Rufa: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Negh (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 53: Linio 53:
* [http://www.derm.med.ed.ac.uk/06_teaching/redhairgen.htm genetiko de rufaj haroj (dermatologia artikolo anglalingva)]
* [http://www.derm.med.ed.ac.uk/06_teaching/redhairgen.htm genetiko de rufaj haroj (dermatologia artikolo anglalingva)]
* [http://www.wissenschaft.de/wissenschaft/news/154304.html "rufharuloj eble havas genon de neandertalaj homoj" (artikolo germana)]
* [http://www.wissenschaft.de/wissenschaft/news/154304.html "rufharuloj eble havas genon de neandertalaj homoj" (artikolo germana)]

{{Ŝablono:Koloroj}}


[[Kategorio:Koloroj]]
[[Kategorio:Koloroj]]

Kiel registrite je 00:17, 3 okt. 2009

#FF4000
kolorcirklo
kolorcirklo

Rufo estas flave ruĝa koloro, do tre simila al oranĝo. La vorto estas ĉefe uzata por indiki harkoloron.

#FF4000
rufaj haroj

En la priskibro de haraj koloroj, en iom pli vasta senco temas pri grupeto de ruĝecaj kaj flavecaj koloraj nuancoj, kiuj kovras gamon inter la malhela brunece ruĝa koloro de mahagona ligno ĝis la hela koloro de kupro. Nur unu ĝis du procentaĵoj de la monda loĝantaro havas nature rufajn harojn. Kaŭzo por tiu harkoloro estas mutacio sur la homa kromosomo 16, kiu gvidas al ŝanĝiĝo de la proteino MC1R: anstataŭ la malhela melanino deponiĝas la pli hela kaj ruĝeca feomelanino en haŭto, haroj kaj okuloj, kio gvidas al pli sunbruliĝema, hela haŭto kaj al pli oftaj lentugo.

Disvastiĝo

En Mezeŭropo pli malpli du procentaĵoj de la homoj (en Germanio ekzemple ĉirkaŭ 1,64 milionoj) havas nature rufajn harojn, en Usono kaj Anglio temas pri kvar procentaĵoj. La relative plej multaj rufharuloj estas en Skotlando, preskaŭ dekkvar procentaĵoj - kvankam multaj homoj supozas ke plej granda ofteco de rufuloj estus inter la irlandanoj. Laŭdire rufharuoj ekzistas en ĉiuj mondopartoj, sed en iuj partoj estas vere malmultaj, ekzemple 0,03 procentaĵoj en Papuo-Novgvineo.

rufhara virino

La plej multaj rufharuloj ekzistas en Norda Eŭropo, el ili (laŭ la stato de 2005) pli-malpli 660.000 en Skotlando, 420.000 en Irlando kaj 290.000 en Kimrio. En Anglio la procentaĵo de rufuloj aparte altas en la graflandoj Cornwall, Nottinghamshire kaj South Yorkshire kaj en la pleja nordo, lime al Skotlando. Relative multaj rufharuloj en Eŭropo ekster la Brita Insularo kaj Skandinavio ankoraŭ ekzistas en Nederlando, Belgio, Germanio, Francio, partoj de Italio, Hispanio kaj Rusio, en Baltio kaj en Sudorienta Eŭropo.

La areo de aparte multaj rufharuloj bone korespondas kun la antikvaj popolaj migradoj de la keltoj kaj piktoj, kiuj de la romianoj peliĝis pli okcidenten kaj pli norden, kaj ankaŭ montras spurojn de la vikingoj, inter kiuj rufaj haroj same ne maloftis.

Pro elmigrintoj de la Brita Insularo rufuloj ankaŭ en signifaj kvantoj renkonteblas en Usono, Aŭstralio, Novzelando kaj Sudafriko.

Krome iuj homoj kun plejparte tre malhela ruĝeca harkoloro troveblas en la nordo de Barato, en la plej nordaj partoj de Okcidenta Azio kaj en Pakistano. En Maroko kaj Alĝerio rufaj haroj foje renkonteblas inter anoj de la berberoj. Aparte maloftaj rufharuloj estas en Japanio kaj la insularoj de la suda Pacifika Oceano.

Gustave Courbet: pentraĵo La Bela Irlandanino, 1865

Naturaj farboj

Plantaj farboj de pluraj jarmiloj uzatas por ruĝeca kolorigo de teksaĵoj, sed ankaŭ de haroj. Aparte henao, ruĝa tinkturo eltirita el la folio de raraba arbedo, jam de de antikva epoko uziĝas por ruĝigo de la haroj - ekzemple per henao ruĝigitaj haroj troveblis ĉe egiptia mumio] el la 14-a jarcento antaŭ Kristo. Laŭ la dezirata kolora nuanco krome uziĝas plantopartoj kiel ŝeloj de juglando, indigo, radikoj de rabarbo, mirtelo, kafoteo.[1]

Rufharuloj en publika atento

Post la disvastiĝo de koloraj kinejaj filmoj en la 1940-aj jaroj la filma industrio aparte ekatentis pri aktorinoj de rufaj haroj, kiuj konsideriĝis maloftaj kaj iom misteraj. Nemalmultaj aktorinoj rufe kolorigis la harojn, kio probable kontribuis al ilia sukceso. En filmoj ili ofte ludis rolojn, kiuj korpigis la tradiciajn kliŝojn de rufharulinoj esti "misteraj", "sekretemaj" kaj "delogaj". Konata ekzemplo estis la aktorino Rita Hayworth. Nature rufaj aktorinoj ofte ludis aparte fierajn kaj batalemajn virinojn, kiel Maureen O'Hara, Katharine Hepburn, Shirley MacLaine kaj Tilda Swinton. Nuntempe la aktorinoj Nicole Kidman, Marg Helgenberger, Julianne Moore kaj Julia Roberts montras, ke rufharaj aktorinoj sukcesas prezenti tre malsamajn tipojn de virinoj.

La filma industrio foje uzas la specialan efikon de ruĝaj haroj, eĉ se ili nur videble artefarite estas ruĝigitaj. En 1999 la aktorino Franka Potente en la filmo Lola kuras igis siajn brile ruĝajn harojn eĉ la simbolo de la tuta filmo. Pliaj filmoj, en kiuj rufharuloj dum la lastaj du jardekoj ludis aparte gravajn rolojn, estis Orlando (1992), La Kvina Elemento (Le Cinquième Élément, 1997), In the Cut (2003), La Imperio de la Lupoj (L'Empire des loups, 2005) kaj La Parfumo – La Historio de Murdisto (2006).

En populara muziko aparte konatas la rufhara kantisto Mick Hucknall, kiu fondis la muzikgrupon Simply Red ("simple ruĝe"), nomata laŭ lia harkoloro.

Referencoj

  1. "kolorigi harojn per plantaj farboj"

Retaj ligiloj

Ŝablono:Link FA