Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj en Pollando: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 68: Linio 68:
|-
|-
|[[Bydgoszcz]] || Strato || Bulwar Esperanto (2007) || Ekde 2007 maldekstra bordo de rivero [[Brda]] nomiĝas Bulvardo Esperanto
|[[Bydgoszcz]] || Strato || Bulwar Esperanto (2007) || Ekde 2007 maldekstra bordo de rivero [[Brda]] nomiĝas Bulvardo Esperanto
|-
|[[Bydgoszcz]] || Ponto || Most Esperanto (2012) || Okaze de 125-a datreveno de Esperanto, Konsilio de la Urbo Bydgoszcz decidis honorigi la gravan jubileon per donado de la nomo "Most Esperanto" por la ponto-konstruaĵo ĉe la rivero Brda. La 27-an de oktobro 2012 okazis oficiala malkovro de du tabuloj kun surskribo "Most Esperanto" en ambaŭ flankoj de la ponto.

La ceremonion gvidis en Esperanto (!) kaj pola lingvoj [[Lech Zagloba]] - prezidanto de la Urba Komisiono pri Kulturo kaj Edukado, ĉar li mem estas esperantisto ekde pli ol 40 jaroj.

La ceremonion partoprenis kelkdek personoj el Pollando kaj gastoj el Germanio, Kazahio, Rusio kaj Senegalo, kaj raportis pri ĝi ankaŭ la urba televido.
|-
|-
|[[Gdańsk|Dancigo (Gdansko)]] || Memorŝtono || Esperanto-ŝtono (1029/1959) || Informoj troveblaj ĉe http://www.esperantowsopocie.pl.tl/ </br> [[Image:Kongreso de Esperanto S ubt.jpeg|50px]] Teksto : </br>1.8.1927 dum la [[UK 1929|19-a Universala Kongreso de Esperanto]]
|[[Gdańsk|Dancigo (Gdansko)]] || Memorŝtono || Esperanto-ŝtono (1029/1959) || Informoj troveblaj ĉe http://www.esperantowsopocie.pl.tl/ </br> [[Image:Kongreso de Esperanto S ubt.jpeg|50px]] Teksto : </br>1.8.1927 dum la [[UK 1929|19-a Universala Kongreso de Esperanto]]

Kiel registrite je 13:49, 31 okt. 2012

Tiu ĉi artikolo listigas Zamenhof/Esperanto-objektojn en Pollando.

Se vi konas ne registritajn ZEO-ojn, bonvolu kompletigi la artikolon.

Listo

Urbo Kategorio Oficiala nomo (ekde kiam) Notoj
Bjalistoko Strato tabulo kaj murpentraĵo Ulica Ludwika Zamenhofa (11 junio 1919) Antaŭa nomo : Ulica Zielona

Komenco kaj fino : Rynek Kościuszki. - Ĉe la strato Piłsudski.
Je numero 26: apud loko, kie iam staris la naskiĝdomo de Ludoviko Zamenhof, nun troviĝas

  • dulingva (pola kaj E-a) tabulo kun jena teksto: ĈI TIE STARIS LA DOMO EN KIU 15 DE DECEMBRO 1859 JARO NASKIĜIS KREINTO DE INTERNACIA LINGVO ESPERANTO DR LUDOVIKO ZAMENHOF

  • pentraĵo sur la tuta alteco de la konstruaĵo. En unua etaĝo videblas Jakobo Ŝapiro kaj Abraham Zbar, en dua etaĝo staras LLZ.
Bjalistoko Monumento Pomnik Ludwika Zamenhofa
Bjalistoko Konstruaĵo Porinfana kliniko Ludoviko Zamenhof ene troviĝas ĉambro je la nomo Lidja Zamenhof
Bjalistoko Domo kaj tabulo Esperanto-centro
Bjalistoko Trajno Trajno Zamenhof (1-an de junio 2008) Laŭ esperanto.es :

Dank'al la afabla helpo de la Direkcio de la Regiona Trajna Kompanio en Bjalistoko, laŭ la propono de ties Urbestro, kun la financa subteno de la Marŝalo de la Podlaĥia Vojevodio, en la somera horaro ekestos la trajno ZAMENHOF. La 1-an de junio 2008 ĝi startis la unuan fojon longan vojon de Bjalistoko al Bielsko-Biała. Sur la kajo, apud la trajno, je la 06.05h. okazis solena "bapto" kaj poste la adiaŭo de la trajno kaj de geaktoroj rolantaj kiel Ludoviko kaj Klara Zamenhof, kiuj kuraccele forvojaĝas "al akvoj".

