Stripufino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stripufino
Stripufino
Stripufino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Calonectris
Calonectris leucomelas
(Temminck, 1835)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Stripufino, aŭ laŭ la latina scienca nomo Calonectris leucomelas ankaŭ Blankanigra pufino, estas specio de marbirdo. Tiu birdospecio estas 48 cm longa kun enverguro de 122 cm. La plumaro de la supraj partoj estas malhele grizbruna kaj tiu de la subaj blanka. Ĉe la kapo montras brunan striecon de varia denseco.

Tiu specio estas pelaga, sed loĝas ankaŭ en internaj akvoj. Ili loĝas en la Pacifika Oceano, kaj nestumas en Japanio kaj en multaj el ties ĉebordaj insuloj. Post reproduktado, la Stripufino migras al suda Aŭstralio. Oni registris ĝin certe el la okcidenta marbordo de Usono kaj el la suda marbordo de Barato.[1]

La Stripufino manĝas ĉefe fiŝojn kaj kalmarojn. Ili sekvas fiŝkaptadajn ŝipojn, allogitaj al la restoj de anĉovoj ĉe Japanio.

Stripufinoj uzas nestotruojn por reproduktiĝi. Ili preferas arbarajn montetojn.

Tiu birdo estas abunda kaj disvastigata, tamen okazas iome da mortindico pro interplektiĝo en retoj de fiŝkaptado, kaj pro iome da predado fare de katoj kaj ratoj. Aldone, ĝi estas kolektita de kelkaj tradiciaj endemiaj homaj kulturoj.

Ĉe Ora Marbordo, Aŭstralio


Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]