Gino Severini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gino Severini
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1883 (1883-04-07)
en Cortona,  Reĝlando Italio
Morto 26-an de februaro 1966 (1966-02-26) (82-jaraĝa)
en Parizo,  Francio
Lingvoj italalatina
Ŝtataneco ItalioReĝlando ItalioFrancio
Subskribo Gino Severini
Familio
Edz(in)o Jeanne Fort
Infanoj Gina Severini • Romana Severini
Okupo
Okupo pentristo • skulptistoilustristo • scenografo • mozaikisto • dizajnisto de juveloj • grafikartisto • glass artist • dezajnisto • konstrua desegnisto
vdr

Gino SEVERINI (7a de aprilo 1883 – 26a de februaro 1966) estis itala pentristo kaj grava membro de la Futurisma movado. Dum multo de sia vivo li dividis sin inter Parizo kaj Romo. Li estis asocia kun novklasikismo kaj la "reveno al ordo" en la jardeko post la Unua Mondmilito. Dum sia kariero li laboris en vario de artaj rimedoj, kiel mozaiko kaj fresko. Li montris sian verkaron en gravaj ekspozicioj, kiel la Quadriennale di Roma, kaj ricevis artajn premiojn de gravaj institucioj.

Ekvivo[redakti | redakti fonton]

Severini naskiĝis en malriĉa familio en Cortona, Italio. Lia patro estis tribunala funkciulo kaj lia patrino tajloristino. Li studis en la Scuola Tecnica en Cortona ĝis li estis 15-jaraĝa, kiam li kaj grupo de samklasanoj estis forpelitaj el la tuta itala eduksistemo pro klopodo ŝteli ekzamenojn.[1] Dum ioma tempo li laboris kun sia patro; poste en 1899 li translokiĝis al Romo kun sia patrino. Tie li montris seriozan intereson en arto, kaj ekpentris samtempe kun laboro kiel oficisto. Per helpo de patrono kortona li ricevis artoklasojn, kaj aliĝis al libera lernejo por nudaĵoj (kromaĵo de la Roma Belarta Instituto) kaj al privata akademio. Lia formala artedukado finiĝis post du jaroj kiam lia patrono haltigis sian helpon, deklarante, "Mi absolute ne komprenas vian ordomankon."[1]

En 1900 li renkontiĝis kun la pentristo Umberto Boccioni. Kune ili vizitis la studion de Giacomo Balla, kie ili estis enkondukitaj al la tekniko de Dividismo, nome pentrarto kun apudaj pli ol miksitaj koloroj kaj rompo de la pentrita surfaco en kampo de puntecigitaj punktoj kaj strioj. La ideoj de Dividismo havis grandajn influojn sur la frua verkaro de Severini kaj sur la Futurisma pentrarto el 1910 ĝis 1911.

Severini setliĝis en Parizo en novembro 1906. Tiu translokigo estis ŝlosila por li. Li diris poste, "La urboj al kiuj mi estis plej ligita estas Cortona kaj Parizi: fizike mi naskiĝis en la unua, intelektule kaj spirite en la dua."[1][2] Li loĝis en Montmartre kaj dediĉis sin al pentrarto. Tie li renkontiĝis kun plej el la elstaraj artistoj de la periodo, amikiĝis kun Amedeo Modigliani kaj okupis studion apud tiuj de Raoul Dufy, Georges Braque kaj Suzanne Valadon. Li konis plej multe el la pariza avangardo, kiel Jean Metzinger, Albert Gleizes, Juan Gris, Pablo Picasso, Lugné-Poe kaj ties teatrema cirklo, nome la poetoj Guillaume Apollinaire, Paul Fort, Max Jacob, kaj la aŭtoro Jules Romains. La vendado de liaj verkoj ne havigis sufiĉon por vivelteno kaj li dependis el la malavareco de patronoj.