Survoje, ĉe la Centra Stacidomo de Varsovio kaj en Katovice salutis la Familion Zamenhof esperantistoj atendantaj sur kajoj. Surloke, en Bielsko-Biała, gesinjoroj Zamenhof renkontiĝis kun la honora komitato, kiu sub la gvido de eŭrodeputitino Margerita Handzlik atendis ilian alvenon. Posttagmeze ĉiuj partoprenis la feston okaze de Internacia Tago de Infano, kaj reklamis Esperanton kaj la naskiĝurbon de Ludoviko Zamenhof. Pri la vestaĵo el la epoko por la Familio Zamenhof zorgas la Dramteatro en Bjalistoko. En la trajno estos disdonitaj flugfolioj pri Esperanto kaj Bjalistoko. Per la trajna mikrofono Ludoviko rakontos al vojaĝantoj pri la ideo kaj la lingvo universala. La evento okazos sub la media protekto de la TV Bialystok kaj la televidkanalo TVN.
Vidu ankaŭ : artikolo ĉe la reto de VEA
Fotoj : 1, 2 ĉe Ipernity.
Filmeto : (pole) [1]

Bjalistoko Memortabulo Jakobo Ŝapiro (10-an de julio 2009) Laŭ Esperanto en Bjalistoko :

La 10-an de julio 2009 la urbestro de Bjalistoko kaj esperantistoj invitas partopreni solenan inaŭguron de la nova tabulo dediĉita al la plej granda bjalistoka esperantisto de la intermilita periodo - Jakobo Ŝapiro. La teksto diras en la pola kaj en esperanto : En tiu ĉi domo loĝis dum la jaroj 1919-1941 Eminenta esperantisto, ĵurnalisto, verkisto kaj instruisto. Murdita de nazioj la 12-an de julio 1941. Aliaj bildoj : http://www.espero.bialystok.pl/pl/gallery,185,21.html 53° 08′ 01″ N 23° 09′ 03″ O / 53.133693 °N, 23.150792 °O / 53.133693; 23.150792 (mapo)

Adreso : str. Lipowa 31/33

Bjalistoko Konstruaĵo Centro Ludoviko Zamenhof Konstruita okaze de la 94-a UK
Bjalistoko Itinero Itinero de Esperanto kaj de Pluraj Kulturoj (Szlak Esperanto i Wielu Kultur) Establita antaŭ la 94-a UK
Bjalistoko Kafejo Esperanto Cafe Foto, adreso : rynek Kościuszki 10 ; retadreso : http://www.esperanto-cafe.pl/ 53° 07′ 57″ N 23° 09′ 31″ O / 53.132383 °N, 23.158546 °O / 53.132383; 23.158546 (mapo)
Bjalistoko Strato strato de esperantistoj (ul. Esperantystów)
Bjalistoko Strato strato Antoni Grabowski (ul. Antoniego Grabowskiego)
Bjalistoko Hotelo Hotel Esperanto
Bydgoszcz Du monumentoj kaj skvaro Ludoviko Zamenhof Informoj kaj foto : http://esperanto.org/Ondo/Ondo/111-lode.htm
Bydgoszcz Strato Bulwar Esperanto (2007) Ekde 2007 maldekstra bordo de rivero Brda nomiĝas Bulvardo Esperanto
Bydgoszcz Ponto Most Esperanto (2012) Okaze de 125-a datreveno de Esperanto, Konsilio de la Urbo Bydgoszcz decidis honorigi la gravan jubileon per donado de la nomo "Most Esperanto" por la ponto-konstruaĵo ĉe la rivero Brda. La 27-an de oktobro 2012 okazis oficiala malkovro de du tabuloj kun surskribo "Most Esperanto" en ambaŭ flankoj de la ponto.

