Seerücken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Seerücken
Seerücken vidita de Turvalo
monto
Alteco 721 m
Situo Svislando
Montaro Svisa Mezlando
Domino 16,15 km → Hombärg
Elstareco 272 m ↓ Sulgen
Geografia situo CH1903: 719813 / 278799 (mapo)47.6488888888899.0333333333333Koordinatoj: 47° 39′ N, 9° 2′ O; CH1903: 719813 / 278799 (mapo) f4
Seerücken (Kantono Turgovio)
Seerücken (Kantono Turgovio)
DEC
Seerücken
Seerücken
Situo de Seerücken
Seerücken (Svislando)
Seerücken (Svislando)
DEC
Seerücken
Seerücken
Situo de Seerücken
Map
Seerücken
vdr

Seerücken (prononcu Serükn) estas malalta montaro de la Svisa Mezlando en Kantono Turgovio. Ĝi disigas la Turvalon de Bodenlago.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo Seerücken havas en Esperanto-traduko la signifon de lagodorso. Tio aludas al ĝia geografia situo sude de Bodenlago, kies dorson ĝi kvazaŭ formas.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La kamparo de Seerücken

La montaro Seerücken troviĝas en la nordo de la kantonoj Turgovio, Sankt-Galo kaj Kantono Apencelo Ekstera. Ĝi etendiĝas norde de la Turvalo kaj sude de Bodenlago laŭlonge de la tuta lagobordo en longeco de proksimume 50 km. Ĝia areo ampleksas proksimume 500 km². Ĝia plej alta pinto situas en la komunumo Homburg TG apud la vilaĝo Salen-Reutenen je alteco de 721 m s.m.. La tuta montaro estas maldense loĝata en formo de disaj setlejoj kaj vilaĝetoj kun ofte nur kelkdekoj da loĝantoj. En la okcidento ĉe la limo al Kantono Zuriko la montaro Seerücken transiras al la ĵurasa montoĉeno Irchel, kiu tamen havas komplete aliajn geologian konsiston kaj historion. En oriento Seerücken transiras al la apencelaj antaŭalpoj.

Komunumoj sur Seerücken[redakti | redakti fonton]

Sur Seerücken situas de okcidento al oriento la komunumoj Hüttwilen, Herdern, Homburg, Raperswilen, Kemmental, Berg TG, Birwinken, Langrickenbach, Sommeri, Hefenhofen, Salmsach, Egnach, Roggwil, Berg SG, Mörschwil, Untereggen, Goldach, Rorschacherberg kaj Lutzenberg.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La montaro Seerücken konsistas el molaso, kiu estas parte kovrita de morenmaterialo. La montaro fakte estas restaĵo de altebenaĵo, kiu formiĝis per la glaciepokaj glaĉeroj (Rejnglaĉero) unuflanke kaj la mezlandaj riveroj (Turo aliflanke.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ siaj malgrandaj etendiĝo kaj alteco Seerücken disponas pri sia propra mikroklimato. La meza temperaturo en alteco de 700 m s.m. estas +7 °C (en vintro −1 °C kaj en somero +15 °C). Teperaturoj pli altaj ol 30 °C estas tre maloftaj, dum en neĝaj trogoj la temperaturo en vintro povas fali ĝis −30 °C. La averaĝa jara precipitaĵo-kvanto estas 1000 mm. Plej malmulte da precipitaĵo falas en la vintraj monatoj, plej multe inter majo kaj aŭgusto. En vintro kutime formiĝas kohera neĝokovraĵo, kial eblas en la regiono kurskiado. En la regiono de Seerücken oni observas regule etajn tornadojn, kio estas veterfenomeno malofta en Mezeŭropo. Pro la tuttera varmiĝo tiu-ĉi fenomeno en la lastaj jaroj plioftiĝis.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Trafike la regiono facile atingeblas per poŝtaŭto. Norde paralele al la bordo de Bodenlago kondukas la trajnlinio de Ŝafhaŭzo tra Kreuzlingen kaj Romanshorn al Rorschach. Sude pasas la fervojlinio de Vinterturo al Romanshorn, kiu transpasas la montaron en oriento. Trapasas la montoĉenon ankaŭ la fervojlinio de Weinfelden al Kreuzlingen. Pasas la montoĉenon krome la nacia aŭtoŝoseo A7, kiu ligas Kreuzlingen kun Vinterturo.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Seerücken estas bela regiono por migrado kaj biciklado. Kiam en aŭtuno la mezlando estas kovrita per nebulo, la vilaĝoj sur la Seerücken ofte ofertas belan sunon kaj panoramon al la nebulmaro. En vintro la regiono ankaŭ invitas al kurskiado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]