Futurismo[redakti | redakti fonton]

Li estis invitita de Filippo Tommaso Marinetti kaj Boccioni aliĝi al la Futurisma movado kaj estis kun-subskribinto, kun Balla, Boccioni, Carlo Carrà, kaj Luigi Russolo, de la Manifesto de la futurismaj pentristoj en februaro 1910 kaj de la Teknika manifesto de la futurisma pentrarto en aprilo samjare. Li estis grava ligilo inter artistoj de Francio kaj de Italio kaj estis en kontakto kun Kubismo antaŭ liaj futurismaj kolegoj. Post vizito al Parizo en 1911, la italaj futuristoj adoptis iaspecan kubismon, kiu havigis al ili rimedon analizi energion en pentraĵoj kaj esprimi dinamismon. Severini helpis organizi la unuan futurisman ekspozicion ekster Italio en la Galerio Bernheim-Jeune, Parizo, en februaro 1912 kaj partoprenis en postaj futurismaj montroj en Eŭropo kaj Usono. En 1913, li havis soloajn ekspoziciojn en la Marlborough Gallery, Londono, kaj Der Sturm, Berlino; dum la montro en Londono li renkontiĝis kaj amikiĝis kun la brita artisto Christopher R. W. Nevinson, kio finfine rezultis en la decido de tiu iĝi futuristo.[1]

En sia membiografio, verkita multaj jarojn poste, li registris, ke la Futuristoj estis kontentaj pri la reago al la ekspozicio en la Galerio Bernheim-Jeune, sed ke influaj kritikistoj, kiel Apollinaire mem, ridis pri iliaj pretendoj, ilia nescio pri la ĉefaj tendencoj de la moderna arto kaj ilia provincismo. Severini poste samopiniis kun Apollinaire.[1]

Severini estis malpli altirita al la temo de la maŝino ol liaj kolegaj futuristoj kaj ofte li elektis la formon de dancisto por esprimi futurismajn teoriojn de dinamismo en arto. Li estis partikulare ema al vivecaj urbaj scenoj, ekzemple en Dinamika Hieroglifo de Bal Tabarin (1912) kaj La bulvardo (1913). Dum la Unua Mondmilito li produktis kelkajn el la plej fajnaj futurismaj militartaĵoj, ĉefe ĉe sia Italaj lancistoj galope (1915) kaj Kirastrajno (1915).

Kristalkubismo kaj Novklasikismo[redakti | redakti fonton]

En 1916 Severini apartiĝis el Futurismo kaj pentris kelkajn verkojn en naturalisma stilo inspirita de sia intereso en la arto de la frua Renesanco.[3] Post la Unua Mondmilito, Severini grade abandonis la futurisman stilon kaj pentris en sinteza Kristalkubisma stilo ĝis 1920.[3][4] Ĉirkaŭ 1920 li estis aplikantaj teoriojn de klasika ekvilibro bazite sur la koncepto de ora proporcio al aĵpentraĵoj kaj figurartaj temoj el la tradicia commedia dell'arte. Li iĝis parto de la "reveno al ordo" en arto en la post-milita epoko. Verkoj kiel La du pulĉineloj (1922) estas ekzemploj de la turno de Severini al pli konservema, analiza tipeo de pentrado, kiu tamen sugestas metafizikajn nuancojn.[3]

Post 1920, Severini dividis sian tempon inter Parizo kaj Romo. En 1921, li ricevis komision de George Sitwell pentri murpentraĵojn por la kastelo Montefugoni, kiun tiu estis aĉetinta en 1909; samjare, Severini publikigis Du cubisme au classicisme: Esthétique du compas et du nombre, libro kiu resumas siajn esplorojn pri matematikaj teorioj de harmonio kaj proporcio.[5] La murpentraĵoj estis kompletigitaj en 1922.[1]:250-60[6]

En 1923 kaj 1925 li partoprenis en la Roma Bienalo.[3] Li ekspoziciis en Milano kun artistoj de la itala grupo "Novecento" en 1926 kaj en 1929 kaj en ilia ekspozicio de Ĝenovo de 1929. Ekde 1928 li ekaligis elementojn de la Roma klasika pejzaĝaro en sia verkaro. En 1930 li partoprenis en la Venecia Bienalo, ekspoziciis en la Quadriennale di Roma de 1931 kaj de 1935, kaj en 1935 li ricevis la unuan premion por pentrarto, kun tuta ĉambro dediĉita al lia verkaro. Li kontribuis per verkoj al la Pariza Ekspozicio. Li esploris teknikojn de fresko kaj mozaiko kaj plenumis murpentraĵojn en variaj rimedoj en Svisio, Francio kaj Italio.

