Eŭrazia koltordulo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aibot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: rue:Вертиголовка
Ripchip Bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: gl:Peto formigueiro
Linio 65: Linio 65:
[[frr:Dreierfögel]]
[[frr:Dreierfögel]]
[[fy:Draainekke]]
[[fy:Draainekke]]
[[gl:Peto formigueiro]]
[[he:סבראש]]
[[he:סבראש]]
[[hr:Vijoglav]]
[[hr:Vijoglav]]

Kiel registrite je 15:31, 31 dec. 2011

Ŝablono:Birda specio

Eŭrazia koltordulo estas 16 cm granda birdo, parenca al pegoj, kiu kondutas kaj aspektas iomete kiel kantobirdoj, sed estas membro de la familio de Pegedoj kaj de ties subfamiio kaj ununura genro Jynx. El la du specioj de tiu genro tiu ĉi specio loĝas en Eŭropo kaj en centra Azio kaj de tie venas la nomo.

Priskribo

La morfologio estas taŭga por sia medio, kio inkludas longan kranion kiu gastas tre moveblan kaj longan langon, kio permesas al ili elpreni la larvojn de insektoj, ĉefe formikoj, el kiuj ili nutras sin post trabori la duramenon de la trunkoj de la arboj. Ties zigodaktiliaj piedoj, tio estas, ke ili havas du antaŭajn kaj du malantaŭajn fingrojn, malajn, permesas al ili alkroĉi al elstaraĵoj de trunkoj, kaj al malgrandaj branĉoj. Kiel ĉe aliaj samfamilianoj, sed ili malhavas la rigidajn vostoplumojn kiuj permesas al aliaj grimpi surtrunke kaj pro tio ili estas pli ofte surbranĉe anstataŭ surtrunke.

Eŭrazia koltordulo

Tiu specio estas 16 aŭ 17 cm longa, kun enverguro de 25 ĝis 27 cm kaj pezo de 30 ĝis 45 g. La strukturo de la beko estas diferenca el tiu de la veraj pegoj, kiel, ekzemple, la membroj de la genro Dendrocopos. Ĉikaze ties formo estas diferenca (malpli longa kaj malpli akra), kaj ties efiko traboranta pli malgranda; fakte, la birdoj de Jynx kutimas uzi jam boritajn truojn anstataŭ trabori ili mem.

Tiu ĉi specio posedas kamuflajn plumarojn, malmulte allogajn, kun grizaj kaj brunaj nuancoj; ĉar tre ofte ili surgrundas, ili similaspektas al kaprimulgoj. La plumaro ŝajnas bruna el malproksimo, deproksime videblas bildoj. La dorso kaj la longa rondoforma fino de la vosto estas griza, kion makulas brunaj kaj flavaj makuletoj, strioj. La ventro estas argilflava kun grizbrunaj strioj, la brusto estas pli bruneca (kio en la alia specio samgenra estas ruĝeca); la kapo estas grizeca kaj en vosto estas horizontalaj malhelaj strioj. La plej kara eco estas malhela larĝa strio de la subokulo malantaŭen al la nuko.

Kutimoj

Nestumas ili en truoj, kutime iam faritaj de la specio Dryocopus martius; ĉe J. torquilla, kutime unu fojon jare, kaj la ovodemetado estas el sep al dek blankaj ovoj.

Tiu birdo ricevas sian nomon el sia kapablo por turni sian kapon preskaŭ 180 gradojn. Ĝi ofte tordas la kolon - kun hirtigitaj krestecaj kapoplumoj - tien-reen. Se ĝenite ĉeneste, la birdo uzas kapomovon kiel de serpento kiel minaco. Tiu stranga kutimo kauzis sian uzadon en sorĉado, per surmeto de koltordulo sur iu.

La koltordulo estas malofte videbla birdo, oni povas plej ofte nur ĝian voĉon aŭdi. La voĉo estas nazeca, tipa kanto de la membroj de la familio Pegedoj. Ĝi serĉ-nutras saltante sur la grundo, manĝas insektojn, formikojn, formikajn ovojn (tiujn lastajn ĝi kaptas per longa, glueca lango), arakidojn, berojn.

Ĝi sidas sur la branĉoj kruce, sur la arbotrunko kroĉiĝas kiel pego.

La koltordulo flugas one, krias ki-ki. Ĝi vivas en ĝardenoj, fruktarbejoj, parkoj, arbustaj, arbaj areoj. La koltordulo nestas en arbo- aŭ murkavoj, nenaturaj nestejoj ktp.

Disvastiĝo

Ĝi estas migranta palearkta birdo. Tio signifas, ke ili reproduktiĝas en mezvarmaj regionoj de Eŭropo (escepte sudaj Iberio kaj Grekio, Brita insularo kaj norda Skandinavio) kaj de Centra Azio tra Mongolio al Manĉurio kaj nordaj Ĉinio kaj Japanio. La specio migras suden vintre al subsahara Afriko en zono ĉe Sahelo kaj iom pli sube el Senegalo al Etiopio, kaj en Azio en Barato, sudorienta Azio kaj suda Japanio.

Listo de subspecioj

  • Jynx torquilla chinensis Hesse, 1911
  • Jynx torquilla himalayana Vaurie, 1959
  • Jynx torquilla mauretanica Rothschild, 1909
  • Jynx torquilla sarudnyi Loudon, 1912
  • Jynx torquilla torquilla Linnaeus, 1758
  • Jynx torquilla tschusii O. Kleinschmidt,1907

Ŝablono:Link FA