Ajmara lingvo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e r2.7.2) (robota modifo de: sq:Gjuha aimare |
ZéroBot (diskuto | kontribuoj) e r2.7.1) (robota aldono de: kv:Аймара (кыв) |
||
Linio 142: | Linio 142: | ||
[[ka:აიმარა (ენა)]] |
[[ka:აიმარა (ენა)]] |
||
[[ko:아이마라어]] |
[[ko:아이마라어]] |
||
[[kv:Аймара (кыв)]] |
|||
[[la:Lingua Aymara]] |
[[la:Lingua Aymara]] |
||
[[lij:Aymara]] |
[[lij:Aymara]] |
Kiel registrite je 17:56, 28 feb. 2012
Ajmara | ||
lingvo • makrolingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
Aymaran | ||
Parolata en | Bolivio, Peruo, Ĉilio (nordo) | |
Parolantoj | 4 000 000 | |
Denaskaj parolantoj | 2.200.000 | |
Skribo | latina | |
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Peruo | |
Lingva statuso | 2 vundebla | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | ay | |
ISO 639-2 | aym | |
ISO 639-3 | aym | |
Glottolog | nucl1667 | |
Angla nomo | Aymara | |
Franca nomo | aymara | |
Vikipedio | ||
Ajmara Lingvo estas parolata lingvo de ajmaroj en Bolivio, Peruo (oficiala lingvo), Nordo de Ĉilio kaj montara nordokcidenta regiono de Argentino. Tre vigla lingvo en Sudamerika montara regiono, kun radi-elsendoj ktp. Estis la popola lingvo de Inkaa imperio (la "nobla" estis la Keĉua).
Ecoj
La ajmara estas forte aglutina lingvo. Ĝi ne konas artikolon. Ĝia vortaro estas tre riĉa. Ekzistas ekzemple cento da vortoj por la verbo porti, depende de tio, kion oni portas. La plimulto de la substantivoj havas diversajn formojn, depende de la "certeco". Ekzemple en la frazoj "Mi vidas ĉevalon", "Mi kredas, ke mi vidas ĉevalon" kaj "Li diras, ke li vidas ĉevalon" la vorto "ĉevalo" estas tradukita de 3 diversaj manieroj.
Fonetiko
Vokaloj
Kiel la keĉua kaj araba lingvoj la ajmara konas nur tri vokalojn (a, i, u). Ekzistas longigitaj vokaloj, reprezentataj kun dierezo super si; do skribe ekzistas jenaj ses vokaloj: a, ä, i, ï, u, ü. Menciindas ankaŭ, ke antaŭ uvula konsonanto (q, q', qh, x) vokalo i iĝas /e/ kaj vokalo u iĝas /o/. Ekzistas diftongoj formitaj per y (= "j") kaj w (= ŭ).
Konsonantoj
La ajmara havas 16 konsonantojn, sed kalkulante variantojn de la plozivoj oni atingas 26:
lipa | gingiva | palata | vela | uvula | |
---|---|---|---|---|---|
plozivo | p | t | ch | k | q |
frikativo | s | j | x | ||
lateralo | l | ll | |||
trilo | r | ||||
nazalo | m | n | ñ | ||
glitanto (duonkonsonanto) |
w | y |
Ĉe la plozivaj konsonantoj ne ekzistas voĉaj formoj kiaj b, d aŭ g . Tamen ekzistas tri formoj de frikativaj konsonantoj: simplaj, velaraj kaj aspiraciaj.
simpla | velara | aspiracia |
p | p' | ph |
t | t' | th |
ch | ch' | chh |
k | k' | kh |
q | q' | qh |
Eksteraj ligiloj
- hispane Pri la ajmara
- kurso pri la ajmara lingvo (en hispana lingvo)
- granda ajmara/hispana bildvortaro
|