdash; kaj en kelkaj okazoj timigis &mdash; komponistojn, muzikistojn, kaj aŭskultantarojn, kiuj venis post li.



==Muzika stilo kaj novigaĵoj==
==Muzika stilo kaj novigaĵoj==

Kiel registrite je 08:45, 30 sep. 2008

Ludwig van Beethoven
Pentranta Ludwig van Beethoven (1820) de Joseph Karl Stieler
Pentranta Ludwig van Beethoven (1820)
de Joseph Karl Stieler
Bazaj informoj
Naskiĝo 16-an de decembro 1770 (1770-12-16)
en Bonno, Elektoepiskopujo Kolonjo,  Sankta Romia Imperio
Morto 26-an de marto 1827 (1827-03-26) (56-jaraĝa)
en Vieno,  Aŭstra imperio
Edz(in)o sen valoro
Deveno Nederlando, Germanio
Ĝenroj klasika muziko, klasika epoko
Profesio komponisto
Retejo www.beethoven.ws
Signifa instrumento
piano
violono
vdr
Ludwig van Beethoven
Naskiĝo 17-a de decembro 1770
en Bonno, Elektoepiskopujo Kolonjo,  Sankta Romia Imperio
Morto 26-a de marto 1827
en Vieno,  Aŭstra imperio
Sukcesis kiel komponisto de klasika muziko
Reprezentaj verkoj opusoj, simfonioj, sonatoj
vdr
Hammerklavier

Ludwig van BEETHOVEN [ˈluːt-vɪç-fan-ˈbeːt-hoː-fn], en Esperanto ankaŭ nomata Ludoviko BETOVENO (naskiĝis la 17-an de decembro, 1770, mortis la 26-an de marto, 1827), estis nederlandadevena germana komponisto de klasika muziko, la superreganta muzikisto en la transira periodo inter la klasika kaj romantika epokoj. Li estas vaste rigardata unu el la plej grandaj komponistoj. Lia reputacio inspiris — kaj en kelkaj okazoj timigis — komponistojn, muzikistojn, kaj aŭskultantarojn, kiuj venis post li.

Muzika stilo kaj novigaĵoj

Beethoven estas rigardata kiel transira aganto inter la klasika kaj romantika epokoj de eŭropa muzika historio. Rilate muzikan formon, li konstruis sur la principoj de sonata formo kaj motiva disvolvado, kiujn li heredis de Haydn kaj Mozart, sed multe ilin etendis, verkante pli longajn kaj ambiciajn movimentojn. La verkado de la meza periodo de Beethoven estas honorata pro sia ofte heroeca esprimomaniero, kaj la verkoj de lia Malfrua periodo pro sia intelekta profundeco.

Personaj kredoj kaj ties muzika influo

Beethoven tre ŝatis la idealojn de la klerismo kaj de la kreskanta romantikismo en Eŭropo. Li unue dediĉis sian trian simfonion, la Eroica (itale: "heroa"), al Napoleono, kredante ke la generalo daŭrigos la demokratiajn kaj respublikajn idealojn de la Franca Revolucio, sed en 1804 elstrekis la dediĉon post la evidentiĝo de la imperiismaj ambicioj de Napoleono, ĝin anstataŭigante per "al la memoro de granda homo". La kvara movimento de lia Naŭa simfonio prezentas ellaboritan ĥoran enmuzikigon de la ŝillera odo An die Freude ("Al la ĝojo"), optimisma himno, kiu batalas por la gefrateco de la homaro.

Pri la religiaj kredoj de Beethoven kaj ilia influo al lia verkado ekzistas diversaj opinioj inter la sciencistoj.

Beethoven kiel fikcia rolo

La troigita grandeco de la personeco de Beethoven instigis al multaj aŭtoroj kaj filmistoj enmeti lin en verkojn de fikciigita biografio. Por detaloj, vidu Beethoven kiel fikcia rolo.

Beethoven la romantikisto?

Daŭras la disputo ĉu Beethoven estis romantikisma komponisto. Ĉar kaj la signifo de la vorto "romantikisto" kaj la difino de la periodo "romantikismo" varias laŭ fako, la demando ĉu Beethoven apartenas al tiu movado aŭ periodo devas esti rigardata en kunteksto.

Se ni konsideras la romantikisman movadon kiel estetikan epokon en la literaturo kaj ĝenerale en la artoj, Beethoven sidas sendube en la unua duono, kune kun literaturaj romantikistoj kiel la germanaj poetoj Goethe kaj Schiller (el kies tekstoj kaj li kaj la multe pli evidente romantika Franz Schubert ĉerpis por kantoj), kaj la angla poeto Shelley. Ankaŭ samtempuloj (ekz. Spohr kaj E. T. A. Hoffmann) nomis lin romantikisto. Li estas ofte rigardata la komponisto de la unua kantociklo, kaj estis influita de romantikaj popolidiomoj, ekz. en sia uzo de la verkaro de Robert Burns. Li enmuzikigis dekojn da tiaj melodioj kaj poemoj (kaj aranĝis popolmelodiojn) por voĉo, piano, kaj violono.