La ceremonion gvidis en Esperanto (!) kaj pola lingvoj Lech Zagloba - prezidanto de la Urba Komisiono pri Kulturo kaj Edukado, ĉar li mem estas esperantisto ekde pli ol 40 jaroj.

La ceremonion partoprenis kelkdek personoj el Pollando kaj gastoj el Germanio, Kazahio, Rusio kaj Senegalo, kaj raportis pri ĝi ankaŭ la urba televido.

Dancigo (Gdansko) Memorŝtono Esperanto-ŝtono (1029/1959) Informoj troveblaj ĉe http://www.esperantowsopocie.pl.tl/
Teksto :
1.8.1927 dum la 19-a Universala Kongreso de Esperanto


ĉi tie estis plantita JUBILEA KVERKO kiun poste faŝista regimo detruis
kverko replantita dum la 15-a Internacia Junulara Kunveno de T.E.J.O. 26.7.1959

Duszniki-Zdrój Monumento Z-memorŝtono (9-a de aŭgusto 1931) Silezia Ligo Esperantista (SILEO) starigis en 1931 Zamenhof-memorŝtonon en Bad Reinerz kaj alkroĉis Zamenhof-memortabulon al la vilao, kiu intertempe nomiĝis Villa Métropole. Iniciatis kaj plej aktive laboris por starigo de la ŝtono la kasisto de SILEO Karl Kliem el la proksima urbo Löwenberg, kiu depost 1945 estis pole renomita Lwówek Śląski).

La memorŝtono estis inaŭgurita la unuan dimanĉon post la 23-a UK en Krakovo. Inaŭguran parolon faris prezidanto de Germana Esperanto-Asocio, Arnold Behrendt el Berlino. Bernhard Zenker tradukis oficialajn paroladojn de la urbestro, faritajn ĉe la memorŝtono kaj en salono de kuracloko. Surskribo sur memorŝtono tekstas:

Dr. L.L. Samenhof, dem Schöpfer des Esperanto [traduko: Al Dr. L.L. Zamenhof, kreinto de Esperanto] (bildo).

Gdansko Strato 1. Strato Ludwika Zamenhofa - Ludoviko Zamenhof Strato
Gdansko Arbo ? (31 julio 1927) En urbo SOPOT apud Gdansko trovigas Jubilea kverko plantita de la partoprenantoj de la 19a Universala Kongreso de Esperanto en Gdansko kaj Sopot por la memoro de la 40 jara ekzisto de la Internacia lingvo Esperanto 31 julio 1927.

La radikoj de la kverko estis dum plantado superŝutitaj per tereroj el ĉiuj landoj. Speciale tiajn alsendis la E-istaro. - La strato kaj la placeto situas en la fama Schmierauertal.Apud la kverko staras grando ŝtono kun ĉizita teksto

Gdynia Strato Strato Ludwika Zamenhofa 54° 32′ 11″ N 18° 29′ 00″ O / 54.536472 °N, 18.483282 °O / 54.536472; 18.483282 (mapo)
Gliwice Stratoj 1.Esperantystów
2.Ludowika Zamenhofa
1.50° 19′ 06″ N 18° 41′ 38″ O / 50.318285 °N, 18.694007 °O / 50.318285; 18.694007 (mapo)
2. 50° 19′ 05″ N 18° 41′ 43″ O / 50.317942 °N, 18.695208 °O / 50.317942; 18.695208 (mapo)
Jelenia Góra Ŝtono Zamenhof-ŝtono
Krakovo Strato Ulica Dr.Ludwika Zamenhofa (2 aŭgusto 1931) Antaŭa nomo : Ul. Niecala

