Bareliefo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reliefo en la templo de Banteaj Srei en Angkor, Kamboĝo.
Hindia bareliefo.

Bareliefobasa reliefo estas tipo de skulptaĵo. Ĝi prezentas nur malgrandan reliefon, estas plata kaj la prezentita objekto nur iom dispartiĝas de la fono, ĝi restas parto de la fono. Bareliefoj troviĝas sur fasado de konstruaĵoj, reprezentante ekzemple grandajn frisojn. La basa reliefo estas skulpta tekniko por ellabori bildojn aŭ enskribojn sur la muroj kiuj atingeblas per rimarkigo de la bordoj de la desegno kaj malpliigante la muron kaj gravurante la bildojn kiuj elstaras leĝere el la fundo, per kio akireblas tridimensia efekto.

Laŭ Francisko Azorín bareliefo estas Reliefo malmulte elstara. Malalta reliefo.[1] Kaj li indikas etimologion el latina bassus + re levare (malalte levi).[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi tekniko estis elpensita kaj ege uzita kun granda lerteco en la Antikva Egiptio, kie, stariginte la murojn kaj pilonojn de la temploj, sperta artisto, konanto de la profilmodelo kaj la sanktaj proporcioj, komencis desegni la perimetron de la bildoj kaj la precipaj trajtoj, inluzive de la hieroglifoj kiuj priskribis la scenon. Malpliigante la randon kaj tajlinte la internon de la bildoj, ĝi estis pentrita el vivaj koloroj.

Bareliefoj estas tipa arkitektura ero de la romaniko. Tre fama bareliefo estas la friso de Panateneoj el la Partenono de Ateno, skulptita de Fidio.

Alia subsignifo[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ estas nomata basa reliefo la formoj aŭ bildoj kiuj leĝere elstarigas la ĝeneralan planon, tajlitaj sur lignotabuloj aŭ realigataj en la verkoj je matrico sur moneroj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 32.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]