Pli granda debato pri enordigo de Beethoven regas en muzikologio, kie romantikismo datiĝas pli malfrue.

Laŭ kelkaj spertuloj Beethoven ne estas romantikisto kaj la kontraŭa aserto nura mito.

Aliaj vidas lin transira figuro, aŭ rekta antaŭiranto de romantikismo; laŭ aliaj li estas pratipa, aŭ eĉ arketipa, romantikisma komponisto, kiun merite ĉirkaŭas mito de heroa genio kaj individueco. La sciencularo jam kelkajn fojojn relokis la markilon de romantikismo, kaj tio restas temo de intensa debatado, precipe ĉar Beethoven estas rigardata kiel sema figuro.

Kiu konsideras la klerismon la fundamento de la modernismo, nepre vidos lin klasikisto.

Kiu, kontraste al tio, rigardas la romantikisman sentemon kiel ŝlosilon por la kompreno de la posta estetiko (inkluzive de la nuntempa), estos certa, ke Beethoven estis romantikisto.

Inter tiuj du ekstremoj estas, kompreneble, nenombreblaj variaĵoj.

Ĉe aŭskulto de la muziko de Beethoven, plia scienca analizo estas ebla: estas certe evoluo en stilo de la plej fruaj komponaĵoj de Beethoven ĝis liaj pli malfruaj verkoj. Oni povas rigardi la junan Beethoven peni konformiĝi al la estetikaj modeloj de siaj samtempuloj: li volas verki muzikon, kiu estas akceptebla en la siatempa societo. Poste en lia agmaniero estas multe pli da emo rompi tradiciojn, ekz. en la aldono de ĥoro al simfonio, kvankam la simfonio ĝis tiam estis pure instrumenta ĝenro. Tio signifas, ke la demando ne plu estas, ĉu Beethoven estis klasikisto aŭ estis romantikisto, sed: kie estas la pivota momento, kiu turnis Beethoven de precipa klasikismo al precipa romantikismo? Pri tio ĉi denove la plej multaj scienculoj ŝajne samopinias: la prezento de la 5-a kaj 6-a simfonioj en unuopa koncerto en 1808 estas verŝajne kiel eble plej proksima al tiu pivota punkto: en la 5-a simfonio li lasis mallongan batantan motivegan temon kuri tra ĉiuj movimentoj de la komponaĵo (nepenseblaĵo ĝis tiam). Poste la 6-a estis la unua ekzemplo de simfonio komponita kiel "priskriba muziko" (kio en romantikismo fariĝis la normo), kaj ĝi rompis la tradician aranĝon de simfonio en kvar movimentojn. Jes, post tio Beethoven ankoraŭ verkis sian tre "klasikan" 8-an simfonion, kaj kelke da nesuspektinde sonanta ĉambra muziko por la angla merkato — sed antaŭ la fino de la unua jardeko de la 19-a jarcento Beethoven la romantikisto jam sendube dominis.

Sondosieroj

(aŭdio)
Verko 30, movimento 1 (informo)
Violona Sonato N-ro 6 en A maĵora, 1-a movimento
Verko 30, movimento 2 (informo)
Violona Sonato N-ro 6 en A maĵora, 2-a movimento
Verko 30, movimento 3 (informo)
Violona Sonato N-ro 6 en A maĵora, 3-a movimento
Verko 47, movimento 1 (informo)
Violona Sonato N-ro 9 en A maĵora "Kreutzer", 1-a movimento
Verko 47, movimento 2 (informo)
Violona Sonato N-ro 9 en A maĵora "Kreutzer", 2-a movimento
Verko 47, movimento 3 (informo)
Violona Sonato N-ro 9 en A maĵora "Kreutzer", 3-a movimento
Concierto 4, movimento 1 (informo)
Piana Konĉerto N-ro 4 en G maĵora, 1-a movimento
Concierto 4, movimento 2 (informo)
Piana Konĉerto N-ro 4 en G maĵora, 2-a movimento
Verko 111, movimento 1 (informo)
Piana Sonato N-ro 32 en C minora, movimento 1
Verko 111, movimento 2 (informo)
Piana Sonato N-ro 32 en C minora, 2-a movimento
Verko 62 (informo)
Uverturo - Coriolan
Symphonie 5, movimento 1 (informo)
5-a Simfonio, 1-a movimento
Symphonie 5, movimento 2 (informo)
5-a Simfonio, 2-a movimento
Symphonie 5, movimento 3 (informo)
5-a Simfonio, 3-a movimento
Symphonie 5, movimento 4 (informo)
5-a Simfonio, 4-a movimento


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Esperante:

Angle:


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.

Ŝablono:Link GA Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara

Ŝablono:LigoElstara