Lubumbashi: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e Bot: anstataŭigas ŝablonon per nova ŝablono |
Piet-c (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 44: | Linio 44: | ||
== Vidu ankaŭ == |
== Vidu ankaŭ == |
||
*[[Centra-zambezaj mjombaroj]] |
*[[Centra-zambezaj mjombaroj]] |
||
== Eksteraj ligiloj == |
|||
* {{ueavikioniamondokat|{{paĝonomo}}|{{paĝonomo}}}} |
|||
== Fontoj == |
== Fontoj == |
Kiel registrite je 18:35, 27 nov. 2021
Lubumbashi | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo • urbego | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 786 397 (2012) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 391 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 11° 40′ S, 27° 29′ O (mapo)-11.66416666666727.482777777778Koordinatoj: 11° 40′ S, 27° 29′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 1 208 m [+] | ||||
Areo | 747 km² (74 700 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Lubumbashi [+] | |||||
Lubumbaŝo aŭ Lubumbashi estas milionurbo, provinca ĉefurbo kaj universitata urbo en la mineralriĉa plej suda provinco Supra Katanga de la Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio), en la tiel nomata kupro-zono, kun kupraj kaj uraniaj ercoj. Dum dominado de belgoj la oficialaj loknomoj estis Élisabethville kaj Elisabethstad.
Bazaj informoj
- Areo: 747 km²
- Alto super marnivelo: 1208 m
- Loĝantaro: 1.630.186 (en 2010)
- Poŝtkodo:
- Aŭtokodo:
- Telefonprefikso:
- Horzono: UTC+2
- 11° 40′ 11″ S 27° 27′ 29″ O / 11.66972 °S, 27.45806 °O (mapo)Koordinatoj: 11° 40′ 11″ S 27° 27′ 29″ O / 11.66972 °S, 27.45806 °O (mapo)
Geografio
Lubumbashi troviĝas en suda parto de la lando proksime de Zambio.
Historio
Belgoj fondis Élisabethville-on en 1910. La urbo prosperis pro la riĉa kuprominado. En 1941 strikookazis. En 1955 universitato fondiĝis. Élisabethville funkciis, kiel ĉefurbo de la tiam memproklamita sendependa ŝtato Katango dum la sanga interna milito inter 1960-1963. En 1997 la urbo denova travivis pli novan internan militon.
Ekonomio
Lubumbashi estas grava komerca kaj industria centro. Oni okupiĝas pri teksaĵoj, nutraĵoj, sed la plej grava estas la peza industrio (minado kaj fandado).
Trafiko
Lubumbashi situas ĉe kruciĝo de trajnoj. La urbo havas ankaŭ internacian flughavenon.
Klimato
En Lubumbashi la averaĝa temperaturo varias inter 18 kaj 25 °C. La varmo kulminas en septembro, malkulminas en junio. Jare pluvas po 1240 mm. Inter majo-septembro neniam aŭ apenaŭ pluvas. La pluvo kulminas inter decembro-februaro.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo
- botanika ĝardeno
- bestoĝardeno
- muzeo
- universitata biblioteko