Stanisław Skalski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanisław Skalski
Persona informo
Naskiĝo 27-an de novembro 1915 (1915-11-27)
en Kodyma
Morto 12-an de novembro 2004 (2004-11-12) (88-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Armea Tombejo Powązki vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Aviation Cadet School in Dęblin vd
Partio Memdefendo de la Respubliko Pollando vd
Profesio
Okupo Flug-asooficiroverkisto • airman vd
Laborkampo militaj aferoj vd
Aktiva dum 1935– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Stanisław Skalski, 1943
Stanisław Skalski kun Arthur Coningham (RAF-oficiro / de La Royal Air Force (RAF, eo: Reĝa Aerarmeo) (maldekstra sur la foto) kaj Generalo Kazimierz Sosnkowski (dekstra sur la foto)
La tombo de Stanisław Skalski, en la militista parto de la Tombejo Powązki en Varsovio, (Pollando), 30 julio 2006
La memor-tabulo de Stanisław Skalski sur la domo en kiu li loĝis post la Dua Mondmilito, ĉe la aleo Wyzwolenia n-ro 10 en Varsovio
La memor-tabulo de Stanisław Skalski en Vroclavo
La portreto de Stanislaw Skalski sur la vosto de milit-aviadilo "MIG-29", (2016)

Stanisław Skalski (naskiĝis la 27-an de novembro 1915 en Kodyma, Odesa provinco, mortis la 12-an de novembro 2004 en Varsovio) – brigada generalo, piloto de Pola Militistaro, flug-aso de la Dua Mondmilito kun la plej altaj paftrafoj inter polaj aviadistoj. Distingita per Ora Kruco de la Ordeno Virtuti Militari. Post 1989 politikisto, kunkreinto de la partio Memdefendo de la Respubliko Pollando. Patrono de Gimnazio n-ro 10 en Zielona Góra.

Stanisław Skalski batalis septembre 1939, kiel komandanto en la 142-a Ĉasaviadila Skadro. De aŭtuno 1940 batalis en Anglio partoprenante interalie en la aera batalo de Anglio. Komandanto de pluraj skadroj, de la Diviziono n-ro 317, ankaŭ en Tunizio kaj Malto. Oficiale oni atribuis al li pafan alterigon de 18 kaj 11/12 da aviadiloj kun 2 probablaj. Revenis al Pollando en 1947, kie estis akuzita pri perfido fare de stalinisma regopovo kaj kondamnita al mortpuno; la verdikton oni ŝanĝis al vivdaŭra malliberigo([1]). En 1956 estis rehabilita. Aŭtoro de rememoroj pri la septembra kampanjo: Czarne krzyże nad Polską (Nigraj krucoj super Polujo), eldonitaj en 1957.

En 2007 aperis biografio de la generalo verkita de Katarzyna Ochabska, en 2008 reĝisorita de Agnieszka Bujas filmo Żyłem, jak chciałem (Mi vivis, kiel mi volis) rakontanta pri la sortoj de Stanisław Skalski. De la 7-a de oktobro 2010 estas stratpatrono en varsovia kvartalo Gocław.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Aŭdinte verdikton pri mortpuno diris: Venos la tempo kiam tiaj kiel vi estos juĝataj de tiaj kiel ni.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jerzy Bogdan Cynk, History Of The Polish Air Force 1918-1968. UK: Osprey Publications, 1972.
  • Jan Koniarek Polish Air Force 1939-1945. Carrollton, TX: Squadron/Signal Publications, Inc.,1994. ISBN 0-89747-324-8.
  • Franciszek Kornicki, Polish Air Force- Chronicle of Main Events. UK: Polish Air Force Association of Great Britain, 1993.
  • Mieczyslaw Lisiewicz, (Translated from the Polish by Ann Maitland-Chuwen). Destiny can wait - The Polish Air Force in the Second World War. London: Heinemann, 1949.
  • Adam Zamoyski, The Forgotten Few: The Polish Air Force in The Second World War. UK: Leo Cooper Ltd., 2004. ISBN 1-84415-090-9.
  • Franciszek Grabowski, Gen. bryg. pil. Stanisław Skalski, en: "Militaria i Fakty", 2/2005
  • Krzysztof Janowicz, Stanisław Skalski, en: Militaria XX Wieku, 2004
  • Wojciech Zmyślony, Stanisław Skalski, en: Siły Powietrzne w II wojnie światowej[rompita ligilo] (Polaj Armitaj Fortoj en la Dua Mondmilito)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]