Stria koturnokolombo
Aspekto
Stria koturnokolombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Stria koturnokolombo (Zentrygon linearis) estas specio de birdoj de la kolomba familio Kolombedoj (Columbidae) kaj de la genro Zentrygon aŭ koturnokolomboj, kiuj vivas en la Neotropiso.
Thiu specio estis iam konsiderata parto de la genro Geotrygon.
Ĝi troviĝas en Kolombio, Trinidado kaj Tobago, kaj Venezuelo. Ties naturaj habitatoj estas tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de malaltaj teroj kaj Tropikaj kaj subtropikaj humidaj montararbaroj.
Temas pri tre malhelbruna kolombo kun nigra gorĝareo inter suba blanka linio kaj tre rimarkinda blanka strio subokula al la nuko, kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latinlingva scienca nomo.
|