Komenco kaj fino ĉe : Ul. A Potockiego N-ro 6 - Ĉe la fervojo
Sub la strata tabuleto (en la komenco de la strato) troviĝas tabulo kun pollingva teksto: „Na Pamiatke Swiatowego Zjazdu Esperantystów Rada m. Krakówa uczilla twórce Esperanta, oznaczajac te ulice jego nazwiskiem. Sierpien 1931.“ Tio signifas: Je memoro pri la UK de Esperanto. La konsilantaro de la urbo Krakovo honoris la kreinton de Esperanto, signante tiun ĉi straton per lia nomo. Aŭgusto 1931.)
Foto

Lodzo Strato Ulica Ludwika Zamenhofa (18 majo 1920) Antaŭa nomo : Ul. Rozwadowska Zeromskiego 86

Komenco ĉe : Ul. Piotrkowska 127
Sur la angula domo de la str. Zamenhofa n-ro 1/3 troviĝis ekde septembro 1930 jam tri memortabuloj La unua estis dulingva (pola kaj E-a) kun la jena teksto: AL Dr L. L. Zamenhof, AŬTORO DE ESPERANTO, NASK. EN BIALYSTOK EN 1859 J. MORTIS EN WARSZAWA EN 1917 J. IV TUTPOLA KONGRESO DE ESPERANTISTOJ EN LODZ, SEPTEMBRO 1930. Nun de 1974 tie jaro pendas bronza memortabulo kun portreto de Ludoviko Zamnehhof. Unua kaj dua memortabulo estas en Muzeo de Urba Historio En sama domo malantau tabulo troviĝas apoteko je la nomo d-ro Ludoviko Zamenhof Ĉe la strato Piotrkowska 75, ĉe trapasejo je la nomo Artura Rubinsteina sur alta flanka dommuro troviĝas murpentraĵo kiu montras meritajn personoj por urbo Lodzo. Inter ili estas pentrita en fenestro, portreto de Ludoviko Zamenhof. Ĉe la strato Piotrkowska nr 116, antau arbo kaj baro MC DONALDS sur strato oni povas trovi ŝtonan pavimeron kun metala tabuleto kaj surskribo "Lodza Filo de Pola Esperanto Asocio" Ĉe la strato Kruczkowskiego 4 en kvartalo Dabrowa troviĝas Liceo nr 31 je la nomo Ludwika Zamenhofa< Sur katolika tombejo ĉe la strato Ogrodowa troviĝas tombo de fama esperantisto Kazimierz Bein - KABE. Sur tombejo Doly ĉe la strato Smutna, troviĝas tombo de alia fama loka esperantisto, poeto Stanislaw Karolczyk. En urba tombejo Zarzew ĉe la strato Przybyszewskiego troviĝas tombo de esperantistino Liliana Palczewska. Sur ĉiuj tomboj oni povas trovi informoj pri esperanta agado de mortintoj kaj esperantaj simboloj
Foto :

Lodzo Epitafo Epitafo en Esperanto sur la tombe de Kabe Informoj : http://www.esperanto.org/Ondo/73-lode.htm
Lubań Strato Esperantystów Situo : 51° 07′ 20″ N 15° 16′ 27″ O / 51.122166 °N, 15.274208 °O / 51.122166; 15.274208 (mapo)
Malbork Pluraj Parko de la Mondo, 43 ZEO-oj ; interalie kvar omaghe al eminentaj esperantistoj: Ludoviko Zamenhof - kreinto de Esperanto, Antoni Grabowski - Patro de Esperanta Poezio, papo kiu estis esperantisto Johano Paŭlo la 2-a kaj la kvara al japano, Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi La informilo de Ekumena Esperanto-Kongreso en Pelplin parolas pri 35 ZEO-oj.
Vidu la Vikipedia artikolo pri Malbork.

El Eventoj n°193 :

En la ĉebaltmara pola urbo Malbork / Malborko konata pro la plej granda brika kastelo en Eŭropo oni inaŭguris novan ZEO-on. En junio estis inaŭgurita monumento pri la iniciatinto de la internacia lingvo - d-ro Ludoviko Zamenhof. Post la Zamenhof-placo, skvaro (Skwer Esperanto), kverko "Esperanto" kun la memorŝtono ĝi estas la kvara ZEO en tiu urbo. Ĉio estis realigebla danke al bona aktivado de lokaj esperantistoj kun Prezidanto de la E-rondo "Kastelo" Eduardo Kozyra kaj Vicurbestrino de Malborko, esperantistino d-rino Danuta Stanek-Gutowska.