Dum tiu jardeko, li instruis al la swisa presisto Lill Tschudi, kiu estis studinta en la Grosvenor School of Modern Art.[7]

Lasta vivo[redakti | redakti fonton]

En la 1940-aj jaroj Severini revenis al duon-abstrakta stilo. En la 1950-aj jaroj li revenis al siaj futurismaj temoj: dancistoj, lumo kaj movado. Li plenumis komisiojn por la preĝejo de Sankta-Petro en Freiburg kaj inaŭguris la mozaikon Conségna delle Chiavi ("Livero de ŝlosiloj"). Liaj mozaikoj estis montritaj en la galerio Cahiers d'Art de Parizo kaj li partoprenis en konferenco pri historio de mozaiko en Raveno. Li ricevis komisiojn por ornami la oficejon de KLM en Romo kaj de Alitalia en Parizo kaj partoprenis en la elspozicio The Futurists, Balla - Severini 1912–1918 en la Galerio Rose Fried de Novjorko. En Romo li rekonstruis sian mozaikon Pan Pan Danco, kiu estis detruita dum la milito. Estis atribuita al li la Premio Nazionale di Pittura de la Accademia di San Luca en Romo, ekspoziciita en la 9a Quadriennale di Roma kaj organizita soloa ekspozicio en la Accademia di San Luca.

Laŭlonge de sia kariero li publikigis gravajn teoriajn eseojn kaj librojn pri arto. En 1946 li publikigis membiografion, Tutta la vita di un pittore.

Severini mortis en Parizo la 26an de februaro 1966, estante 82-jaraĝa. Li estis entombigita en Cortona.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Severini, G., The Life of a Painter, Princeton, Princeton University Press, 1995. (ISBN 0-691-04419-8)
  2. Fonti, D., Severini, Florence, Giunti, 1995. (ISBN 88-09-76204-5)
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Cowling, Elizabeth; Mundy, Jennifer (1990). On Classic Ground: Picasso, Léger, de Chirico and the New Classicism 1910–1930. London: Tate Gallery. (ISBN 1-85437-043-X)
  4. Christopher Green, Cubism and its Enemies, Modern Movements and Reaction in French Art, 1916–1928, Yale University Press, New Haven kaj London, 1987, pp. 13-47
  5. Severini, G: From Cubism to Classicism (kun Albert Gleizes: Painting and its Laws), traduko, enkonduko kaj notoj de Peter Brooke, London, Francis Boutle publishers, 2001, (ISBN 1-903427-05-3)
  6. Severini, Gino, The Life of a Painter (Princeton, 1995); fig. 44 ĝis 47
  7. Gordon, Samuel. Cutting Edge: Modernist British Printmaking (Exhibition Catalogue), 1‑a eldono, Philip Wilson Publishers. ISBN 978-1-78130-078-7.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Piero Pacini, Gino Severini. Disegni e Incisioni scelti e annotati da Piero Pacini, La Nuova Italia, Firenze. 1977
  • G. Mascherpa, Gino Severini, RAS 1983
  • Maurizio Scudiero, La Cartolina - Futurismo, Edizioni La Cartolina, Roma, 1985
  • Furio Arrasich, Catalogo degli illustratori di Cartoline Italiane, Edizioni La Cartolina, Roma, 1990
  • Enrica Amelotti / Maria Luisa Caffarelli / Mario Mantelli / Silvana Serra, Quel mosaico in piazza - Gino Severini al Palazzo delle Poste di Alessandria, Edizioni Amnesia / WR Ediprint, Alessandria, 1990
  • Alessandro Masi, Tonino Sicoli, "Zang Sud Sud: Umberto Boccioni, Giacomo Balla, Gino Severini e il Futurismo meridionale", Edimond, 2009
  • Santarelli, Cristina (2014). "From Figuration to Abstraction: Dance in the Paintings of Gino Severini". Music in Art: International Journal for Music Iconography. 39 (1–2): 167–180. ISSN 1522-7464.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]