Sicilia: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota modifo de: eu:Sizilia (erromatar probintzia)
e + iw sr
Linio 32: Linio 32:
[[ru:Сицилия (римская провинция)]]
[[ru:Сицилия (римская провинция)]]
[[sl:Sicilija (rimska provinca)]]
[[sl:Sicilija (rimska provinca)]]
[[sr:Сицилија (провинција)]]
[[sv:Sicilia]]
[[sv:Sicilia]]
[[tr:Sicilya (Roma eyaleti)]]
[[tr:Sicilya (Roma eyaleti)]]

Kiel registrite je 13:05, 2 mar. 2013

la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus

Sicilia (latine por Sicilio) estis la unua provinco de la Romia Respubliko.

Sicilia, jen malhelruĝe akcentita

Kiel montras la nomon, ĝi ampleksis la teritorion de la insulo Sicilio, kiu antaŭe estis enloĝita parte fare de grekoj, sed politike kontrolita ĉefe fare de la komerca potenco Kartago en norda Afriko. Fine de la Unua Punika Milito, Kartago devis cedi la insulon al Romio, kaj la romia provinco instaliĝis dum la jaro 241 antaŭ Kristo kaj restis sub romia kontrolo dum 600 jaroj. La ĉefurbo de Sicilia estis Syracusa (hodiaŭ Siracusa). Al la romia provinco krom la insulo Sicilio ankoraŭ apartenis la pli suda mediteranea insulo Malto.

La romianoj komence ne tre interesiĝis pri la provinco, kiu estis kampara kaj ĉefe provizis grenon al la imperio - tial ne ekzistis grandaj penoj kulture romiigi la enloĝantojn, kiuj restis je granda kvanto greklingvaj.

Post la vivo de Jesuo Kristo, en Sicilio aperis iuj el la plej fruaj kristanaj komunumoj. Inter la plej fruaj kristanaj martiroj, estis la siciliaj virinoj Sankta Agata el Catania kaj Sankta Lucia el Syracusa.

Dum la jaro 440 Sicilio konkeriĝis fare de la ĝermana popolo de vandaloj.