Malkovron de la monumento plenumis Urbestro de la Urbo Malborko mag. Mieczysław Roeding kaj Vicurbestrino de Malborko d-rino Danuta Stanek-Gutowska (esperantistino). La solenaĵon partoprenis ankaŭ kaj ornamis ĝin la folklora grupo el Hispanio "Aragon" gvidita de konata hispana esperantisto Augusto Casquero. Gratulmesaĝoj bonvenas ĉe la Urba Estraro de Malborko. Krome en Malborko estas la Zamenhof-strato kaj la Skvaro "Esperanto".

Fotoj troveblaj ĉe ipernity :

Olsztyn Strato Ulica Zamenhofa Strato en la urba kvartalo Zatorze.53° 47′ 28″ N 20° 29′ 58″ O / 53.791094 °N, 20.499394 °O / 53.791094; 20.499394 (Ulica Zamenhofa) (mapo)
Olsztyn Arbeto Lariko "Ludoviko" Arbeto (lariko) kreskanta en la apudolŝtina arbarĝardeno en Kudypy. Arbeto plantita dum la esperanta aranĝo FREŜO en la jaro 2009 okaze de 150. naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof.
Police Strato Ulica Zamenhofa 53° 32′ 23″ N 14° 33′ 10″ O / 53.539683 °N, 14.552871 °O / 53.539683; 14.552871 (Ulica Zamenhofa) (mapo)
Radom Stratoj Esperanto-stato kaj Ludwika Zamenhofa-strato 51° 26′ 06″ N 21° 14′ 23″ O / 51.434869 °N, 21.239855 °O / 51.434869; 21.239855 (mapo)
Sródborów Strato Ulica Zamenhofa (1931) Komenco kaj fino ĉe stratoj : Ul. Narutowicza - Ul. Krasinskiego
Świdnica 1.Strato
2.Hotelo
1.Esperantystów
2.Esperanto
1.50° 51′ 11″ N 16° 29′ 30″ O / 50.853073 °N, 16.491717 °O / 50.853073; 16.491717 (mapo)
2. Proksime de la strato de Esperantistoj. Adreso : Bogusza Stęczyńskiego 18 58-100 Świdnica ; ret-adreso :hotel-esperanto.pl ; situo : 50° 51′ 16″ N 16° 29′ 47″ O / 50.854509 °N, 16.496523 °O / 50.854509; 16.496523 (mapo)
Szczawno-Zdrój Memortabulo Zamenhof (05/08/2012) Anonco de Pola Esperanto-Asocio:
Ĉijare en malnova kuracloko en Malsupra Silezio, Szczawno Zdrój aperis nova ZEO -Zamenhof/Esperanto-Objekto. Antaŭ cent jaroj al kuracloko Bad Salzbrunn venis Ludoviko Zamenhof. Lia sanstato jam ne estis tro bona kaj li decidis veni al fama kuracloko. Li ekloĝis kun edzino en vilao „Franciszek” ĉe la strato Spacerowa 1.
Varsovia ĵurnalisto kaj filmisto Roman Dobrzyński en 2011a jaro, vizitante Szczawno helpe de leteroj de LZ, malnovaj dokumentoj kaj planoj el la loka biblioteko trovis la ĝustan domon. Silezia Esperanto Asocio kiu en Szczawno organizas ĉiujare esperantan feriadon decidis en 2012a j. omaĝi la jubileon per speciala memortabulo. La 5an de aŭgusto kun ĉeesto de partoprenantoj de la feriado kaj urbesto oni feste pendigis sur muro de la vilao dulingvan tabulon kun jena teksto: “En tiu ĉi domo en junio 1912 loĝis Ludwik Zamenhof la kreinto de interanacia lingvo Esperanto” En la kuracloko jam egzistas du aliaj objektoj. En apuda “Parko Szwedzki” troviĝas ŝtono kun tabulo al L. Zamenhof kaj sur mineralakva sanigejo pendas tabulo kun nomoj de famaj kuracintoj. Inter famaj politikstoj, poetoj, sciencistoj, komponistoj ktp. videblas ankaŭ nomo de Ludoviko Zamenhof.

