Sporto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Chlewbot (diskuto | kontribuoj)
Linio 50: Linio 50:
[[ast:Deporte]]
[[ast:Deporte]]
[[az:İdman]]
[[az:İdman]]
[[bat-smg:Spuorts]]
[[bg:Спорт]]
[[bg:Спорт]]
[[bm:Fàrìkòlònyenaje]]
[[bm:Fàrìkòlònyenaje]]
Linio 102: Linio 103:
[[nrm:Sport]]
[[nrm:Sport]]
[[pap:Deporte]]
[[pap:Deporte]]
[[pdc:Schparret]]
[[pl:Sport]]
[[pl:Sport]]
[[pt:Desporto]]
[[pt:Desporto]]

Kiel registrite je 15:44, 31 dec. 2006

Sporto estas korpaj ekzercoj aŭ ludoj celantaj disvolvon de fizika lerteco kaj samtempe saniĝon, amuzon aŭ vetbatalon.

Listo de sportbranĉoj

Arkopafo | Arta sketado | Atletiko | Aŭtosporto | Basbalo | Biciklado | Boksado | Ĉevalvetkuro | Ĉukpilko | Flugdisko | Flugpilko | Futbalo | Gimnastiko | Golfo | Grimpado | Halterlevo | Handbalo | Hokeo | Indiako | Ĵudo | Kanada bastonludo | Kanuado | Kegloludo | Konkursa Kolombo | Korbopilko | Kurado | Kurlingo | Lukto | Maratono | Moderna Pentatlono | Motorciklado Naĝado | Pafo | Peloto | Usona futbalo | Kanada piedpilko | Rajdo | Remo | Retpilko | Rugbeo | Skermo | Skiado | Tabloteniso | Taja piedboksado | Teniso | Tekvondo | Triatlono | Velado | Volano

Listo de sportaj konkursoj

Olimpiaj ludoj | Londona maratono | Tour de France | Giro d'Italia

rete

Sporta literaturo en Esperanto

EdE-S

Sporto. La enpenetro de E en la sportan afergvidon kaj aranĝadon de sportaj okazintaĵoj daŭris tre longe. Tio estas komprenebla, se ni konsideras, ke la homoj okupiĝintaj pri E kaj pri sporto estis komence tute alispecaj, kaj ankaŭ la klopodoj de kelkaj fervoruloj, vivteni apartan E-istan sportan asocion aŭ ligon, restis sen daŭra sukceso. Kvankam la ofte naciismaj aŭ eĉ ŝovinismaj burĝulaj sportasocioj ne uzas E-n, eĉ kelkfoje kontraŭbatalas ĝian enpenetron, la laboristaj sportistoj (kiuj precipe depost la milito tre multnombriĝis) rekonas ĝiajn avantaĝojn kaj utiligas ilin. La unua eblo je uzado de E estas la preparaj skribaj laboroj de grandaj int. sportfestoj. Ĉirilate E jam plurfoje pruvis sian taŭgecon; ekz. dum la int. laborgimnastika kunveno en Nürnberg (1929), la dua laborista olimpiado en Wien (1931) kaj la laborista sportfesto en Ústí nad Labem ([de] Aussig) (Ĉeĥoslovakujo, 1933). Dum tiuj ĉi festoj estas aranĝitaj ankaŭ interfratiĝkunvenoj de la E-istoj, kiujn ĉiam tre multaj E-istoj partoprenis. Deĵoris dum la festoj ankaŭ multaj E-istoj kiel informantoj, gvidantoj, ktp. Oni jam uzis E-n ankaŭ por sportteknikaj celoj: unua provo dum la Spartakiado en Moskvo (1931). Tamen prezentas grandan malhelpon ĉi-rilate la manko de internaciskale aprobita sportteknika vortaro. Nun jam la Vienaj Naturamikaj E-istoj okupiĝas pri tio. E bone prosperas ankaŭ en la turisma branĉo de sporto. Inter la naturamikoj ekzistas preskaŭ en ĉiuj urboj grupoj E-istaj kaj multaj el ili uzas E-n kiel helplingvon dum siaj eksterlandaj ekskursoj, aliflanke ĉe organizo de vizito de eksterlandanoj en siaj hejmoj. Ni povas konstati tre bonan kontakton ankaŭ inter la Naturistoj (ano de natura vivmaniero: vegetaranoj, nudistoj, ktp.) kaj E-istoj en Francujo, Germanujo, Italujo, Finnlando, Aŭstrujo, ktp. K. NEBENZAHL.


Vidu ankaŭ jenon:


Ŝablono:Aldonaj bildoj 2