Zsigmond Kunfi: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e Kategorio:Hungaraj ministroj pri eduko aldonita uzante VarmaKato |
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj |
||
Linio 26: | Linio 26: | ||
[[Kategorio:Hungaraj instruistoj]] |
[[Kategorio:Hungaraj instruistoj]] |
||
[[Kategorio:Hungaraj ministroj pri eduko]] |
[[Kategorio:Hungaraj ministroj pri eduko]] |
||
{{Vivtempo |
{{Vivtempo|Kunfi Zsigmond}} |
Kiel registrite je 08:27, 26 sep. 2018
Zsigmond KUNFI [ĵigmond], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo kaj laŭ plena nomo Kunfi Zsigmond Oszkár estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, ĵurnalisto, instruisto.
Zsigmond Kunfi [1] naskiĝis la 28-an de aprilo 1879 en Nagykanizsa. Li mortis la 18-an de novembro 1929 en Vieno.
Biografio
Zsigmond Kunfi devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, universitaton en Kolozsvár, kie li ricevis diplomon en 1903, poste li instruis en mezlernejo. Li aliĝis al la socialdemokratoj, tial li ne rajtis plu instrui. Li translokiĝis al Budapeŝto, kie li estis ĵurnalisto. Li kontribuis ekzemple en Népszava kaj Nyugat, li apartenis al amika rondo de Endre Ady. Dum la Kalistefa revolucio li estis senpostena ministro, poste ministro pri eduko. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis komisaro (komprenu ministro) pri eduko, sed post monatoj li abdikis kaj postulis finon de la diktaturo. Li migris al Aŭstrio, kie li redaktis gazeton. Li sinmortis.
Elektitaj publikaĵoj
- Jean Jaurès, az emberiség és szocializmus nagy halottja (Jean Jaurès, granda mortinto de la homaro kaj socialismo), (1915)
- Az angol világbirodalom (La angla mondoregno), (1915)
- Karl Marx és a marxizmus (1945)
- Kunfi Zsigmond válogatott írásai (Elektitaj publikaĵoj de Zs. Kunfi), (1984)
Memorigiloj
- memortabulo en Nagykanizsa
- stratoj en Siófok, Hajdúnánás, Tapolca, Tiszavasvári, Budapeŝto