Fotoj ; vidu ankaŭ la Revuo Esperanto, Novembro 2012.

Tarnów Stratoj 1.Esperantystów
2.Ludowika Zamenhofa
1.49° 59′ 57″ N 20° 59′ 48″ O / 49.99905 °N, 20.996737 °O / 49.99905; 20.996737 (mapo)
2. 49° 59′ 55″ N 20° 59′ 44″ O / 49.998733 °N, 20.995556 °O / 49.998733; 20.995556 (mapo)
Tczew/Rokitki Strato strato Leśna 11 E-memorŝtono pri inaŭguro de "LAS-ESPERANTO-ARBARO", t.e. apudurba parko (la 21an de julio 2005 - inaŭguris la ZEO-on eŭropdeputito M.Handzlik /Pollando/ kaj biznesulo E.Miyoshi /Japanio/ kun la urbaj, komunumaj kaj distriktaj aŭtoritatoj de la Urbo, Komunumo kaj Distrikto de Tczew)
Tykocin Tabulo Tabulo memore al Marko Zamenhof (1999) La tabulo memorigas Markon Zamenhof, la patron de Ludoviko, kiu naskiĝis en Tykocin.
Unieście Strato Esperanto-stato 54° 16′ 03″ N 16° 05′ 22″ O / 54.267618 °N, 16.089349 °O / 54.267618; 16.089349 (mapo)
Varsovio Strato Ulica Dr. Ludwika Zamenhofa (24 februaro 1931) Antaŭa nomo : Ul. Dzika

Komenco kaj fino ĉe : Ul. Nowolipki 6 - Ul. Nizka 29
Sur la domo Nr 9, angule de str. Pawia [kie Zamenhofo loĝis dum 17 jaroj - v. Dzika 9) troviĝas blank-marmora tabulo (1 m x 70 cm) kun la jena pola teksto: W TYM DOMU MIESZKAL Dr LUDWIK ZAMENHOF UR. 1859 ZM. 1917 TWORCA MIEDZYNARODOWEGO JEZYKA ESPERANTO. Internacia Esperanta Postkongreso Varsovio 9 aŭgusto 1931 (Tio signifas: En tiu ĉi domo loĝis d-ro L. Zamenhofo nask. 1859, mort. 1917. Kreinto de internacia lingvo Esperanto - Intern. E. Postkongr. ktp.) ([http://www.ipernity.com/doc/arto/1511054/in/group/59808?from=3977187&at=1232884861 detaloj)
Ne la tuta strato Dzika estas alinomita je Z-a, nur ĝia unua duono. La resto portas ĝis nun la nomon Dzika kun ŝanĝitaj numeroj.
Vidu ankaŭ : Dzika 9.

Varsovio Tombo Hebrea tombejo (Okopowa strato) Tombo de Zamenhof
Varsovio Strato [[Ulica Esperanto (post la dua mondmilito) 52° 14′ 47″ N 20° 58′ 50″ O / 52.246472 °N, 20.980561 °O / 52.246472; 20.980561 (mapo)
Vroclavo Placo pl. Ludwika Zamenhofa Foto trovebla ĉe Ipernity.
Wieluń Strato Ulica Zamenhofa 51° 13′ 20″ N 18° 34′ 05″ O / 51.2223 °N, 18.568157 °O / 51.2223; 18.568157 (Ulica Zamenhofa) (mapo)

Iamaj

  • Ŝipo "Zamenhof" (vidu foton

Libroj kaj fontoj

Vidu ankaŭ

 
Listoj de Zamenhof/Esperanto-objektoj
emblemo